Fororkestrofona orkestro estas grupo de muzikinstrumentoj, kiuj staras dum prezentado de muzika verko aparte de la propra orkestro, ofte malantaŭ la podio aŭ ĉe la kontraŭa fino de la koncertejo. Por atingi precizan kunludadon kun la ĉeforkestro aŭ oni bezonas agadon de propra (vic)-dirgento por la fororkestro, aŭ la dirigento sur la ĉefa podio estas vidigita per kamerao sur ekrano aŭ ankaŭ per spegulo.

Parenca kun ĉi tiu nocio ests la uzado de teatromuziko ĉe la opero. Pro tiu ĉi kaŭzo en la lingvouzo oni uzas foje la nociojn teatromuziko kaj fororkestro ankaŭ sinonime. Dum kiam je teatromuziko tamen temas pri la enigo de la muziko en la sceneja agado, je la uzado de fororkestroj staras en la malfono prefere la generado de sonefektoj kaj – kiel jam en la venecia plurĥoreco – la inkluzivado de la spaco. Fruaj ekzemploj por forinstrumentoj en ĉi tiu senco estas la trumpetoj starigitaj malantaŭ la scenejo en la 3-a Leonora uverturo de Ludwig van Beethoven (vd. Fidelio) aŭ Carmen de Georges Bizets. Hector Berlioz uzis en sia rekviemo kvar fororkestrojn el trumpetoj kaj trombonoj. Li orientiĝis je modeloj en la franca muziko de ĉ. 1800. En sakralaj verkoj kaj kantatoj de François-Joseph Gossec kaj Étienne-Nicolas Méhul, konceptitaj por prezentado en la Katedralo de la Invalidoj en Parizo, jam pli frue oni uzis fororkestrojn sur la galerioj.

Ekde la muziko de la malfruromantismo oni iom ofte uzas fororkestrojn. Precipe Gustav Mahler uzis en siaj verkoj ĉiam denove fororkestrojn kun diferencigitaj instrukcioj rilate la starigon: „en granda distanco“ (1-a simfonio), „el kontraŭa direkto“ (2-a simfonio), „en la foro (distanco) starigite“ (3-a simfonio), „en la alteco starigite“ (3-a simfonio), „en foro starigite“ (6-a und 7-a simfonio), „izolite starigite“ (8-a simfonio). La precizaj instrukcioj estis por Mahler ankaŭ rimedo, antaŭmalhelpi la suspekton de ordinara sensacia efekto, kiu ĉiam evidentiĝas je la uzado de fororkestroj.

En la muziko de la 20-a kaj 21-a jarcentoj la koncerthalo kaj ties akustikaj eblecoj jam antaŭe estas enigitaj en multajn verkojn, ekz. ĉe komponaĵoj de Karlheinz Stockhausen. Jen ankaŭ la spacosono de elektrona muziko ludas rolon, sed ja ankaŭ la efekto de instrumentoj aŭ ja fororkestroj malproksime starigitaj unu de la alia.

Krom la fororkestro ekzistas precipe en la malfruromantismo verkoj kun forĥoro, kiuj egalmaniere havas foren starigitan voĉkantan ensemblon, ekz. en La Planedoj de Gustav Holst, La Nuksrompilo de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kaj Nocturnes de Claude Debussy.

Ekzemploj de verkoj kun fororkestro redakti