Fort Lauderdale

urbo de Florido en Usono

Fort Lauderdale, kromnomata „La Venecio de Usono“, estas urbo en la kantono Broward de la subŝtato Florido en Usono. Laŭ la stato de 2020 en la komunumo vivis 182 760 loĝantoj sur areo de 94,05 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 943 loĝantoj/km². Fort Lauderdale konatas pro sia vasta reto de kanaloj kaj tial estas ŝatata fare de turistoj, kiuj emas fiŝkapti ĉe la kanaloj aŭ traveturi ilin per jaĥtoj.

Fort Lauderdale
urbo de Usono

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Kantono Broward
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 182 760  (2020) [+]
Loĝdenso 1 943 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 8′ N, 80° 9′ U (mapo)26.135833333333-80.141944444444Koordinatoj: 26° 8′ N, 80° 9′ U (mapo) [+]
Alto 2,75 m [+]
Areo 94,045083 km² ( 940 4.5 083 ha) [+]
Fort Lauderdale (Florido)
Fort Lauderdale (Florido)
DEC
Fort Lauderdale
Fort Lauderdale
Situo de Fort Lauderdale
Fort Lauderdale (Usono)
Fort Lauderdale (Usono)
DEC
Fort Lauderdale
Fort Lauderdale
Situo de Fort Lauderdale

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fort Lauderdale [+]
vdr

Ekonomio redakti

Dum la 1970-aj jaroj Fort Lauderdale estis konataj pro regule grandaj kvantoj da studentoj, kiuj ĉi tie pasigis siajn printempajn universitatajn feriojn (Spring Break). Kiam alkoholaj kaj drogaj ekcesoj trooftiĝis, la polico sereve restarigi la "ordon". Sekve de tio la studentaj turistoj ne plu grandkvante venis. Rezulte al tio, oni plibonigis servojn por feriantoj interesitaj pri velado kaj aliaj akvaj sportoj, kaj sukcesis altiri alispecajn turistojn. Dum la lasta jardeko la urba centro tre plikonstruiĝis.

Partneraj urboj redakti

 
la silueto de la urbo
 
la urba plaĝopromenejo

Fort Lauderdale havas partnerajn rilatojn al la sekvaj urboj:

Trafiko redakti

Fort Lauderdale havas bonajn trafikajn konektojn pro sia haveno, la internacia flughaveno Fort Lauderdale-Hollywood International Airport, fervoja reto kaj la nova triurba fervoja servo Tri-Rail, kiu ligas la urbojn Fort Lauderdale, Miami kaj West Palm Beach. La publika bustrafiko estas bedaŭrinde malregula kaj la busoj ofte estas malpuraj.

Religioj redakti

En la urbo ekzistas 184 diversaj preĝejoj el 29 diversaj, plejparte kristanaj, konfesioj (stato de 2004). Laŭ nombro de preĝejoj, la konfesio de Baptistoj estas la plej granda paroĥejo. 28 el la preĝejoj tute ne estas kategoriigeblaj laŭ konfesio.

Demografioj redakti

Parolante pri Fort Lauderdale oni ofte komprenas alijan urbetojn kiuj troviĝas ene de la urblimitoj de Fort Lauderdale. Wilton Manors, Oakland Park, Lauderdale-by-the-Sea estas memstaraj komunumoj kun propraj urbestraroj. Pratike vidite ili apartenas geografe al Fort Lauderdale se nur ĉar la stratoj havas la samajn nomojn dum ili trakuras aliajn komunumojn. Ekzemple Andrews Avenue, la nord-suda radakso, trakuras Wilton Manors kaj Oakland Park kun la sama numerado kiu komencas en la urbcentro de Fort Lauderdale. La granda Fort Lauderdale havas tre viglan samseksemulan komunon. En Fort Lauderdale Beach oni trovas multajn gejajn gastejojn. Dum multaj jaroj la urbeto de Wilton Manors havis ne nur gejan urbestron sed nur gejajn magistratanojn. Ĉiujare la samseksemuloj de Fort Lauderdale festas du Gejfierecojn: unu en marto kaj alia en el fino de junio.

Personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti