Fort Vancouver estis 19-a jarcenta posteno de la Kompanio de la Hudsona Golfo, uzita kiel pasejo por peltkomerco sed ankaŭ kiel estrarejo de la kompanio en la Oregona lando/Kolumbia Distrikto. Ĝi havis la nomon de la kapitano George Vancouver, kaj estis lokita je la norda bordo de la rivero Kolumbio, apud la teritorio de moderna Vankuvero, apud Portland (Oregono).

Post la Oregona traktato de 1846, Fort Vancouver fariĝis usona teritorio, kaj la loka estrarejo de la kompanio estis do movita al Viktorio (Brita Kolumbio).

Vidu ankaŭ redakti