Fort Worth

urbo en Teksaso, Usono


Fort Worth estas la kvina plej granda urbo de Teksaso kaj la 18-a plej granda de Usono.[1] Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 918 915 loĝantojn. Fort Worth estas la adminnistra centro de la kantono Tarrant. Ĝi situas preskaŭ 50 kilometroj de Dallas kaj formas kun tiu urbo la metropolon „Dallas-Fort-Worth“. En Fort Worth la Texas Christian University havas sian sidejon. En la urbo ankaŭ troviĝas la centra administrejo de American Airlines, la plej granda flug-kompanio de la mondo.

Fort Worth
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 918 915  (2020) [+]
Loĝdenso 1 002 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 45′ N, 97° 20′ U (mapo)32.756388888889-97.3325Koordinatoj: 32° 45′ N, 97° 20′ U (mapo) [+]
Alto 216 m [+]
Areo 916,76 km² (91 676 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Fort Worth (Teksaso)
Fort Worth (Teksaso)
DEC
Fort Worth
Fort Worth
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Fort Worth

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fort Worth, Texas [+]
vdr

Historio redakti

En 1849 Fort Worth estis fondita kiel armea posteno kaj nomita laŭ generalo William J. Worth, komandinto de la usonaj trupoj en la milito inter Meksikio kaj Usono.

Pli poste la urbo evoluis al unu el la plej grandaj centroj de bovo-komerco de Usono, ĉar ĝi situis apud grava transportvojo por bovoj, la t.n. Chisholm Trail. En 1876 Fort Worth estis ligita al la fervoja reto de la Texas and Pacific Railroad, kio plifortigis la gravecon de la urbo kiel nodo de bovo-transporto. Ĝis hodiaŭ la urbo havas la renomon de "bov-gardista urbo".

 
Panoramo de la urbocentro de Fort Worth


Evoluo de la loĝantaro redakti

Jaro Loĝantoj[1]
1980 385.164
1990 447.619
2000 534.694
2005 623.119
2006 653.320

Vidindaĵoj redakti

 
Muzeo de Moderna Arto

La muzeoj de la „Cultural District“ ("Kultura distrikto") apartenas al la plej gravaj de Usono:

 
Water Gardens (2003)
  • La Amon Carter Museum ekspozicias usona arto de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ĝi posedas grandan kolekton de Western Art, i.a. verkojn de Frederic Remington kaj Charles M. Russell, kaj kolekton de 30.000 fotoj. La konstruaĵo estas planita de Philip Johnson.

Philip Johnson ankaŭ kreis Water Gardens (1976), en parko en la urbocentro kun atento-kaptaj fontanoj. Ĝi fariĝis internacie konata pro la Science-Fiction-filmo Logan´s Run, filmita parte tie.

Trafiko redakti

En Fort Worth troviĝas la internacia flughaveno Dallas-Fort Worth (IATA-kodo: DFW).

La trafiko en la urbo kaj al la ĉirkaŭa regiono estas dominita de aŭtoj. Tramo ekzistis inter 1963 kaj 2002 Fort Worth estas sidejo de la fervoja kompanio Burlington Northern Santa Fe Railway.

Personoj naskitaj en Fort Worth redakti

Partneraj urboj redakti

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 censaj taksoj por la 25 plej grandaj urboj de Usono de julio 2006 (angle) (PDF). US Census Bureau. Alirita 28-a de junio 2007.

Eksteraj ligiloj redakti