Fortresopreĝejoj de Transilvanio

Fortresopreĝejo estas tia kirko, do kristanisma preĝejo, kiu ekstere havas murojn kaj aliajn fortikaĵajn partojn.

Fortresopreĝejo en Székelyderzs
Hărman
Interna muro de fortresopreĝejo Hărman, kie oni stokadis la manĝaĵojn.

En la 13-a jarcento oni setligis germanojn el la mozelfranka regiono en Hungario, kiuj en suda Transilvanio konstruis fortresopreĝejojn multajn. Tiutempe estis tie fortikaĵoj, kiuj defendis la regionon de malamika armeo. Do iel temas pri defend-preĝejo. Sed estis ankaŭ armitaj rapidmovaj rabistoj kaj aliaj taĉmentoj, kiuj atakis kaj disrabis la vilaĝojn. Kontraŭ ili konstruiĝis la fortresopreĝejoj, kiuj konstruiĝis en la gravaj vilaĝoj. Ili havis ankaŭ defendan ĉenon. Tiu defendaĵo ne povis kontraŭstari al armeo, ĉar ili estis malgrandaj. Kaze de tio la loĝantoj rifuĝis al la plej proksima fortikaĵo.

En la 15-a jarcento jam 250 fortresopreĝejoj konstruiĝis en suda Transilvanio, sed nature daŭre konstruiĝis ankaŭ en aliaj regionoj. La interna muro aŭ ties bastiono kaj turo servis por stoki la tritikon, lardon kaj similajn. Ĉiu familio havis tie apartan stokejon. Estas interese, ke ĝis la 1960-aj jaroj kelkloke oni stokis diversaĵojn.

Monda Heredaĵo redakti

El ili 7 fortresopreĝejoj listiĝis en lokoj de Monda Heredaĵo (nomoj en la hungara, la rumana, la germana):

Nepre menciindas ankaŭ Meşendorf/Meschendorf, Axente Sever/Frauendorf, Brateiu/Pretau, Şoarş/Scharesch, la Kirkoburgo de Hosman kaj memkompreneble la Preĝejo fortresa de Alțâna; ekster Transilvanio: Egyházashollós, Gols, Hegyfalu, Marz.

Vidu ankaŭ redakti