Fortuna Düsseldorf

Fortuna Düsseldorf (plena nomo: Düsseldorfer Turn- und Sportclub Fortuna 1895, do duseldorfa gimnastika kaj sporta klubo Fortuna 1895) estas sporta klubo el la urboparto Flingern de la germania urbo Düsseldorf (Duseldorfo). Kutimaj mallongigoj estas Fortuna aŭ - en aludo al la kluba emblemo - F95. La klubo aparte konatas pro sia profesia futbala teamo: Ĝi en 1933 gajnis la germanan ĉampionecon de futbalo, en 1979 kaj 1980 atingis la nacian pokalon de futbalo kaj en 1979 ankaŭ la finalon de la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj. Ekde la jaro 1987 la teamo tamen dumtempe ne tre sukcesis - la klubo partoprenis en la jaroj 1966/1967, 1971 ĝis 1987, 1989 ĝis 1992 kaj laste de 1995 ĝis 1997 en la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga, inter tiuj periodoj konkursis en pli malaltaj ligoj, kaj laŭ la stato de aprilo 2012 per 920 poentoj entute havas la 18-an pozicion en la "eterna tabelo" de la nacia ligo Bundesliga.

Fortuna Düsseldorf
futbala klubo
Kluba nomo  Düsseldorfer Turn- und Sportklub Fortuna 1895
Fondita  5-a de majo 1895
Stadiono  ESPRIT-Arena en Düsseldorf, Nordrejn-Vestfalio
Kapacito  54 600
Prezidanto  Peter Frymuth
Trejnisto  Marco Kurz [1]
Ligo  2. Bundesliga
2021/22  10-a pozicio (dua germania ligo de futbalo)
Oficiala retejo  www.fortuna-duesseldorf.de
Hejme
Ekstere
vdr

Trejnistoj ekde 1985 redakti

  • 1985/1986 Dieter Brei
  • 1986/1987 Dieter Brei/Gert Meyer
  • 1987/1988 Aleksandar Ristić
  • 1988/1989 Aleksandar Ristić
  • 1989/1990 Aleksandar Ristić
  • 1990/1991 Aleksandar Ristić/Josef Hickersberger
  • 1991/1992 Josef Hickersberger/Rolf Schafstall/Jürgen Gede/Horst Köppel
  • 1992/1993 Horst Köppel/Aleksandar Ristić
  • 1993/1994 Aleksandar Ristić
  • 1994/1995 Aleksandar Ristić
  • 1995/1996 Aleksandar Ristić
  • 1996/1997 Aleksandar Ristić/Rudolf Wojtowicz
  • 1997/1998 Rudolf Wojtowicz/Uli Maslo/Enver Marić
  • 1998/1999 Klaus Allofs/Peter Neururer
  • 1999/2000 Jürgen Gelsdorf/Tim Kamp
  • 2000/2001 Aleksandar Ristić/Uwe Fuchs/Tim Kamp
  • 2001/2002 Tim Kamp/Stefan Emmerling
  • 2002/2003 Slavko Petrović/Uwe Weidemann
  • 2003/2004 Massimo Morales
  • 2004/2005 Massimo Morales/Uwe Weidemann
  • 2005/2006 Uwe Weidemann
  • 2006/2007 Uwe Weidemann
  • 2007/2008 Uwe Weidemann/Wolf Werner/Norbert Meier
  • 2008/2009 Norbert Meier
  • 2009/2010 Norbert Meier
  • 2010/2011 Norbert Meier
  • 2011/2012 Norbert Meier

kronologio de ĉiuj trejnistoj ekde 1924[rompita ligilo]

Sukcesoj redakti

Naciaj sukcesoj redakti

  • Naciaj ĉampionadoj
  • : Germana ĉampiono (1): 1933
  • : Germana vica ĉampiono (1): 1936
  • Nacia pokalo (DFB-Pokal)
  • : Pokalvenko (2): 1979, 1980
  • : Pokale dua pozicio (5): 1937, 1957, 1958, 1962, 1978
  • Distrikta ligo
  • : Distrikta ĉampiono (5): 1927, 1929, 1931, 1933, 1947
  • Nazia Germanio: distrikta ligo "Gauliga Niederrhein"
  • : ĉampionoj (5): 1936, 1937, 1938, 1939, 1940
  • Okcidentgermana ligo (Westdeutscher Spiel-Verband)
  • : Okcidentgermana ĉampiono (1): 1931
  • : Okcidentgermana Pokalvenko (4): 1956, 1957, 1958, 1962

Internaciaj sukcesoj redakti

  • UEFA-pokalo - ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA
  • : okonfinalo (2): 1973, 1974
  • UEFA-pokalo de pokalvenkintoj
  • : Dua pozicio (1): 1979
  • : 1- ĉefa turniroparto(1): 1980
  • : kvaronfinalo (1): 1981
  • UEFA-Intertoto-pokalo
  • : Venkanto en la grupa fazo (3): 1967, 1984, 1986
  • Internacia tutbala turniro de Palma de Mallorca (Trofeo Ciudad de Palma)
  • : venkoj (1): 1989

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti