Golfo Fortuno

(Alidirektita el Fortuna Golfo)

Golfo Fortuno (angle Fortune Bay kaj france Baie Fortune) estas tre granda natura golfo ene de la Sankt-Laŭrenca Golfo ĉe la suda marbordo de Novlando, Kanado. Tiu golfo limas en Point Crewe (46°57′08″N 55°59′19″W) en la Burina Duoninsulo kaj en Pass Island (Marpaseja insulo) (47°28′56″N 56°11′52″W) ĉe la enirejo al Golfo Hermitage nordokcidente je distanco de 56 kilometroj. La golfo etendas en nordorienta direkto dum 105 kilometroj fine en Terrenceville.

Golfo Fortuno
golfeto [+]

AkvejoAtlantiko
Koordinatoj47° 15′ 0″ N, 55° 29′ 57″ U (mapo)47.25-55.4992Koordinatoj: 47° 15′ 0″ N, 55° 29′ 57″ U (mapo)

Golfo Fortuno (Novlando kaj Labradoro)
Golfo Fortuno (Novlando kaj Labradoro)
DEC
Golfo Fortuno
Golfo Fortuno
Lokigo de Novlando kaj Labradoro en Kanado
Map
Golfo Fortuno
Vikimedia Komunejo:  Fortune Bay (Newfoundland and Labrador) [+]
vdr

Ene de Fortuno estas ankaŭ nombraj internaj golfetoj kiel Connaigre Bay, Great Bay de l'Eau, Belle Bay kaj Long Harbour. Estas multnombraj insuloj en la golfo, el kiuj la plej granda estas Brunette. Kelkaj el la aliaj estas Sagona, Granda Insulo, Sankta Johano, Kapela kaj Petticoat.