Forumo pri la historio de nuntempo

muzeo en Germanio

La Forumo pri la historio de nuntempo (germane: Zeitgeschichtliches Forum) estas gravega muzeo en Lepsiko, Germanio, Grimmaische Straße nr 6. Ĝi instigas onin al priokupiĝo je la historio de Germanio kaj Eŭropo ekde la fino de la Dua mondmilito. La Forumo malfermitis en la 9.10.1999. Establinto estas la fondaĵo Stiftung Haus der Geschichte der Bundesrepublik Deutschland. La eniro estas senkosta.

Forumo pri la historio de nuntempo
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Leipzig
Adreso Grimmaische Straße 6, 04109 Leipzig
Poŝtkodo 04109
Situanta sur Grimmaische Straße
Estiĝo 9-a de oktobro 1999
Direktoro Uta Bretschneider
Koordinatoj 51° 20′ 23″ N, 12° 22′ 33″ O (mapo)51.339712.3758Koordinatoj: 51° 20′ 23″ N, 12° 22′ 33″ O (mapo)
Forumo pri la historio de nuntempo (Germanio)
Forumo pri la historio de nuntempo (Germanio)
DEC
Forumo pri la historio de nuntempo
Forumo pri la historio de nuntempo
Situo de Forumo pri la historio de nuntempo
Map
Forumo pri la historio de nuntempo
Parto de Stiftung Haus der Geschichte der Bundesrepublik Deutschland vd
Retpaĝo http://www.hdg.de/zeitgeschichtliches-forum/
vdr

Daŭra ekspozicio redakti

La titolo de la daŭra ekspozicio estas Teilung und Einheit, Diktatur und Widerstand.

Ĝi permesas ravajn enrigardojn en la historion de diktaturo kaj rezistado en la Sovetia okupadzono (1945-49) kaj en la t.n. Germana Demokratia Respubliko. Oni informatas pri la kuraĝo de civitanoj rezisti dum jardekoj kontraŭ la komunisma reĝimaĉo en Orienta Germanio.

Kia estas la ĉiutaga vivo de la GDR-anoj? Kiuj eventoj gravis por la rilato inter civitanaro kaj reĝimo? Tratempvojaĝo gvidas onin de la fino de la Dua mondmilito tra la Paca revolucio de 1989 ĝis la nuntempo de la reunuiĝinta Germanlando.

La konstruo de ĵamada sendstacio memorigas la agadon de lernantoj el Altenburg kiuj ĝenis disaŭdigon je la honoro de Stalino. Kuraĝa faro, pro kiu unu lernanto eĉ estis ekzekutita.

Oni informatas pri la varofertoj en GDR en la jaroj 1960-aj kaj 1970-aj. Produktoj plastaj kaj elastaj ŝanĝis la ĉiutagan vivon. Ofte estis botelkolo ekonomia, kiun ankaŭ butikumado en specialaj vendejoj nomitaj Exquisit, Delikat respektive Intershop (tie ĉi nur kun perdeviza pago) ankaŭ ne povis malhelpi.

Miloj da civitanoj forlasis la landon seniluziiĝinte en la somero de 1989. Tra la ambasadejo de FRG en Prago la vojo en la okcidentan liberecon estis pretigita.

Jen la diversaj sekcioj:

Aliaj ofertoj redakti

 
La skulptaĵo antaŭ la muzeo

La daŭran ekspozicion kompletigas diversaj nedaŭraj en la kuro de la jaro (ĉiam kun germanirilata temo). Krome ofertatas diversaj specialaj klerigprogramoj por lernantoj, podidiskutoj kaj filmprojekciadoj. En magazeneto eblas aĉeti librojn pri la historio de nuntempo.

Skulptaĵo de 1984 de Wolfgang Mattheuer nomite Der Jahrhundertschritt / La jarcenta paŝo, starigite nun antaŭ la muzeo, montras personon kiu samtempe salutas laŭ nazia (=per etendita dekstra mano) kaj komunisma (=per pugnigita mano) maniero: ĝi memorigu la seninterrompan diktaturon en la orienta parto de Germanio inter 1933-89.

Fonto redakti

Informfolio de la Forumo (germanlingve)

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo (germane kaj angle)