Fosfata acido

kemia kombinaĵo
Fosfata acido
Struktura formulo
Modelo kun pilkoj kaj bastonoj
Tri-dimensia modelo
Alternativa(j) Nomo(j)
Ortofosfata acido
Acidum phosphoricum[1]
Kemia formulo H3PO4
PubChem-kodo 1004
ChemSpider kodo 979
CAS-numero-kodo 7664-38-2
Acideco (pKa) 1 =2.148
2 = 7.198
3 = 12.319
Karakterizaĵoj
Molmaso 98.00 g·mol−1
Denseco 1.885 g/mL (liquid)
1.685 g/mL (85% solvaĵo)
2.030 g/mL (kristalo je 25 °C)
Fandopunkto 42.35 °C (108.23 )
Bolpunkto 158 °C (316 ; 431 K)
Refrakta indico 1.34203
Akva solvebleco 392.2 g/100 g (−16.3 °C)
1.685 g/mL (85% solvaĵo)
446 g/100 mL (14.95 °C)
Alkohola solvebleco komplete solvebla
pKa 1 = 2.148
2 = 7.198
3 = 12.319
Sekurecaj Indikoj
Riskoj 34
Sekureco 1/2 26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero

Fosfata acido (aŭ fosfora acido, fosforacido, fosfatacido) aŭ alinome ortofosfata acido (H3PO4) estas la plej grava oksoacido de la fosforo. Ĝi estas bazmaterialo por fosforaj saloj de la sinteza sterko, sed oni uzas ĝin por dentoplenigaĵoj, pretigo de albumindevenaĵoj, produktado de suker- kaj teksaĵindustriaj produktoj. Ĝi estas acida, fruktodora aldonaĵo de la nutraĵindustriaj produktoj.

La pura fosforacido estas kristala, solida materialo (fandopunkto estas 42,35 °C). Ĝi estas senkolora, siropa likvaĵo (iom maldensa). Oni produktas la senfajnigitan acidon el fosforito, la pli puran version el blanka fosforo.

La fosforacido povas formi tri salojn, depende de tio, kiom hidrogenatomojn ĝi fordonas. Grava fosfata salo estas la natrio-dihidrogena fosfato (NaH2PO4), kiu estas uzata por reguligo de la hidrogenjona koncentreco (acideco); la dinatrio-hidrogena fosfato (Na2HPO4), kiu uzatas por akvomildigo per precipitigo de la multvaloraj metaloj; la trinatrio-fosfato (Na3PO4), kiun oni uzas en sapoj kaj lavaĵoj. La kalcio-dihidrogena fosfato aŭ kalcio-superfosfato [Ca(H2PO4)2] estas grava komponento de sinteza sterko, la kalcio-monohidrogen-fosfato (CaHPO4) malhelpas, ke la salo kaj sukero absorbu akvon (humidecon).

La fosfat-acidaj molekuloj interligiĝas je alta temperaturo al pli grandaj molekuloj (tiam liberiĝas akvomolekuloj). La difosfata acido kaj la pirofosfata acido (H4P2O7) estiĝas el du fosfatacidaj molekuloj (kon foriĝo de akvomolekulo).

La fosfata acido estas la plej simpla membro de la homologa vico de la polifosfataj acidoj. La ĝenerala formulo de tiu vico estas H(HPO3)nOH, kie n = 2, 3, 4,.... La metafosfataj acidoj havas la formulon (HPO3)n, kie n = 3, 4, 5,... kaj ili havas ringan molekulan strukturon.

Oni uzas la esprimon metafosfata acido ankaŭ por viskoza, glueca materialo, kiu estas miksaĵo de longĉenaj kaj ringaj molekuloj de (HPO3)n.

Oni povas produkti la diversajn polimeraj modifojn de la fosfata acido per reago de fosfatacidoj kaj akvo.

Kombinaĵoj redakti

Referencoj redakti

  1. British Pharmacopoeia

Vidu ankaŭ redakti