Fouad Mebazaâ

ŝtata prezidanto de Tunizio

Fouad Mebazaâ, ankaŭ literumata Foued Mebazaa (arabe ‏فؤاد المبزع, latinliterigite Fu'ad al-Mabaza, naskiĝis la  16-an de junio 1933(nun 1933-06-16) Tunizo, Tunizio, do nun 90-jara) estas Tunizia politikisto. Ekde la jaro 2009 li estas la prezidanto de la ĉambro de deputitoj de la tunizia duĉambra parlamento, kaj la 15-an de januaro 2011 la Konstitucia Konsilio de Tunizio nomumis lin portempa ŝtata prezidanto, post kiam la antaŭa prezidanto Zine El Abidine Ben Ali pro amasaj perfortaj civitanaj protestoj devis haste forlasi la landon.

Fouad Mebazaâ
‏فؤاد المبزع
Persona informo
فؤاد المبزع
Naskiĝo la  16-an de junio 1933(nun 1933-06-16) (nun 90-jara)
en Tunizo,  Tunizio
Religio sunaismo vd
Ŝtataneco Franca protektorato de TunizioTunizio vd
Alma mater Sadiki College vd
Partio Konstitucia Demokratia Kolektiĝo
Familio
Edz(in)o Lilia Mebazaa vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatodiplomato vd
parlamenta prezidanto de Tunizio
Dum 1997
dumtempa ŝtata prezidanto de Tunizio
Dum 15-a de januaro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Post la lernejaj jaroj en gimnazio en Tunizo, Fouad Mebazaâ studis juron kaj politikajn sciencojn en Parizo, finante la studon per diplomoj en ambaŭ fakoj. Post li laboris en diversaj privataj entreprenoj kaj ŝtataj institucioj, interalie li inter 1965 kaj 1967 gvidis la ŝtatan oficejon pri nacia sekureco. En 1954 li iĝis membro de la tunizia politika grupiĝo Néo-Destour ("nova konstitucio") en suda Francio, en 1955 ties ĝenerala sekretario kaj en 1956 prezidanto de la grupo en Montpellier. En 1964 la partio ŝanĝis sian nomon al "Socialista Destour-Partio" (france Parti Socialiste Destourien, arabe الحزب الاشتراكي الدستوري), kaj li iĝis membro de ties centra komitato, de 1975 ĝis 1981 ankaŭ membro de la partia "politburoo" (politika estraro). En 1988 la partio denove ŝanĝis sian nomon kaj ĝis nun nomiĝas Konstitucia Demokratia Kolektiĝo; Fouad Mebazaâ ekde 1988 estas membro de la centra komitato de la partio, en 1993 reelektiĝis, kaj ekde 1997 ree estas membro de la partia "politburoo". Krome ekde la jaro 1964 li estas membro de la nacia parlamento kaj ekde 1997 estas la prezidanto de la ĉambro de deputitoj de la tunizia duĉambra parlamento.

Inter la jaroj 1969 kaj 1973 li estis urbestro de Tunizo, kaj tiam iĝis ministro pri sporto kaj junularo en la registaro de la prezidanto Habib Burgiba. Post kvin jaroj, en 1978, li iĝis ministro pri sano, kaj jaron poste, en 1979, pri kulturo kaj informado. Inter 1981 kaj 1986 li estis ambasadoro de Tunizio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, kaj de 1986 ĝis 1987 krome ambasadoro en Maroko. Paralele al tiuj registaraj kaj diplomatiaj postenoj, li inter 1975 kaj 1980 estis la urbestro de La Marsa kaj de 1995 ĝis 1998 de Kartago.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti