Frédéric Cuvillier
Frédéric CUVILLIER (naskiĝis la 9-an de decembro 1968 en Boulogne-sur-Mer) estas franca politikisto.
Frédéric Cuvillier | ||
---|---|---|
deputito (parlamentano de Francio) | ||
Persona informo | ||
Frédéric Cuvillier | ||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1968 (54-jara) en Boulogne-sur-Mer | |
Lingvoj | franca [#] | |
Ŝtataneco | Francio [#] | |
Alma mater | University of Picardie Jules Verne [#] | |
Partio | Socialista Partio [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto • politikologo • universitata instruisto • professors, scientific professions [#] | |
Aktiva en | Parizo [#] | |
Doktoreca konsilisto | Jean-Claude Colliard [#] | |
En TTT | Oficiala retejo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis francia ministro por transportado, maro kaj fiŝado ekde la 16-a de majo 2012 ĝis la 2-a de aprilo 2014. Li estis urbestro de Bulonjo-ĉe-Maro de la 22-a de novembro 2002 ĝis la 8-a de julio 2012. Li estis parlamentano inter 2007 kaj 2012. Li estis subministro por transportado, maro kaj fiŝado de la 9-a de aprilo 2014 ĝis la 25-a de aŭgusto 2014. Li estas denove urbestro de Bulonjo-ĉe-Maro ekde marto 2014.
Lingva politikoRedakti
Li peticiis en 2011 por Esperanto en abiturienteco[1].
En 2012, li ricevis la premion de la angla mato por apogi la anglan lingvon en transportado[2].
En 2015, li partoprenis kiel urbestro al la ceremonio en Bulojno-ĉe-Maro dum la UK 2015. Li estis alta protektanto de la 100a UK kaj ĉefo de la honora komitato.