Fréscano [FRESkano] estas municipo de Hispanio, en la nordorienta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Fréscano
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50562
Demografio
Loĝantaro 200  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 1° 27′ U (mapo)41.8743176-1.449546Koordinatoj: 41° 52′ N, 1° 27′ U (mapo) [+]
Alto 220 m [+]
Areo 18,409064 km² ( 184 0.9 064 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fréscano (Provinco Zaragozo)
Fréscano (Provinco Zaragozo)
DEC
Fréscano
Fréscano
Situo de Fréscano
Fréscano (Hispanio)
Fréscano (Hispanio)
DEC
Fréscano
Fréscano
Situo de Fréscano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fréscano [+]
vdr

Geografio redakti

Fréscano estas municipa teritorio en la nordorienta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion sude de tiu de Mallén. Krom la rivero Huecha, estas irigaciaj kanaletoj. Estas kvin arkeologiaj kuŝejoj de la Ferepoko: nome Morredón I, Morredón II, Burrén, Burrena kaj La Cruz; ĉiuj estas katalogitaj kiel Bienes de Interés Cultural (BIC, Kultura heredo).

La loĝloko Fréscano mem estas je 60 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 3,5 km de Mallén kaj je 10 km de Borja, borde de la rivero Huecha, kiu fakte fluas laŭ la vojo inter Ainzón, Fréscano kaj Mallén. Ĝi estas sur 302 msm, alirebla norde el Mallén, sude el Agón kaj Magallón, kaj sudokcidente el Borja.

Historio redakti

La araboj lasis irigacian reton. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Fréscano estus konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero en la loko restis plejparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo en 1610 rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Fakte el Fréscano estis forpelita 90 familioj kaj ĉirkaŭ 450 personoj, kio rezultis en preskaŭ senhomado de la loko; rekuperiĝo okazis nur post du jarcentoj. La strataro ankoraŭ montras araban stilon per mallarĝaj kaj nerektaj stratetoj.

La plej frua mencio de Fréscano en kristana epoko aperis en 1134. En la 19a de Oktobro 1283 ĝi apartenis al Pedro Cornel. Tiam ŝajne estis fortikaĵo, ĉar Alfonso la 3-a de Aragono en la 3a de Januaro 1287 menciis la kastelon kaj la loĝlokon de Fréscano.

Fréscano demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Fréscano oni malaltiĝis el 467 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 204 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado, ŝtonminado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, restaĵoj de la kastel-palaco, romanik-gotika ermitejo kun freskaj murpentraĵoj, akvolevejo por irigacio pere de pumpiloj, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti