Fröbel-turo
Fröbel-turo (germane: Fröbelturm) estas ne tute 30 metrojn alta belvidejo kun gastejo en Oberweißbach (Turingio), Germanujo.
Fröbel-turo | |||
---|---|---|---|
Situo | |||
Geografia situo | 50° 34′ 35″ N, 11° 8′ 59″ O (mapo)50.576411.1497Koordinatoj: 50° 34′ 35″ N, 11° 8′ 59″ O (mapo) | ||
| |||
EkskursojRedakti
Ĝi situas en alteco de 745 metroj kaj perfektas kiel elirpunkto por ekskursoj piede, bicikle, skie, sledade. Rekte preterkondukas panoramo-migradopado signita per ruĝa triangulo. Proksimas kaj la centro de Oberweißbach kun Fröbel-muzeo, la najbara vilaĝo Cursdorf kun sia muzeo pri vitraj aparatoj, Leibis-Lichte-akvobaraĵlago.[1] kaj Meura kun grandega ĉevalbredejo.
HistorioRedakti
Sur la plej alta alteco de Kirchberg-monto, homoj de Oberweißbach konstruis en honoro de la plej fama civitano Friedrich Fröbel belan turon. Oni sciis ke Fröbel trovis sian plej ŝatatan lokon ĉi tie supre de frua aĝo kaj daŭre vizitis ĝin en postaj jaroj. La iniciatinto por la turkonstruo estis Richard Trautner, monŝuldenkasigisto kaj viro kiu faris grandan kontribuon al la kultura kaj loka historia evoluo de Oberweißbach. Trautner estis la unua prezidanto de la surloka filio de la migradklubo Thüringerwald-Verein kiu fondiĝis en 1885. Jam la 8-an de januaro 1886 li komisiis al la distrikta majstrokonstruisto prepari planon por konstruado de turo.
Tiu ideo estis la kialo de Trautner por fondi la Fröbel-societon la 21-an de aprilo 1887. En la fonda kunveno, Trautner klarigis, ke estis decidite starigi ŝtonmonumenton en formo de observoturo Unue tamen estis planita fera turo kio forĵetitis laŭ konsilo de s-ro Radi, arĥitekto el Rudolstadt. Okaze de la 106-a datreveno naskiĝtaga de Friedrich Fröbel okazis la meto de la fundamenta ŝtono.
Pri Fröbel-turo ekzistas eĉ kanto[2] kaj poemo.[3] Ĉeture okazas kelkfoje diversaj aranĝoj, ekz. foirejo mezepok-etosa.
GastejestrojRedakti
Baldaŭ aldonitis restoracio. Ĝin gvidis la jenaj personoj:
- 1890-1895: Gottfried Lattermann, emeritiĝinta oficialulo
- 1895-1914: Oskar Erhardt, porcelanpentristo
- 1914-1945: Marie kaj Edmund Schmidt (porcelanpentristo)
- 1946-1972: Rudolf Henkel, eble la plej konata el ĉiuj turgastejestroj kaj kantemulo; profesie ŝufaristo
- 1972: Dietmar Siegmeth
- 1973-1982: Monika kaj Manfred Franke
- 1982-1991: Sieglinde kaj Peter Jahn; tiam faritis ankaŭ nepraj restaŭradoj
- 1991-2006: Sören Henkel
- 2007: Michael Wolfram
- 2008-2018: Manuela Arnoldt
- ekde 2018: Ronny Nöller
LiteraturoRedakti
- Friedrich Hofmann: Ein Ehrenthurm für Friedrich Fröbel. Ĉe: Die Gartenlaube. 48/1887, p. 796 (tie ĉi interrete)
- Jens Ungelenk: Festschrift – 125 Jahre Fröbelturm Oberweißbach (1890–2015). Oberweißbach 2015