Frakciejo de la Turingia Landa Parlamento

La Frakciejo de la Turingia Landa Parlamento estas la plej malnova el tri konstruaĵoj, el kiuj konsistas la komplekso de la Landa Parlamento de Turingio. Ĝi troviĝas en la Arnstädter-strato en Erfurto kaj enhavas la oficejon de ĉiuj frakcioj.

Frakciejo de la Turingia Landa Parlamento
burokonstruaĵo
Bazaj datoj
Arkitekto Wilhelm Pook • Arthur Reck vd
Estiĝo 1930-aj jaroj
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Situo
Geografia situo 50° 57′ 49″ N, 11° 2′ 2″ O (mapo)50.963611.0339Koordinatoj: 50° 57′ 49″ N, 11° 2′ 2″ O (mapo)
Frakciejo de la Turingia Landa Parlamento (Turingio)
Frakciejo de la Turingia Landa Parlamento (Turingio)
DEC
Frakciejo de la Turingia Landa Parlamento
Frakciejo de la Turingia Landa Parlamento
Situo de Frakciejo de la Turingia Landa Parlamento
Map
Frakciejo de la Turingia Landa Parlamento
vdr
Portalo kun kolona grupo.
Tutaspekto de malantaŭe.

Priskribo redakti

La konstruaĵo konstruitis inter 1936 kaj 1939 (inaŭguro en majo 1939) en la novklasikisma arkitekturstilo fare de la arkitektoj Arthur Reck kaj Wilhelm Pook laŭlonge de la tiama Hindenburg-strato. Unue ĝi gastigis la administradejon de la prusa registardistrikto Erfurto antaŭ sia utiligo fare de la turingia landa administracio kaj (ekde 1952) fare de la distrikta administracio (kiam estis nuligitaj la landoj en la sovetie okupita zono). En 1990 tie ekloĝis la Landa parlamento.

Montrilo politika redakti

La konstruo estis estinta ankaŭ politika signo: Prusio montris tiel, ke Erfurto estas prusa urbo kaj neniam apartenu al iu turingia lando (kion ripetfoje estis postulintaj diversaj iniciativoj). Intence oni imitis la stilon de Karl Friedrich Schinkel mem kaj ornamis la konstruaĵon nur konservative-sobre. Ĉar la ununura allogilo de la 100 metrojn longa fasado en la direkto de Arnstädter-strato estas granddimensia kolona grupo antaŭ la enirejo.

La longa serio da lukarnoj fronte kaj poste, kiu malavantaĝe modifis la arkitekturan tuton, devenas el la GDR-tempo. Sur la firsto estas nun la plej supra parto de moderna lifto.

Literaturo redakti

  • Ulrich Wieler k.a.: arĉitekturführer thüringen 2: Vom Bauhaus bis heute, Verlag der Bauhaus-Universität, Weimar 2006, ISBN 3-86068-278-4.

Eksteraj ligiloj redakti