Frakcio (Eŭropa Parlamento)
Preskaŭ ĉiuj deputitoj de la Eŭropa Parlamento grupiĝas en frakcioj, en kiu membras naciaj politikaj partioj de la membroŝtatoj. Aparte staras iuj deputitoj sen aliĝo al grupo (kiuj havas la kodon "NI" - neligitaj institucie).
Komence por ekkrei la frakcion en la Eŭropa Parlamento sufiĉis nur 9 deputitoj. Dum 4-a kaj 5-a oficperiodo de PE (1994-2004) por ekkrei frakcion limitoj estis sekvaj:
- manko de ebleco fondi la frakcion de reprezentantoj de nur unu ŝtato
- 23 deputitoj el du ŝtatoj
- 18 deputitoj el tri ŝtatoj
- 14 deputitoj el kvar aŭ pli da ŝtatoj
Dum 6-a oficperiodo (2004-2009) por ekkrei frakcion oni bezonis deputitojn el almenaŭ kvinono da membroŝtatoj:
- 19 deputitoj el kvin ŝtatoj (2004-2006)
- 20 deputitoj el ses ŝtatoj (2007-2009)
Ŝanĝo dum daŭrigo de oficperiodo okazis motive vastiĝo de EU la 1-an de januaro 2007 je du novaj membroŝtatoj (Bulgario, Rumanio).
La 9-an de julio 2008 Parlamento aprobis novan principon kiu diras ke en la nova oficperiodo (2009-2014) la limito levigis je 25 deputitoj reprezentantaj minimume 7 ŝtatoj (kvarono de membroŝtatoj). La limito ne ŝanĝiĝos eĉ kaze vastiĝo je la nova membroŝtato.
Ĉiuj leĝoj pri fondado, fundado kaj funkciado de politikaj grupoj de Eŭropa Parlamento troviĝas en ĝia regularo.
Frakcioj en Eŭropa Parlamento
redaktiOficperiodo 2009-2014
redakti- EPP: Eŭropa Popola Partio - 265 seĝoj
- S&D: Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj - 184 seĝoj
- ALDE: Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo - 84 seĝoj
- Verduloj/ELA: Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco - 55 seĝoj
- EKR: Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj - 54 seĝoj
- UEM/NVM: Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj/Nordiaj Verdaj Maldekstruloj - 35 seĝoj
- ELD: Eŭropo de Libereco kaj Demokratio - 32 seĝoj
- NI (neligitaj institucie) - 27 seĝoj
Oficperiodo 2004-2009
redakti- EPP-ED: Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj - 288 seĝoj
- PES: Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj aŭ alinome Partio de Eŭropaj Socialistoj - 217 seĝoj
- ALDE: Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo - 104 seĝoj
- Verduloj-ELA: Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco - 43 seĝoj
- UEN: Unio por Eŭropo de Nacioj - 40 seĝoj
- UEM/NVM: Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj/Nordiaj Verdaj Maldekstruloj - 41 seĝoj
- SD: Frakcio Sendependeco kaj Demokratio - 22 seĝoj
- ITS: Frakcio Identeco, Tradicio, Suvereneco (dekstraj ekstremistoj; ekzistis nur ekde la 15-a de januaro ĝis la 14-a de novembro 2007)
- NI (neligitaj institucie) - 30 seĝoj
Oficperiodo 1999-2004
redakti- EPP-ED: Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj
- EPS: Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj aŭ alinome Partio de Eŭropaj Socialistoj
- ELDR: Eŭropa Liberala, Demokratia kaj Reforma Partio
- UEM/NVM: Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj/Nordiaj Verdaj Maldekstruloj
- Verduloj-ALE: Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco
- UEN: Unio por Eŭropo de Nacioj
- EDD: Eŭropo de Demokratio kaj Diferencoj
Eksteraj ligiloj
redakti