François-André Danican Philidor

franca ŝakisto, muzikisto kaj muzika komponisto

François-André Danican Philidor (naskiĝinta la 7-an de septembro 1726 Dreux - mortinta la 31-an de aŭgusto 1795 Londono) estis franca ŝakisto, muzikisto kaj muzika komponisto. Oni konsideras lin kiel la plej bonan ŝakiston de sia tempo, kvankam titolo de grandmajstro ankoraŭ ne ekzistis.

François-André Danican Philidor
franca ŝakisto, muzikisto kaj komponisto
franca ŝakisto, muzikisto kaj komponisto
Persona informo
Naskiĝo 7-a de septembro 1726
en Dreux, Francio
Morto 31-a de aŭgusto 1795
en Londono, Anglio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro André Danican Philidor
Frat(in)o Anne Danican Philidor
Okupo
Okupo aktoro • ŝakisto • pianistokomponistomuzikisto
Verkoj Tom Jones
Analysis of the game of chess
vdr

Lia libro Analyse du jeu des Échecs (Analizo de ŝaka ludo) estis minimume cent jarojn konsiderata norma lernolibro pri ŝako. Ĝi registris minimume 70 eldonojn, ĝi estis tradukita en la anglan, la germanan kaj la italan lingvojn.

Philidor pasigis sian muzikan karieron kiel unu el kortegaj muzikistoj de franca reĝo Ludoviko la 15-a. Inter la jaroj 1750 kaj 1770 li estis gvidanta franca komponisto, li komponis operon kaj 21 muzikajn komediojn.

La malfermado 1.e4 e5 2.Ĉf3 d6 estas nomata laŭ li.

Literaturo redakti

  • World Chess Champions - Edward G. Winter, editor. 1981 ISBN 0080241174
  • Life of Philidor: Musician and Chess-Player - George Allen, Tassilo von Heydebrand und der Lasa; Da Capo Press; 1971. ISBN 0-306-70075-1
  • The World's Great Chess Games - Reuben Fine; Dover; 1983. ISBN 0-486-24512-8
  • The Batsford Encyclopedia of Chess - Nathan Divinsky; 1990. ISBN 0-7134-6214-0

Rilataj temoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti