François Jean Dominique Arago (naskiĝis la 26-an de februaro 1786 en Estagel (apud Perpignan), Francio, mortis la 2-an de oktobro 1853 en Paris) estis matematikisto, fizikisto, astronomo kaj politikisto.

François Arago
Persona informo
Naskonomo Dominique François Jean Arago Roig
Naskiĝo 26-an de februaro 1786 (1786-02-26)
en Estagel
Morto 2-an de oktobro 1853 (1853-10-02) (67-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Religio ateismo vd
Lingvoj francakataluna vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée François-Arago • Franca Politeknika Lernejo vd
Partio sen valoro vd
Subskribo François Arago
Familio
Dinastio Arago family vd
Patro François Bonaventure Arago vd
Patrino Marie Arago vd
Gefratoj Jean Arago • Jacques Arago • Étienne Arago • Victor Arago • Joseph Arago vd
Infanoj Emmanuel Arago • Alfred Arago vd
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto • fizikistopolitikisto • universitata instruisto • biografo • verkisto vd
Laborkampo fizikoastronomio vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de François Bonaventure Arago kaj Marie-Anne Roig, li estis la pli aĝa de sia frataro, la kvin aliaj fratoj Arago estis:

François havis inklinon al artilerio. Li studis matematikon kaj aliajn fakojn de Joseph-Louis Lagrange kaj eniris fine de 1803 al Franca Politeknika Lernejo de Parizo, kiu ne plaĉis al li. En la sekvanta jaro, eniris observatorion de Parizo kaj komencis laboron pri meridianoj.

En optiko, Arago estis adepto de onda teorio. Kun Jean-Baptiste Biot, li kalkulis la refrakto-indicon de aero kaj aliaj gasoj.

En 1825 li estis komisiita kun Pierre Louis Dulong por determini la vaportension de akvo sub premoj je 30 atmosferoj. Liaj aliaj studoj estis pri astronomio, magnetismo kaj lumo-polarigo. Li determinis ekzemple, la diametron de planedoj.

Vidu ankaŭ (omaĝe al li) redakti