François Christophe Kellermann

François Christophe KELLERMANN, plennome François Étienne Christophe Kellermann (naskiĝis la  28-an de majo 1735(nun 1735-05-28) en Strasburgo, mortis la 23-an de septembro 1820 en Parizo) estis franca militisto kaj politikisto.

François Christophe Kellermann
Persona informo
François-Christophe Kellermann
Naskiĝo 28-an de majo 1735 (1735-05-28)
en Strasburgo
Morto 23-an de septembro 1820 (1820-09-23) (85-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Valmy vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Edz(in)o Marie-Anne Barbé vd
Infanoj François Étienne de Kellermann • Marguerite-Cécile Kellermann vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Veninte de la nobelaro, li komencis sian armean karieron en 1750 kaj atingis la rangon de maréchal de camp (brigada generalo) en 1788. Tamen, li aliĝis al la ideoj de la Revolucio kaj estris la armeon de Mozelo dum la batalo de Valmy (la 20-an de septembro 1792). En 1793, li de malmulte evitis la Teroron, kaj tiam estis armee marĝenigita. Sub la Imperio, li estis levita al la digno de Marŝalo de la Imperio kaj eniris la Senaton. En 1808, la imperiestro Napoleono donis al li la titolon de Duko de Valmy memore al lia venko. Li poste aliĝis al Ludoviko la 18-a kiu igis lin Grandkruco de la Ordeno de Sankta Ludoviko, Guberniestro de Strasburgo kaj Pajro de Francio.

Entute li komandis la francan armeon en kvardek tri bataloj.

Vidu ankaŭ redakti