Malfermi la ĉefan menuon

François Maspero (naskiĝis en 1932 en Parizo, mortis la 11-an de aprilo 2015) estis franca verkisto, tradukisto kaj antaŭe eldonisto, libristo kaj revudirektoro.

François Maspero
François Maspero DR.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1932 (1932-01-19)
en Parizo
Morto 11-an de aprilo 2015 (2015-04-11) (83-jara)
en Parizo
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Henri Maspero
Profesio
Profesio romanisto • ĵurnalistotradukisto • eldonisto • verkistoentreprenisto
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

JunaĝoRedakti

Adolesko de François Maspero estas signita de familia partoprenado en Franca rezistado. Lia patro, Henri Maspero, ĉinologo kaj profesoro en Collège de France, estis arestita en 1944 kaj mortis en koncentrejo Buchenwald. Lia frato mortis dum batalo en 1944. Lia patrino, aŭtoro de studoj pri Franca revolucio estis forkondukita en Ravensbrück sed postvivis.

Eldonejo MasperoRedakti

En 1955, je aĝo de dudek tri, François Maspero iĝis librovendisto en Latina Kvartalo en Parizo. Li kreis en 1959, dum Milito de Alĝerio, la Eldonejon Maspero (les Éditions Maspero) kun maldekstra emo. Komenca teamo enhavis Marie-Thérèse Maugis, poste Jean-Philippe Bernigaud kaj Fanchita Gonzalez Batlle, kaj poste Émile Copfermann.

La du unuaj kolektoj « Cahiers Libres » (Liberaj Kajeroj) kaj « Textes à l'Appui » (Apogilaj Tekstoj)estas signitaj de la historia kodiĉo : la milito en Alĝerio kaj kontestado de stalinismo de la Franca Komunista Partio. Libroj de Frantz Fanon - L'An V de la révolution algérienne (La jaro kvina de la alĝera revoluvio), Les Damnés de la terre (La Damnitaj de la Tero), kun prefaco de Jean-Paul Sartre — kaj atestoj de oponantoj al la milito de Alĝerio estis malpermisata. Tiuj libroj kondukas por François Maspero al multnombraj justicaj akuzoj kaj eĉ atakoj. Li reeldonas librojn de Paul Nizan, Les Chiens de garde (La gardhundoj), Aden Arabie (Aden Arabujo) ankaŭ kun prefac de Jean-Paul Sartre. Li kreis la revuon Partisans (Samideanoj) kiu aperos ĝis 1973. Junaj senfamuloj komencas karieron en « Cahiers libres » : tiel Régis Debray en 1967 kaj Bernard-Henri Lévy en 1973. Georges Perec publikigas siajn unuaj tekstojn en la revuo Partisans. Dum la sesdekaj jaroj, eldonaĵoj ĉe Maspero donas apartan gravecon al subdisvolviĝo kaj novkoloniismo, kun interalie libroj de Che Guevara.

Post jaroj, aldoniĝis novaj kolektoj : serio « Histoire classique » (Historio klasika) direktita de Pierre Vidal-Naquet ; serio « Pédagogie » (Pedagogio), vigligita de Émile Copfermann, kiu eldonas verkojn de Célestin Freinet, de Fernand Deligny kaj Liberaj infanoj el Summerhill de A.S. Neill. Serion « Bibliothèque Socialiste » (socialista biblioteko) zorgis la historiisto Georges Haupt : enestis Paul Lafargue, Roza Luksemburg, Lev Trockij, Aleksandra Kollontai, l'Histoire de l'anarchisme (Historio de Anarkiismo) de Jean Maitron, studoj pri historio de komunismo.

En 1965, Louis Althusser konfidis al François Maspero kolekton « Théorie » kie li publikigis liajn verkojn — Pour Marx (Por Markso), Lire le Capital (Legi la Kapitalon) — et tiuj de liaj disĉiploj — Pierre Macherey, Étienne Balibar, Dominique Lecourt, Alain Badiou, Jacques Rancière. Aperas ankaŭ kolektoj « Économie et Socialisme » (Ekonomio kaj socialismo) direktita de Charles Bettelheim kaj « Bibliothèque d'anthropologie » (Biblioteko pri antropologio) de Maurice Godelier. En kolekto « Voix » (voĉoj), Fanchita Gonzalez Batlle famigas verkistojn el la tuta mondo : Nazim Hikmet, Tahar Ben Jelloun, Taos Amrouche, Salvador Espriu, Chris Marker, Roque Dalton, John Berger, Victor Serge, John Reed... Je la sama epoko ekaperas « la petite collection Maspero » (la kolekteto Maspero), kun poŝformato.

Post 1968, la librejo ĝuas grandan sukceson sed la Eldonejo Maspero suferas krizon pro diversaj kialoj. Unue, novaj malpermisoj frapas verkoj kiel revuo Tricontinentale, Les Crimes de Mobutu de Jules Chomé, Main basse sur la Cameroun de Mongo Beti... La eldonisto estas kondamnita al imponaj monpunoj, prizono kaj perdo de civilaj rajtoj. Due, la librejo kaj la eldonejo estas celo samtempe de ekstremmaldekstraj atakoj kaj de maoistaj grupoj. En 1974, François Maspero vendas sian librejon kiu fermiĝas. La eldonejo estas savita per helpo de aŭtoroj kaj legantoj : la asocio de la amikoj de la eldonejo Maspero (« Association des amis des éditions Maspero ») kolektas monon kiu permesas daŭrigi la aferon kun plena ekonmia sendependecon.

En 1976, naskiĝis la revuo pri geopolitiko Hérodote direktita de Yves Lacoste. Malfermis ankaŭ kolektoj pri sociaj problemoj — « Malgré tout », direktita de Émile Copfermann, « Luttes Sociales » de Gérard Althabe — kaj pri historio. La kolekto « Actes et Mémoires du peuple », inaŭgurita per Memorlibro de Louise Michel, interalie akceptis Les Carnets de guerre de Louis Barthas, 1914-1918 kaj la Rakontoj pri Kolyma de Varlam Chalamov. En la poŝa kolekto « La Découverte » aperis vojaĝrakontoj : Kristoforo Kolumbo kaj Ibn Batuta, Bartolomé de Las Casas kaj Mungo Park, Charles Darwin kaj Teilhard de Chardin. Sendepende al sia eldonejo, François Maspero fondis en 1978 la revuon L'Alternative kiun li direktis ĝis 1984, por doni la parolon al « disidentoj » de la landoj de l'« reala socialismo ».

Post la eldonejoRedakti

En 1982, post malfacila periodo, li decidas transdoni la eldonejon al nova teamo direktita de François Gèze. Li demisiis kaj transdonas siajn difidaĵojn al la nova direktoro por unu simbola franko. Kvindek jaraĝulo, li forlasas la Eldonejon Maspero kiu iĝas Eldonejo La Découverte (La Malkovro) kun kiu li ne havos neniajn relitojn.

Post tiu eldona aventuro, François Maspero dediĉas sian tempon al verkado (vidu la bibliografion sube). Li ankaŭ tradukis plurajn famajn librojn al la franca lingvo (vidu sube).

BibliografioRedakti

VerkojRedakti

TradukojRedakti

El la angla :

El la itala :

El la hispana :

Eksteraj ligilojRedakti