François Randin

svisa esperantisto
(Alidirektita el François RANDIN)

François RANDIN (naskiĝis la 20-an de oktobro 1951 en Svislando) estas svisa esperantisto kaj filmisto.

François Randin
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1951 (1951-10-20) (72-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li komencis filmi, kiam li 14-jaraĝis. Ekde 1980, kiel filmisto de la polico de Laŭzano, li realigis multajn filmojn en la franca, sia patrina lingvo. La plej fama el ili nomiĝas La kokideto (Le Petit poussin) kun la tre konata aktorino Madeleine Robinson en 1986.

Li esperantiĝis en 1995 kaj komencis krei filmojn en esperanto. Li starigis en Laŭzano filmkompanion nomitan Nandir, subtenita de la Laŭzana Esperanto-Societo. La filmisto instruas la internacian lingvon en sia urbo, ankaŭ per kurso en video realigita de li.