François de La Rochefoucauld

François de La Rochefoucauld (naskiĝinta la 15-an de septembro 1613 en Parizo, mortinta samloke la 17-an de marto 1680) estis franca duko, verkisto kaj moralisto.

François de La Rochefoucauld
Persona informo
François de La Rochefoucauld
Naskiĝo 15-an de septembro 1613 (1613-09-15)
en Parizo
Morto 17-an de marto 1680 (1680-03-17) (66-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Prytanée National Militaire vd
Familio
Patro François V de La Rochefoucauld vd
Patrino Gabrielle du Plessis-Liancourt vd
Edz(in)o Andrée de Vivonne vd
Amkunulo Anne-Geneviève de Bourbon vd
Infanoj François VII de La Rochefoucauld • Charles-Paris of Orléans vd
Parencoj Fabio Brulart de Sillery vd
Profesio
Okupo memuaristo • verkistomilitisto vd
Verkado
Verkoj Reflections; or Sentences and Moral Maxims ❦
Mémoires vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de Francisko la 5-a (lia nomo estis ĝis ties morto Princo Marcillac) jam frue estis soldato kaj implikiĝis en intrigojn kontraŭ Richelieu kaj Mazarin. Li estis la amato de la bela dukino de Longueville, kiu sukcese peris repaciĝon inter Rochefoucauld kaj la kortego.

Pro liaj brilaj ecoj li ludis precipan rolon ĉe elstaraj rondoj kaj la bela virinaro (ekz. la damo de Sablé, la dukino de Chevreuse, la damo de Sévigné kaj aparte la damo de Lafayette). Liaj Mémoires transdonas interesajn bildojn de tiuj tempoj kvankam li verkis ilin ne tute sole. Ili aperis unue en Kolonjo en 1661.

 
Maksimoj, 1935.

Tamen estas sendube la verko la plej fama Réflexions, ou Sentences et Maximes Morales, pli bone konata sub la titolo: Maximes (1665). Tiuj ofte paradoksaj frazoj, plenaj de maliceco satira kaj realismo, estas ja gvidilo pri egoismo kaj ĝuemo. Estas neata en ili - sub la mantelo de ŝajna moraleco - ĉiu ajn senchavo de bona konduto. Ĉio estis skribata en eleganta kaj rapidsprita lingvo, en sobra kaj preciza stilo. La francoj precize taksas tiun ĉi verkon klasikaĵon. Sub la titolo Œuvres Inédites de La Rochefoucauld eldonis Barthélemy en 1863 grandan nombron da maksimoj, kiuj grandparte estas nur variaĵoj de la originalo.

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 199-200 (tie ĉi interrete)

Literaturo redakti

  • Gerhard Hess: Zur Entstehung der „Maximen“ La Rochefoucaulds (= Arbeitsgemeinschaft für Forschung des Landes Nordrhein-Westfalen. Geisteswissenschaften. H. 67, 1957, ISSN 0570-5649). Westdeutscher Verlag, Kolonjo 1957.
  • Margot Kruse: Die Maxime in der französischen Literatur. Studien zum Werk La Rochefoucaulds und seiner Nachfolger (= Hamburger romanistische Studien. Reihe A: Allgemeine romanistische Reihe. 44. Cram, De Gruyter & Co, Hamburgo 1960
  • Hans Peter Balmer: Condicio humana oder Was Menschsein besage. Moralistische Perspektiven praktischer Philosophie. readbox unipress, Münster 2018, ISBN 978-3-95925-067-2, p. 132–146, (hic in interreti)
  • Oskar Roth: Die Gesellschaft der Honnêtes Genp. Zur sozialethischen Grundlegung des honnêteté-Ideals bei La Rochefoucauld (= Studia Romanica. H. 41). Winter, Heidelberg 1981, ISBN 3-533-03084-9
  • Jutta Weiser: Vertextungsstrategien im Zeichen des désordre. Rhetorik, Topik und Aphoristik in der französischen Klassik am Beispiel der Maximes von La Rochefoucauld (= Neues Forum für allgemeine und vergleichende Literaturwissenschaft. 25). Winter, Heidelberg 2004, ISBN 3-8253-1639-4
  • Edoardo Costadura: Der Edelmann am Schreibpult. Zum Selbstverständnis aristokratischer Literaten zwischen Renaissance und Revolution (= Mimesip. 46). Niemeyer, Tübingen 2006, ISBN 3-484-55046-5
  • Hans Georg Coenen: Die vierte Kränkung. Das Maximenwerk La Rochefoucaulds (= Ars poetica. 6). Deutscher Wissenschafts-Verlag, Baden-Baden 2008, ISBN 978-3-935176-80-4.
  • Oskar Roth: La Rochefoucauld auf der Suche nach dem selbstbestimmten Geschmack (= Studia Romanica. H. 154). Winter, Heidelberg 2010, ISBN 978-3-8253-5641-5.

Eksteraj ligiloj redakti