Françoise Barré-Sinoussi
Françoise Barré-Sinoussi (* 30-a de julio 1947 en Parizo) estas franca virusologiistino. Kun Luc Montagnier ŝi malkovris la aidoso-viruson HIV en 1983. En 2008 ŝi ricevis la Nobel-premion.
Françoise Barré-Sinoussi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Françoise Barré-Sinoussi | |||||
Naskiĝo | 30-an de julio 1947 (75-jara) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Oksfordo [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo • virusologo • esplordirektisto • universitata instruisto [#] | ||||
Laborkampo | virusscienco [#] | ||||
Aktiva dum | 1971– [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
BiografioRedakti
Françoise Barré-Sinoussi doktoriĝis 1974 en Parizo. Ĉe Institut Pasteur ŝi komencis esplori retrovirusojn. Ŝia laborgrupo kun Luc Montagnier sukcesis en 1983 identigi la viruson de aidoso hodiaŭ konata kiel HIV, kiun ili komence nomis „limfadenotropa viruso“ aŭ „limfadenopati-asociita viruso“ (LAV)[1].
La samtempa publikigo pri tiu viruso fare de la konkurenca usona grupo Robert Charles Gallo rezultigis longdaŭran juran kverelon pri la prioritato de la malkovro. Barré-Sinoussi de 1996 estras la laborgrupon pri retrovirusoj ĉe Pasteur-instituto kaj multe engaĝiĝis en la batalo kontraŭ aidoso.
Premioj kaj honorigojRedakti
- 1986 - premio de Körber-Stiftung (Hamburg)
- 1993 - premio de King Faisal Foundation
- 2001 - honora premio de Internacia aidoso-asocio" ("Internacia AIDS Society")
- 2006 - Oficiro de la Honora Legio de Francio
- 2008 - Nobel-premio pri medicino kun Luc Montagnier kaj Harald zur Hausen [2]
FontojRedakti
- ↑ F. Barre-Sinoussi, J.C. Chermann, F. Rey, M.T. Nugeyre, S. Chamaret, J. Gruest, C. Dauguet, C. Axler-Blin, F. Vezinet-Brun, C. Rouzioŭ, W. Rozenbaum, und L. Montagnier : Isolation of a T-lymphotropic retrovirus from a patient at risk for acquired immune deficiency syndrome (AIDS) . Science, Vol. 220, Nr. 4599, 20. Mai 1983, S. 868–871.
- ↑ Komuniko de la Nobel-komitato (angle)[rompita ligilo]
Eksteraj ligilojRedakti
- ttt-ejo de Institut Pasteur (angle)
- Biografie Françoise_Barré-Sinoussi[rompita ligilo] (angle)