Franc-Belga bildliteraturo

Franc-Belga bildliteraturo (en franca: bande dessinée franco-belge; en nederlanda: Franco-Belgische strip) estas skolo de bildliteraturo kiu estis kreita por Franc-Belga (Valonio) kaj/aŭ Francia legantaro. Tiuj landoj havas longan tradicion en komiksoj kaj grafikaj noveloj, kie ili estas konata kiel BDs, mallongigo de bandes dessinées (laŭvorte bildostrioj) en franca lingvo kaj stripverhalen (laŭvorte strihistorioj) aŭ simple strips en nederlanda.

Kovrilpaĝo de la unua esperantlingva volumo de Tinĉjo, unu el la plej konataj roluloj de la Franc-Belga bildliteraturo, publikigita en 1981.
Maurice De Bevere, konata ankaŭ kiel "Morris".

Lingvaj kaj kulturaj komunumoj redakti

En Eŭropo, la franca lingvo estas parolata indiĝene ne nur en Francio sed ankaŭ de ĉirkaŭ 40% el la loĝantaro de Belgio, de 16% el la loĝantaro de Luksemburgio, kaj de ĉirkaŭ 20% el la loĝantaro de Svisio.[1][2] Tiu kunhavata lingvo kreas artan kaj komercan merkaton en kiu la nacia identeco estas ofte svaga. La ebla allogo de la komiksoj de franca lingvo etendas trans la Franclingva Eŭropo, ĉar Francio partikulare havas fortan historiajn kaj kulturajn ligojn kun kelkaj franclingvaj transmaraj teritorioj, kelkaj el kiuj, kiel Franca PolinezioFranca Gujano, estas ankoraŭ Transmara Francio. El tiuj teritorioj estas Kebekio, Kanado, kie Franc-Belgaj komiksoj estas plej bone faritaj, pro – krom la evidenta fakto ke temas pri la plej granda franc-parolanta klera loĝantaro ekster Eŭropo – tio ke la fortaj historiaj kaj kulturaj ligiloj de tiu provinco kun la patrolando, kaj kie publikigantoj de Franc-Belga bildliteraturo kiel Le Lombard kaj Dargaud pluhavas fortan eston, male al la angla-parolanta parto de la lando, kiu estas kulture orientita al la usona bildliteraturo.

Kvankam la Flandraj komiksaj libroj (origine verkita en nederlanda) estas influitaj de franclingvaj komiksoj, speciale en la komencaj jaroj, ili ja havas distinge diferencan stilon, kaj laŭ arto kaj laŭ spirito, kaj la ĉefa tialo, kial ili estas nuntempe foje (sub-)kategoriitaj kiel Flandraj komiksoj, estas ke ties evoluo startis laŭ diferenca vojo el la komenco de la 1950-aj jaroj antaŭe, precize pro ties kulturaj diferencoj fortigitaj de tre pova pliiĝanta kultura mem-konscia de Flandroj. Kvankam la franclingvaj publikaĵoj estas ofte tradukita en nederlanda/flandra, la samo ne okazas en la sama grado por la mala direkto ĉar la nederland/flandraj publikaĵoj estas malpli ofte tradukita en franca, pro la tre apartaj kulturoj en Nederlando/Flandrio kaj Francio/Franclingva Belgio. Same, spite la kunhavatan lingvon, sed denove pro la tre aparta historio kaj kulturo kaj kvankam disponebla, Flandraj grafikaj noveloj ne estas tiom famaj en Nederlando kaj inverse, escepte ĉe kelkaj elstaraj esceptoj, ĉe kreaĵoj de Willy Vandersteen partikulare, ĉefe Suske en Wiske (Cisko kaj Vinjo) kiu estas tiom populara en Nederlando kiom en sia indiĝena Flandrio. Samtempe, la kulturaj identaĵoj enhavataj en nederland/flandraj komiksoj okazigas ke tiuj komiksoj ĝuis malpli tradukoj al aliaj lingvoj – escepte al la franca iome, pro la dulingva naturo (fakte trilingva ĉar estas ankaŭ malgranda, oficiale agnoskita german-parolanta minoritato) de Belgio – ol iliaj franc-lingvaj similuloj pro ties pli granda universala allogo.

Inter plej popularaj Franc-Belgiaj komiksoj kiuj atingis internacian famon estas La aventuroj de Tinĉjo (Hergé), Gaston Lagaffe (Franquin), Asteriks (Goscinny kaj Uderzo), Lucky Luke (Morris) kaj Les Schtroumpfs (Peyo).

Historio redakti

La franclingva sviso Rodolphe Töpffer produktis bildostriojn jam ekde 1827,[3] kaj publikigis teoriojn malantaŭ la formo.[4] Kartunoj aperis amplekse en ĵurnaloj kaj gazetoj el la 19a jarcento.[5] La sukceso de Zig et Puce en 1925 popularigis la uzadon de parolvezikoj en Eŭropa bildliteraturo, post kio Franc-Belga bildliteraturo ekhegemoniis.[6] Tinĉjo, per sia tipa stilo de klara linio,[7] estis unuafoje seriigita en ĵurnalaj komiksaj suplementoj komence en 1929,[8] kaj iĝis la ikono de la Franc-Belga bildliteraturo.[9]

A man drawing a cartoon character on a large vertical drawing board
Franca bildliteraturisto Albert Uderzo desegnas la rolulon Asteriks.

Post la sukceso de Le Journal de Mickey (1934–44),[10] engaĝiĝintaj komiksaj gazetoj[11] kaj tut-koloraj komiksaj albumoj iĝis la unuaranga produkto de bildliteraturo en la mezo de la 20a jarcento.[12] Dume en Usono, tiam komiksoj estis rigardataj kiel porinfana oridukito kaj minaco al kulturo kaj klereco; komentistoj asertis ke "neniu eltenas la plej malgrandan seriozan analizon",[13] kaj ke komiksoj estas "la sabotado de ĉia arto kaj de ĉia literaturo".[14]

En la 1960-aj jaroj, la termino bandes dessinées ("bildostrioj") ekestis amplekse uzata en franca lingvo por aludi al tiu komunikilo.[15] Kartunistoj ekkreis komiksojn por matura publiko,[16] kaj oni stampis la terminon "Naŭa Arto", en franca neuvième art, dum bildostrioj ekallogis kaj publikon kaj akademian atenton kiel serioza kaj konsiderinda artoformo.[17] Grupo en kiu estis René Goscinny kaj Albert Uderzo fondis la gazeton Pilote en 1959 por doni al tiuj artistoj pli grandan liberecon por ilia verkaro. La aventuroj de Asteriks de Goscinny kaj Uderzo aperis en ĝi[18] kaj iĝis la plej multe vendita komiksa serio en franca lingvo.[19] El 1960, la satira kaj tabu-rompa Hara-Kiri defiis la cenzurajn leĝojn laŭ la kontraŭkultura spirito kiu kondukis al la okazintaĵoj de Majo 1968.[20]

Frustracio pro cenzuro kaj la ĉikanado fare de la eldonejoj kondukis la grupon de la bildliteraturistoj de Pilote fondi la gazeton nome L'Écho des savanes nur por plenkreskuloj en 1972. Plenkreskul-orientita kaj eksperimenta komikso floris en la 1970-aj jaroj, kiel ekzemple laŭ la eksperimentema sciencfikcio de Mœbius kaj aliaj en Métal hurlant, tiel ke eĉ ĉefaj famaj publikigistoj ekpublikigis prestiĝ-formatajn porplenkreskajn komiksojn.[21]

El la 1980-aj jaroj, la ĉeftendencaj sentoj estis plifirmigitaj kaj la seriigo iĝis malpli ofta laŭ la nombro de bildostriaj gazetoj malpliiĝis kaj multaj komiksoj komencis esti publikigitaj rekte kiel albumoj.[22] Pli malgrandaj publikantoj kiel L'Association,[23] kiuj publikigis pli longajn verkojn,[24] en ne-tradiciaj formatoj,[25] fare de artistaj kreantoj kiuj sekvis la teorion de aŭtoro iĝis same oftaj. Ekde la 1990-aj jaroj, kunigoj rezultis en malpli grandaj publikigantoj, dum la plej malgrandaj publikigantoj multnombriĝis. Ĝenerale la vendado pluis al la kresko spite la tendencon al pli malpliiĝinta presmerkato.[26]

Stiloj redakti

 
La franca komikso Les Pieds Nickelés (1954): antaŭaĵo de la moderna Franc-Belga komikso de la 20a jarcento. Jam videblas klaraj linoj, sed ankaŭ iom da dinamismo.

Estas diversaj stiloj en tiom ampleksa skolo. Inter ili la realisma stilo estas ofte prilaborite detala; oni faris klopodojn por fari la komiksojn konvinkaj, tiom naturaj kiom eblas, oni ne uzas rapidmontrajn liniojn aŭ troigojn. Tiu efekto estas ofte plifortigita per kolorigo. Famaj ekzemploj estas Jerry Spring de Jijé, Blueberry de Giraud, kaj Thorgal de Grzegorz Rosinski.

La dinamika stilo estas la preskaŭ Barksiana linio de Franquin kaj Uderzo. La humuraj bildostrioj en Pilote estis preskaŭ nur komika-dinamika, kiel ĉe Spirou kaj en l'Écho des savanes. Tiuj komiksoj havas tre agititajn desegnojn, ofte uzante liniojn de variaj dikecoj. Artistoj kiuj laboris laŭ tiu stilo por Spirou, nome Franquin, Morris, Jean Roba kaj Peyo, estas ofte grupigitaj kiel skolo de Marcinelle.

Plej verŝajne la plej karaktera stilo de la Franc-Belga bildliteraturo estas la skema stilo (stilo de klara linio). La ĉefa faktoro en skema desegnado estas malpliigo de la realo al facilaj, klaraj linioj. Tipa estas la manko de ombroj, la geometriaj linioj, kaj la realismaj proporcioj. Alia trajto estas la ofte "malrapida" desegnado, kun malmultaj aŭ neniuj rapid-linioj. Tio estas konata ankaŭ kiel belga purlinia stilo aŭ klara linio. La Aventuroj de Tinĉjo estas ne nur tre bona ekzemplo de tio, sed ĝi estas nune ankaŭ konsiderata origina modelo por la stilo kiel ĝi estas uzata en moderna eŭropa komikso.

Famaj bildliteraturistoj redakti

 
René Goscinny en 1971 kun siaj Asteriksoj.

François Bourgeon - Claire Bretécher - Pierre Christin - Derib - André Franquin - Gébé - Jean Giraud - René Goscinny - Gotlib - Hergé - Alejandro Jodorowsky - Gérard Lauzier - Loriot - Mandryka - Moebius - Morris - Richard Outcault - Peyo - Albert Uderzo

Famaj serioj kaj imagitoj redakti

Anselme Lanturlu - Asteriks - Benoît Brisefer - Cisko kaj Vinjo - Gastono Lafuŝ' - Iznogud - Kajko kaj Kokoŝo - La Eta Spiru' - Les Mondes d'Aldebaran - Lucky Luke - Lupo Alberto - Marsupilami - Maskita Kukumo - Smurfoj - Spirou - Tinĉjo (de la eldonejo Casterman)

Notoj redakti

  1. "The World Factbook — Central Intelligence Agency". www.cia.gov. [1] Arkivigite je 2019-09-12 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 29an de Januaro 2018.
  2. Switzerland, Markus G. Jud, Lucerne,. "Switzerland's Four National Languages". official-swiss-national-languages.all-about-switzerland.info. [2] Alirita la 29an de Januaro 2018.
  3. Gabilliet 2010, p. xiv.
  4. Harvey 2010.
  5. Lefèvre 2010, p. 186.
  6. Vessels 2010, p. 45; Miller 2007, p. 17.
  7. Screech 2005, p. 27; Miller 2007, p. 18.
  8. Miller 2007, p. 17.
  9. Theobald 2004, p. 82; Screech 2005, p. 48; McKinney 2011, p. 3.
  10. Grove 2005, pp. 76–78.
  11. Petersen 2010, pp. 214–215; Lefèvre 2010, p. 186.
  12. Petersen 2010, pp. 214–215.
  13. ("...aucune ne supporte une analyse un peu serieuse.")– Jacqueline & Raoul Dubois en La Presse enfantine française (Midol, 1957) Grove 2005, p. 46.
  14. Grove 2005, pp. 45–46. "C'est le sabotage de tout art et de toute littérature." – Jean de Trignon en Histoires de la littérature enfantine de ma Mère l'Oye au Roi Babar (Hachette, 1950) Grove 2005, p. 46.
  15. Grove 2005, p. 51.
  16. Miller 1998, p. 116; Lefèvre 2010, p. 186.
  17. Miller 2007, p. 23.
  18. Miller 2007, p. 21.
  19. Screech 2005, p. 204.
  20. Miller 2007, p. 22.
  21. Miller 2007, pp. 25–28.
  22. Miller 2007, pp. 33–34.
  23. Beaty 2007, p. 9.
  24. Lefèvre 2010, pp. 189–190.
  25. Grove 2005, p. 153.
  26. Miller 2007, pp. 49–53.

Bibliografio redakti

  • Beaty, Bart (2007). Unpopular Culture: Transforming the European Comic Book in The 1990s. University of Toronto Press. ISBN 978-0-8020-9412-4. [3] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Gabilliet, Jean-Paul (2010). Of Comics and Men: A Cultural History of American Comic Books. tradukita el franca de Bart Beaty kaj Nick Nguyen. University Press of Mississippi. ISBN 978-1-60473-267-2. Alirita la 23an de Januaro 2018.
  • Grove, Laurence (2005). Text/Image Mosaics in French Culture: Emblems and Comic Strips. Ashgate Publishing. ISBN 978-0-7546-3488-1. [4] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Harvey, R. C. (2001). "Comedy at the Juncture of Word and Image". In Varnum, Robin; Gibbons, Christina T. The Language of Comics: Word and Image. University Press of Mississippi. pp. 75–96. ISBN 1-57806-414-7.
  • Lefèvre, Pascal (2010). "European Comics". In Booker, M. Keith. Encyclopedia of Comic Books and Graphic Novels: [du volumoj]. ABC-CLIO. pp. 185–192. ISBN 978-0-313-35747-3. [5] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • McKinney, Mark, ed. (2011). History and Politics in French-Language Comics and Graphic Novels. University Press of Mississippi. ISBN 978-1-60473-761-5. [6] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Miller, Ann (1998). "Comic Strips/Cartoonists". In Hughes, Alex; Reader, Keith. Encyclopedia of Contemporary French Culture. CRC Press. pp. 116–119. ISBN 978-0-415-13186-5. [7] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Miller, Ann (2007). Reading Bande Dessinée: Critical Approaches to French-language Comic Strip. Intellect Books. ISBN 978-1-84150-177-2. [8] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  • Petersen, Robert (2010). Comics, Manga, and Graphic Novels: A History of Graphic Narratives. ABC-CLIO. ISBN 978-0-313-36330-6. Alirita la 23an de Januaro 2018.
  • Screech, Matthew (2005). Masters of the Ninth Art: Bandes Dessinées and Franco-Belgian Identity. Liverpool University Press. ISBN 978-0-85323-938-3. [9] Alirita la 28an de Januaro 2018.