Franc Ksaver Lušin

Franc Ksaver LUŠIN (germane Franz Xaver Luschin, pole Franciszek Ksawery Luszin; naskiĝis la 3-an de decembro 1781 en Tainach, mortis la 2-an de majo 1854 en Gorico) estis aŭstria teologo slovenlingva kaj ekleziulo.

Franc Ksaver Lušin
Ceteraj titoloj Imperia princo, kavaliro de la Granda kruco de la imperiestra ordeno de Leopoldo de Aŭstrio
Persona informo
Naskonomo slovene Franc Ksaver Lušin, germane Franz Xaver Luschin, pole Franciszek Ksawery Luszin
Naskiĝo 3-an de decembro 1781 (1781-12-03)
en Völkermarkt
Morto 2-an de majo 1854 (1854-05-02) (72-jaraĝa)
en Gorico
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
Princepiskopo de Trento
Dum 1824 - 1834
Antaŭulo Emanuele Maria Thun
Sekvanto Johann Nepomuk von Tschiderer
Ĉefepiskopo de Lvivo
Primaso de Galicio kaj Lodomerio
Dum 1834 - 1835
Antaŭulo Andrzej Alojzy Ankwicz
Sekvanto Franciszek Pisztek
Ĉefepiskopo de Gorico
Dum 1835 - 1854
Antaŭulo Joseph Walland
Sekvanto Andreas Gollmayr
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post studoj en Klagenfurt, kie li ankaŭ ordinitis pastro, li iĝis instruanto de bibliaj kaj orientalaj sciencoj ĉe la teologia fakultato de la universitato en Graz. Li estis konsilisto provinca de la registaro de Tirolo. En la jaro 1823-a li elektitis princo-episkopo de la ĉefepiskopujo de Trento kio helpis lin gajni spertojn multajn politikajn kaj administrajn. Lia posteulo tiea iĝis Johann Nepomuk von Tschiderer. En la jaro 1834 li translokitis al la ĉefepiskopujo de Lvivo kie li restis malpli ol unu jaro. En la 17.9.1835 li iĝis ĉefepiskopo de Gorico. En 1836 nomumitis "princo de la imperio" (Reichsfürst).

En Gorico li pligrandigis la centran seminariejon kaj venigis la Karitatajn fratinojn al kiuj komisiitis la zorgo pri la porvirina malsanulejo kiel ankaŭ pri la instituto Casa di ricovero.

Honoroj redakti

Lušin nomumitis kavaliro de la Granda kruco de la imperiestra ordeno de Leopoldo de Aŭstrio.

Eksteraj ligiloj redakti