Franca Gujano

departemento de Francio en norda Sud-Ameriko
(Alidirektita el Franca Gviano)

Franca Gujano[1] (france Guyane) estas transmara regiono kaj departemento de Francio en Sudameriko. Ĝi estas la plej orienta el la Gujanoj.

Franca Gujano
(Guyane)
transmara departementoregiono de Francio
Ŝtato Francio Francio
Departementoj Guyane (973)
Prefektejo Cayenne
Areo 83 846 km² (8 384 600 ha)
Loĝantaro 244 118 (2013)
Denseco 2,91 loĝ./km²
prefekto Martin Jaeger
 - prezidanto Rodolphe Alexandre
Horzono UTC-03:00
ISO-kodo GF, FR-973
Franca Gujano
Franca Gujano
Franca Gujano
Vikimedia Komunejo: French Guiana
Retpaĝo: www.cr-guyane.fr

Ĝi estas la sola kontinenta teritorio de Francio ekster Eŭropo, la plej maldense loĝata kaj tiu kun plej alta proporcio de arbaroj. Ĝi limas kun Brazilo kaj Surinamo; fakte, la limo kun Brazilo estas la plej longa limo de Francio kun ajna alia lando. Malgraŭ la situo, Franca Gujano estas parto de Eŭropa Unio kaj ĝia oficiala valuto estas la eŭro.

La departemento havas entute 22 komunumojn. La ĉefurbo estas Kajeno.

Granda parto de la ekonomio de Gujano devenas de laborpostenoj kaj entreprenoj asociitaj kun la ĉeesto de la kosmohaveno en Kourou, kiu nun estas la loko de la ĉefa lanĉo de la Eŭropa Kosma Agentejo, pro sia proksimeco al la ekvatoro.

Kiel en aliaj partoj de Francio, la oficiala lingvo estas norma franca, sed estas parolataj aliaj lingvoj, el kiu la gujana kreola lingvo, estas la plej vaste parolata.

Ĝeneralaj informoj redakti

  • Landkodo: GF, FR-973.
  • Nacia nomo: Département d'Outre-Mer de la Guyane.
  • Departementa numero: 973
  • Politika Statuso: transmara departemento de Francio.
  • Areo: 83 846 km2
  • Loĝantaro: 244 118
  • Adm. centro: Kajeno (Cayenne).
  • Prezidento: Gabriel Serville

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti