Franca HindioFranca Barato estas ĝenerala nomo por la francaj setlejoj fare de la Franca Kompanio de Orientaj Hindioj en Barato el la dua duono de la 17a jarcento antaŭen, and oficiale konata kiel Établissements français dans l'Inde (francaj setlejoj en Barato) el la refunkciado de la franca regado en 1816 al ties de facto aliĝo al la Unio de Hindio en 1947 kaj 1954.[1] Tio inkludis la urbojn Pondiĉero, Karaikal kaj Janamo ĉe la Koromandela Marbordo, Maheo ĉe la Malabara Marbordo, kaj Ĉandernagoro en Bengalo.

Franca Hindio
1668 – 1-a de novembro 1954

kolonio • historia lando
Geografio
Maksimuma vido de la etendo de francaj kontrolo kaj influo (1741-1754)
Maksimuma vido de la etendo de francaj kontrolo kaj influo (1741-1754)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
298 851
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La totala areo estis 510 km², el kiuj 293 km² apartenis al la teritorio de Pondiĉero. En 1936, la loĝantaro de la kolonio estis totale 298,851 loĝantoj, el kiuj 63% (187,870) loĝis en la teritorio de Pondiĉero.[2]

Notoj redakti

  1. En Francio, ĉefe la oficiala nomo Établissements français dans l'Inde troviĝas en oficialaj dokumentoj. La esprimo Inde française ne estis ofte uzita ĉar ŝajnis tro ambicia dum la teritorio de Franca Hindio estis malgranda, partikulare komparita kun la Brita Hindio. Inter la loĝantaro kaj ĉe gazetaro la eeprimo Comptoirs de l'Inde estis (kaj estas) universale uzita. Tamen comptoir estas simpla komercejo kaj tiele netaŭga vorto por aludi al la francaj posedoj en Barato, kiuj estis ja koloniaj posedoj pli ol simplaj komercejoj.
  2. Jacques Weber, Pondichéry et les comptoirs de l'Inde après Dupleix, Éditions Denoël, Paris, 1996, p. 347.

Bibliografio redakti

  • Sudipta Das (1992). Myths and realities of French imperialism in India, 1763–1783. New York: P. Lang. ISBN 0820416762. 459p.

Eksteraj ligiloj redakti