Franca Olimpika Komitato

nacia olimpika komitato

La Franca Olimpika Komitato (france: Comité National Olympique et Sportif Français, CNOSF) estas neprofitdona organizaĵo kreita kaj oficiale rekonita en 1894[1], kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Francio. La organizaĵo kreiĝis prepare al la unua moderna olimpiko de 1896, prezidanto dum la unuaj dudek jaroj estis Pierre de Coubertin, la "patro de la modernaj olimpikoj". Kiel NOK, la Franca Olimpika Komitato celas subteni francajn atletojn, sporton en Francio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Francio. Francio organizis Olimpikojn kvinfoje: en la somero de 1900 kaj 1924, kaj en la vintro de 1924, 1968, kaj 1992.

Franca Olimpika Komitato
emblemo
Nacia Olimpika Komitato vd
Dum 22-a de februaro 1972 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo French Olympic Committee
Sidejo Parizo, Francio
Lando(j) Francio
Retejo Oficiala retejo
Jura formo declared association
vdr

Prezidentoj redakti

  • 1894-1913 — Pierre de Coubertin
  • 1913-1933 — Justinien de Clary
  • 1933-1967 — Armand Massard
  • 1967-1972 — Jean de Beaumont
  • 1972-1982 — Claude Collard
  • 1982-1993 — Nelson Paillou
  • 1993-2009 — Henri Sérandour
  • ekde 2009 — Denis Masseglia

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti