Francesco Durante

Itala komponisto

Francesco Durante (* 15-a de marto 1684 (laŭ aliaj fontoj 1693) en Frattamaggiore ĉe Napolo; † 13-a de aŭgusto 1755 en Napolo) estis Itala komponisto de la baroko.

Francesco Durante
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1684 (1684-03-31)
en Frattamaggiore
Morto 30-an de septembro 1755 (1755-09-30) (71-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo komponisto
TTT
Retejo http://www.duranteproject.com
vdr

La vivo redakti

Li naskiĝis en Frattamaggiore, en la Regno de ambaŭ Sicilioj, kaj kiel infano eniris la Conservatorio dei poveri di Gesù Cristo [konservatorio por malriĉuloj] en Napolo, kie li ricevis lecionojn de Gaetano Greco. Pli ploste li iĝis lernanto de Alessandro Scarlatti ĉe la Konservatorio de Sant'Onofrio. Oni ankaŭ supozas, ke li studis ĉe Bernardo Pasquini kaj Giuseppe Ottavio Pitoni en Romo, sed ekzistas neniu dokumentaĵo pri tio. Kiel ajn, ĉ. 1718 li iĝis diektoro de la Conservatorio dei poveri di Gesù Cristo. Ŝajnas ke li estus la sukcesoro de Scarlatti en 1725 ĉe Sant'Onofrio kaj ke li estis tio ĝis 1742, kiam li anstataŭis Nicola Porpora ĉe la pinto de la Conservatorio di Santa Maria di Loreto, ĉiam en Napolo. Li plenumis tiun ĉi postenon tra tridek jaroj, ĝis kiam li mortis.

Lia fama kiel instruisto estis konsiderebla, kaj Nicola Jommelli, Giovanni Paisiello, Giovanni Battista Pergolesi, Niccolò Piccinni kaj Leonardo Vinci estis liaj disĉiploj. Dum siaj lecionoj li insistis sur neracia atento de la reguloj, diferencante tiel de Scarlatti kiu traktis siajn lernantojn kiel unikaj individuoj. Kolekto de la verkoj de Durante komponitaj kvazaŭ ekskluzive kiel sakrala muziko estis prezentata de Selvaggi, kolektanto de arto Napola, al la Biblioteko de Parigi. Katalogon oni povas trovi en la si Biographie universelle de Fétis. Ankaŭ la Biblioteco Imperiestra de Vieno konservas altvaloran kolekton de manuskriptoj de Durante. Du rekviemoj, abundajn mesojn (unu el ili, grandparte originala verko, estas la Messa Pastorale por kvar voĉoj) kaj la Lamentazioni del Profeta Geremia estas inter liaj ĉefaj verkoj.

La influo redakti

La fakto, ke Durante nenion komponis por la teatro (escepte de ĥoraĵoj por tragedio Flavio Valente) donis al li troigitan famon de komponisto de sakralaj muzikaĵoj. Ankaŭ se li estis unu el la plej bonaj komponistoj siaepoka de eklezia muziko, oni rigardas lin ne tiom grava kiel Leonardo Leo kaj Alessandro Scarlatti, kaj oni diras, ke li influis la evoluon de la melodramo Napola. Tiu tipo de muziko karakterizas la homon Durante: intelekte nemulte klera, sed sincere ma sinceramente sindonema.

La Germana komponisto Hasse kontestis firme, kiam oni priskribis Durante kiel unu el la plej grandaj harmonistoj de Italio, titolo kiun li atribuis al Alessandro Scarlatti.

Lia ĉefa merito konsistas el tio, ke li kiel instruisto samkiel komponisto konservis la tradiciojn de la Roma skolo de Palestrina por la Itala eklezimuziko kaj fakte ja en epoko, en kiu tiu lasta staris antaŭ la minaco, esti inundata per la opero.

Tiu voĉo originas el Enciclopedia Britannica de 1911

Verkaro redakti

La muziko redakti

La komponaĵoj de Durante estas nur ekleziaj aŭ ĉambraj (por la teatro li nenion verkis) kaj konsistas el multnombraj mesoj, himnoj, motetoj ktp., kiujn li skribis precipe por kvar devigaj voĉoj kaj en la tiam nova konĉerta stilo..

Kantvoĉaj komponaĵoj redakti

  • PRODIGII DELLA DIVINA MISERICORDIA VERSO I DIVORI DEL GLOLORIOSO S. ANTONIO DI PADUA, (scherzo drammatico di A. Ronaldi), Napolo, 13-a de junio 1705, muziko malaperinta;

Kantatoj, duetoj, arioj redakti

 
Internaĵo de la Napola katedralo
  • Vincesti pur vincesti;
  • Dove infelice;
  • Ses kantatoj sakralaj por aldo, basso continuo
  • Lascia alfin mio core;
  • Dunque fra pochi stanti;
  • Chi per pietà con Non più figlio;
  • Al risuonar di spaventose.
  • Due Atti di contrizione por la lernantoj Conservatorio dei Poveri di Gesù Cristo
  • De più pene al fiero aspetto, D maĵoro, 1 voĉo;
  • De più pene al fiero aspetto, F maĵoro, 1 voĉo.
  • Almen se non poss'io (ario), por soprano;
  • De sventura passo l'ore (ario), soprano;
  • Ciel se mai giusto sei, soprano, basso continuo;
  • A sue sponde torna il ruscello, soprano, basso continuo;
  • A che date (ario), soprano;
  • 11 ĉambroduetoj surbaze de kantatoj de Scarlatti por soprano, aldo, basso continuo
    • Andate o miei sospiri,
    • Son io barbara donna,
    • Qualor tento scoprir,
    • Alme, voi che provaste,
    • Mitilde,alma mia,
    • O quante volte,
    • Mitilde, mio tesoro,
    • Fiero acerbo destin,
    • La vezzosa Celinde,
    • Amor, Mitilde, è morta,
    • Dormono l'aure estive,
    • Alfin m'ucciderete
    • Solitudine care (el la unua recitativo de la kantato de A.Scarlatti Solitudine), soprano, aldo, basso continuo;
  • Duetoj por soprano, aldo, basso continuo el la kantatoj de A.Scarlatti
    • Questo silenzio,
    • Dolce piange,
    • Or mentre io dormo,
    • Sia pur sonno di morte,
    • Deh mio ben,
    • E pur vuole il cielo,
    • In si duro martire,
    • O penosa lontananza,
    • Così pietade (Da Flora e Tirsi);
  • Kanonoj pri tekstoj de Metastasio por 3 sopranoj
    • Ah che destino,
    • Al povero amore,
    • Chi vive amante,
    • Chi vivere vuoi contento,
    • Comincio solo,
    • Di libertà son privo,
    • La sorte tiranna,
    • Mi vien in odio il solfeggiar,
    • No non parlar d'amor,
    • Perché vezzosi rai,
    • Se un vero amante,
    • So che vanti un core,
    • Voi sole.

Oratorioj redakti

  • La cerva assetata ovvero L'anima nelle fiamme della gloria (Napolo, 18-a de februaro 1719, muziko kaj libreto malaperintaj);
  • Abigaile (Romo, 22-a de novembro 1736);
  • S. Antonio di Padova (G. Terribilino; Venecio, 1754).
  • Kvin ĥoraĵoj pri la tragedia Flavio Valente de A. Marchese (Napolo, 1729).

Instrumentmuziko redakti

  • Konĉertoj por kvarteto en f minoro,
  • Konĉertoj por kvarteto en g minoro,
  • Konĉertoj por kvarteto en E bemola maggioro,
  • Konĉertoj por kvarteto en e minoro,
  • Konĉertoj por kvarteto en A maĵoro,
  • Konĉertoj por kvarteto en C maĵoro,
  • Konĉertoj por kvarteto en A maĵoro (che reca il nome “La pazzia”);
  • Konĉerto en B bemola maggioro por klaviceno kaj arĉinstrumentoj (ĉirkaŭ 1750);
  • Sonato en A maĵoro por violono e klaviceno (fragmento);
  • Sonato por klaviceno en g minoro, Napoli 1732
  • Sonato por klaviceno en D maĵoro, Napoli 1732
  • Sonato por klaviceno en cminoro, Napoli 1732
  • Sonato por klaviceno en A maĵoro, Napoli 1732
  • Sonato por klaviceno en f minoro, Napoli 1732
  • Sonato por klaviceno en B bemola maĵoro, Napoli 1732
  • Sonato, en C klaviceno, 2 violonoj, basso continuo;
  • Sonato, en B bemola, 2 violonoj, basso continuo;
  • Sonato, e minoro, 2 violonoj, basso continuo;
  • Sonatoj por klaviceno solo en G maĵoro; duba
  • Sonatoj por klaviceno solo en c minoro; duba
  • Sonatoj por klaviceno solo en G maĵoro; duba
  • Sonatoj por klaviceno solo en F maĵoro; duba
  • Sonatoj por klaviceno solo en D maĵoro; duba
  • Sonatoj por klaviceno solo en C maĵoro; duba
  • Sonatoj por klaviceno solo en A maĵoro, duba
  • Partitoj kaj sonatoj, D maĵoro;
  • Sonato, d minoro, klaviceno;
  • Tokatoj por klaviceno en F maĵoro,
  • Sonata en C maĵoro
  • Fugo en G maĵoro;
  • Tokato en d minoro;
  • Tokato en B bemola maĵoro;
  • Tokato en a minoro;
  • Tokato en C maĵoro,
  • Tokato en d minoro,
  • Tokato en C maĵoro,
  • Tokato en A maĵoro;
  • Tokato, en c minoro, clavicembalo;
  • Ekzercaĵo aŭ sonato, en C maĵoro, orgeno;
  • Invertura, en do maĵoro, orgeno;
  • Aliaj pecoj didaktikaj por klaviceno.

Sakrala muziko redakti

Mesoj redakti

  • Missa S. Lidefonso per S.Giacomo degli Spagnuoli, en d minoro, 5 voĉoj, 1709;
  • Kyrie, en d minoro kaj Gloria, in C maĵoro, 4 voĉoj, 1734;
  • Missa breve, F maĵoro, 4 voĉoj, 1734;
  • Missa en G maĵoro, 1742, fragmentoj;
  • Missa in afflictionis tempore, F maĵoro, 5 voĉoj, 1749;
  • Missa en A maĵoro, 8 voĉoj, 1753;
  • Missa en C maĵoro, 5 voĉoj;
  • Missa en G maĵoro, 5 voĉoj;
  • Missa en G maĵoro, 4 voĉoj;
  • Missa col canto fermo "Sancte Michael defende nos" D maĵoro, 5 voĉoj;
  • Missa en D maĵoro, 4 voĉoj;
  • Missa en pastorale, D maĵoro, 4 voĉoj;
  • Missa en D maĵoro;
  • Missa en D maĵoro, 4 voĉoj;
  • Missa en pastorale, A maĵoro, 4 voĉoj;
  • Missa en pastorale, A maĵoro, 4 voĉoj, basso continuo;
  • Missa en B bemola maĵoro, 5 voĉoj;
  • Missa en B bemola maĵoro, 4 voĉoj;
  • Missa en c minoro, 5 voĉoj;
  • Tri mesocikloj: en C maĵoro, 3 voĉoj kaj basso continuo;
  • Messa a cappella en C maĵoro, 3 voĉoj kaj basso continuo;
  • Missa in Palestrina, d minoro, 4 voĉoj kaj basso continuo, 17 oktobro 1739;
  • Du mesoj (Kirye, Gloria, Credo, en G maĵoro, 4 voĉoj;
  • Missa en la minoro, 9 voĉoj.

Motetoj redakti

  • Ad presepe venite (mottetto in pastorale), 4 voĉoj;
  • Ave virgo sancti amoris, soprano;
  • Cessent corda, re maĵoro, 5 voĉoj;
  • Cito pastore, 4 voĉoj;
  • Jam si redit luminosa, 8 voĉoj;
  • Jam videtur, 4 voĉoj;
  • Misericordias Domini, 8 voĉoj;
  • Nascere, nascere dive puellule (per il Natale), aldo kaj basso continuo;
  • O sapientia (in pastorale), soprano;
  • Sacerdotes sancti, soprano, aldo, 1713;
  • Surge aurora, 4 voĉoj;
  • Surge fama, 5 voĉoj;
  • Tacete sonate, 4 voĉoj.

Antifonoj, sekvencoj, himnoj redakti

  • Alma Redemptoris, E bemola maĵoro, baso, decembro 1739;
  • Alma Redemptoris, g minoro, soprano, 1739;
  • Ergo sum panis, 4 voĉoj kaj basso continuo;
  • Recordatus mei Deus, por tenoro, baso;
  • Salve Regina, fa maggiore, por baso;
  • Salve Regina (per il Sig.Praun), d minoro, 1739;
  • Salve Regina, d minoro, baritono, baso, s.a.1753;
  • Salve Regina (por la lernantoj de la Conservatorio di S.Onofrio), en e minoro, por soprano;
  • Veni sponsa Christi, D maĵoro, 4 voĉoj;
  • Veni sponsa Christi, D maĵoro, 5 voĉoj;
  • Aste confessor, por 4 voĉoj;
  • Nunc dimittis, por 5 voĉoj, 1749;
  • O divi amoris (inno per S.Francesco), por 4 voĉoj;
  • O glorioso domino, la maĵoro, por 5 voĉoj;
  • Pance lingua, por 5 voĉoj;
  • Inviolata integra, soprano;
  • Stabat Mater, 2 soprani, kaj basso continuo;

Mespartoj redakti

  • Gloria, D maĵoro, por 8 voĉoj;
  • Credo, G maĵoro, por 4 voĉoj;
  • Credo, G maĵoro, por 5 voĉoj;
  • Credo, A maĵoro, por 4 voĉoj;
  • Credo, Sanctus, Agnus Dei, D maĵoro, por 4 voĉoj;

Rekviemoj redakti

  • Messa piccola di requie (sen Dies irae), G maĵoro, por 3 voĉoj;
  • Meso en F maĵoro, por 4 voĉoj;
  • Meso en a minoro, por 3 voĉoj;
  • Meso en g minoro, por 4 voĉoj, 27 novembre 1738;
  • Meso de morto, c minoro, por 8 voĉoj, Romo 1746;
  • Messa funebre breve, por 4 voĉoj.

Magnificatoj redakti

  • Magnificat en D maĵoro, por 4 voĉoj, basso continuo;
  • Magnificat en B bemola maĵoro, por 5 voĉoj;
  • Magnificat en B bemola maĵoro, por 4 voĉoj, basso continuo;
  • Magnificat en a minoro, por 4 voĉoj;
  • Magnificat en a minoro, por 8 voĉoj, 1752;
  • Magnificat en d minoro, por 4 voĉoj;
  • Magnificat en do minore, por 4 voĉoj, basso continuo;
  • Magnificat en E bemola maĵoro, por 3 voĉoj, basso continuo;
  • Magnificat, c minoro, por 4 voĉoj;

Psalmoj redakti

  • Beatus vir, C maĵoro, por 4 voĉoj;
  • Beatus vir, C maĵoro, por 4 voĉoj;
  • Beatus vir, C maĵoro, por 5 voĉoj 1715;
  • Beatus vir, A maĵoro, por 5 voĉoj 1735;
  • Beatus vir, F maĵoro, por 4 voĉoj;
  • Beatus vir, A maĵoro, por 4 voĉoj;
  • Beatus vir, c minoro, por 3 voĉoj;
  • Confitebor, D maĵoro, novembre 1744;
  • Confitebor, A maĵoro, por 4 voĉoj;
  • Confitebor, e minoro, por 4 voĉoj;
  • Dixit Dominus, D maĵoro, por 4 voĉoj;
  • Dixit Dominus, D maĵoro, por 5 voĉoj;
  • Dixit Dominus, D maĵoro, por 5 voĉoj, 1751;
  • Dixit Dominus, D maĵoro, por 5 voĉoj;
  • Dixit Dominus, D maĵoro, por 5 voĉoj, 1753;
  • Dixit Dominus, D maĵoro, por 5 voĉoj, 1753;
  • Dixit Dominus, F maĵoro, por 8 voĉoj;
  • Dixit Dominus, B bemola maĵoro, por 3 voĉoj, basso continuo;
  • Laetatus sum, por 4 voĉoj;
  • Laudate pueri, C maĵoro, por 4 voĉoj, basso continuo;
  • Laudate pueri (detto il Grottesco), G maĵoro, por 4 voĉoj, 1732;
  • Laudate pueri, G maĵoro, por 8 voĉoj;
  • Laudate pueri, D maĵoro, por 8 voĉoj, 1714;
  • Laudate pueri, A maĵoro, por 1 voĉoj;
  • Laudate pueri, A maĵoro, por 4 voĉoj.
  • Memento Domine David (concorso per la cappella reale), por 8 voĉoj, basso continuo, 21 aprite 1745;
  • Miserere (per defunti), por 3 voĉoj;
  • Miserere (per la chiesa di S.Nicol- di Bari), por 5 voĉoj, basso continuo, 1754;
  • Misericordias Domini, c minoro, por 8 voĉoj, basso continuo;
  • Misericordias Domini, c minoro, por 8 voĉoj, basso continuo;
  • Nisi Dominus, por 4 voĉoj;
  • Protexisti me Deus (concorso per la Cappella Reale di Napoli), por 5 voĉoj basso continuo, 21-a de aprilo 1745
  • Vespro breve (Dixit dominus), C maĵoro, por 4 voĉoj;

Ofertorioj redakti

  • Domine Jesu Christe; por 8 voĉoj, basso continuo;

Aliaj verkoj redakti

Litanioj por la Beata Maria Vergine redakti

  • Litania della Beata Maria Vergine en a minoro, por 4 voĉoj
  • Litania della Beata Maria Vergine en e minoro, soprano, alto
  • Litania della Beata Maria Vergine en g minoro, por 4 voĉoj
  • Litania della Beata Maria Vergine en f minoro, por 4 voĉoj, 1750
  • Litania della Beata Maria Vergine en e minoro, por 4 voĉoj
  • Litania della Beata Maria Vergine en g minore, por 4 voĉoj

Responsori redakti

  • Responsori per la Settimana Santa e Miserere, por 3 voĉoj, basso continuo;
  • Si quaeris miracula (responsorio di S.Antonio), soprano;
  • Responsorio Omnes amici, por 3 voĉoj, basso continuo;

Muzico profana redakti

  • 6 Cantate spiruali por aldo kaj continuo;
  • Atto di contrizione (por la lernantoj de la Conservatorio di Gesù Cristo) por 1 voĉo;
  • 12 ĉambroduetoj kun basso continuo;
  • 13 kanonoj por 3 voĉoj sur tekstoj de Metastasio;
  • aliaj madrigaloj kaj ario por 1-2 voĉoj e continuo.

Komponaĵoj pedagogiaj redakti

  • Partimenti ossia intero studio di numerati per ben suonare il cembalo,
  • 13 duetoj sopranaj;
  • 4 canoni, por 2 sopranoj;
  • Ludus puerorum por du voĉoj;
  • 5 duetoj por solfeĝo, por soprano, baso.