Francesco Grimaldi

Francesco GRIMALDI (naskiĝinta en 1543 en Oppido Lucano, mortinta la 1-an de aŭgusto 1613 en Napolo) estis itala arĥitekto kaj animzorganto. Li antaŭ ĉio aktivis en Napolo kie li en la frua 17-a jarcento por la evoluo kaj la etendigo de baroka arĥitekturo multon aldonis. Liaj verkoj influitis tamen de planoj el la 16-a jarcento kiuj taŭgigitis per imponaj dekoracioj je baroko.

Francesco Grimaldi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1543 (1543-01-01)
en Oppido Lucano
Morto 1-an de aŭgusto 1613 (1613-08-01) (70-jaraĝa)
en Napolo
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Vivo redakti

 
Baziliko Mario de la anĝeloj je Pizzofalcone
 
La interno de la trezorkapelo de Sankta Januaro
 
La interno de la preĝejo Sankta Andreo de la Valo

En 1574 li kun la religia nomo Francesco Negro eniris la teatinanojn estonte inter 1585 kaj 1598 responsa pri la konstruo de la Baziliko Sankta Andreo de la Valo en Romo. Tiu ĉi spaco tempa ege gravis por perfektiĝo profesia ĉar li kaptis la okazon lerni de la progresoj de aliaj grandaj arĥitektoj de la 16-a jarcento kiel Bramante kaj Mikelanĝelo. En Romo Grimali konkrete vizitis studavide la konstrulokon de la Baziliko Sankta Petro. La papa konstruejo ege havis efikon sur evoluo lia. Grimaldi koncentriĝis pri la studado de planimetria kaj spaca vicaroj, kio rekte ebenigis la vojon por la napola barokstilo de la 17-a jarcento. Danke al lia daŭra intereso ĉi-prie li ellaboris diversajn, sur la Petro-katedralkonstruo baziĝantajn planojn kun centra konstruaĵa kvinkupoleco kaj horizontalaj projekciaĵoj en formo de greka kruco iomete varia. En 1589 permesitis la realigo de plano lia por la Andreo-baziliko kun etaj korektoj fare de Giacomo della Porta, kiu donis al la menciita kirko la horizontan projekciaĵon nunan. La laboroj interrompitis por pli ol unu jardeko. Tiam en Napolo starigitis la Baziliko Paŭlo la Granda por kiu Grimaldi liveris propran priprensitaĵaron el la fruaj 1580-aj jaroj, do ankoraŭ antaŭ restado lia Rome.

Aliaj verkoj estiĝintaj dum la estado en Romo estis la domo de la teatinoj en Napolo ĉe Largo Santi Apostoli (1590) kaj la proponoj por la Preĝejo Sankta Ireneo en Lecce (1591).

Ege intensa estis laborado lia en la unua dekjaro de la 17-a jarcento. Li faris kelkajn el la majstroverkoj de la napolaj arĥitekturo, kiel la komplekson de Tre sankta Triunuo de la Monaĥinoj (kun planoj jam de 1607) kaj de la Preĝejo Sankta Mario de la Saĝeco.

En 1607 la reĝa kunveno de la Trezorkapelo iniciatis konkurson konstruan por la reĝa trezorejo de Sankta Januaro. Tion partoprenis kelkaj el la plej gravaj napolaj arĥitektoj kaj inĝenieroj kiel Ceccardo Bernucci, Giovan Battista Cavagna (1607 por la Sankta Hejmo de Loreto), Giulio Cesare Fontana, Giovanni Cola di Franco, Michelangelo Naccherino, Dionisio Nencioni di Bartolomeo kaj Giovan Giacomo Di Conforto. La planojn prezentitajn taksis komisianoj en Romo, inter kiuj estis ankaŭ la ideoj de Grimaldi kaj Giovanni Cola di Franco. Okaze de la trezorejkonstruo Bernucci komisiitis malkonstrui la jam ekzistantajn aferojn kaj elfosi la fundamentojn novajn. La fundamenta ŝtono metitis fare de Naccherino; la konstrulokon responsis Cola di Franco, la postan artistan parton prizorgis Cristoforo Monterosso. La projekto de Grimaldi estis vario de la por la Petro-katedralo proponita centra ensemblo. En la napola kapelo la centra areo tamen havas formon de okangulaĵo. Tiun ĉi laboraĵon oni multajn jarojn pli poste finis kaj konsekris en la 16.12.1646.

En 1608 reprenis la laborojn por la andrea valkatedralo Carlo Maderno kiu malgraŭ protestoj de Grimaldi malkomencis la reston de la muroj. Grimaldi ja volis havi la pli fruan projekton kun kvin kupoloj sed protestoj liaj malakceptitis pro la jama progresinta konstruetapo.

Ekde 1611 la Preĝejo Sanktaj Apostoloj en Napolo konstruitis laŭ Grimaldi kaj la sekvajn jarojn diversaj fakuloj finis ĝin. Unu lia lasta verko estis la Baziliko Sankta Mario de la Anĝeloj sur la Pizzofalcone-monteto napola kie rimarkeblas kalra planimetria idearo al la longeco (kp. la plano en la napola ŝtata arĥivejo). Grimaldi ankaŭ estis la arĥitekto de la unua skizaro por la komplekso de Sankta Francisko de Paola.

Grimaldi mortis en al aĝo de 70 jaroj en la domo de la teatinanoj en la kvartalo Largo Santi Apostoli.

Notoj redakti

Literaturo redakti

  • N. Pevsner, J. Fleming, H. Honour: Dizionario di architettura, Torino 1981
  • Silvana Savarese: Francesco Grimaldi e la Transizione al Barocco, Istituto Poligrafico e Zecca dello Stato, Romo 1992