Francesco Guicciardini

Francesco GUICCIARDINI (Itala prononco: [franˈtʃesko ɡwittʃarˈdiːni]; 6a de Marto 1483 – 22a de Majo 1540) estis itala historiisto kaj reganto. Amiko kaj kritikisto de Makiavelo, li estis konsiderata unu el la ĉefaj verkistoj pri politiko de la Itala Renesanco. En sia majstroverko, nome Storia d'Italia (Historio de Italio), Guicciardini pavis la vojon por nova stilo en historiografio per sia uzado de registaraj fontoj por subteni argumentojn kaj realisman analizon de siatempaj popolo kaj okazaĵoj.

Francesco Guicciardini
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1483 (1483-03-06)
en Florenco
Morto 22-an de majo 1540 (1540-05-22) (57-jaraĝa)
en Arcetri
Tombo Santa Felicita
Lingvoj italalatinagreka
Alma mater Universitato de Padovo
Familio
Patro Piero Guicciardini
Patrino Simona Gianfigliazzi
Frat(in)oj Luigi Guicciardini • Iacopo Guicciardini • Girolamo Guicciardini
Edz(in)o Maria Salviati
Okupo
Okupo historiistopolitikistoverkistodiplomatofilozofo
Verkoj Storie fiorentine
Q3709939
Dialogue on the government of Florence
Considerazioni intorno ai 'Discorsi' del Machiavelli
Q3973880
vdr
Statuo de Guicciardini en la Uffizi.

Li studis juron en Florenco. Poste li loĝis en Ferrara kaj en Padovo. Li revenis al Florenco en 1505 por esti juristo. Li plialtiĝis en la socia hierarkio grandparte pro sia edziĝo al prestiĝa familio. Tiukadre li estis nomumita ambasadoro en Hispanio, kio kondukis lin al verkado pri la situacio en Iberio. En la 1510-aj kaj 1520-aj jaroj li denove en Italio pli plialtiĝis en la politikaj medioj grandparte pro la papigo de Leono la 10-a; tiukadre li estis subtenanto de la partio de la hispana reĝo Karolo la 1-a kontraŭ la partio profranca. Post la papigo de Klemento la 7-a li estis sendita al la agitita Romanjo, kie li devis elturniĝi per diplomata lerteco. Same li devis eviti la tumultajn situaciojn de la itala politiko inter rivalaj ŝtatoj kaj la potencoj kaj de Florenco kaj de la papo.

Verkoj redakti

 
Kovrilpaĝo de la Storia d'Italia.
  • Storie fiorentine (unua parto de Historio de Florenco; inter 1508 kaj 1509, sed nepublikigita ĝis 1859)
  • Diario di Spagna (1512)
  • Discorso di Logrogno (1512)
  • Relaciones de España (Relazione di Spagna) (1514)
  • Consolatoria (1527)
  • Oratio accusatoria (1527)
  • Oratio defensoria (1527)
  • Del reggimento di Firenze o Dialogo e discorsi del reggimento di Firenze (1527)
  • Considerazioni sui Discorsi del Machiavelli sopra la prima deca di Tito Livio (1528 aŭ eble 1530)
  • Ricordi politici e civili (1512–1530, sed nepublikigita ĝis 1857)
  • Le cose fiorentine (dua parto de Historio de Florenco; 1528–1531)
  • Storia d'Italia (1537–1540)

Bibliografio redakti

  • Knutsen, Torbjørn L. 2020. "Renaissance politics." en A history of International Relations theory (tria eldono). Manchester University Press.
  • Celli, Carlo. 2019. Defeat of a Renaissance Intellectual Selected Writings of Francesco Guicciardini, Penn State University Press.