Francesco Totti

itala futbalisto

Francesco TOTTI (naskiĝis la 27-an de septembro 1976 en Romo) estas itala futbalisto, mondĉampiono en 2006.

Francesco Totti
mezkampuloatakanto
Personaj informoj
Plena nomo Francesco Totti
Naskiĝo 27-an de septembro 1976
en Romo
Klubaj informoj
Nuna klubo AS Roma
Numero 10
Pozicio atako
Junularaj kluboj
1986-1989
1989-1993
AS Lodigiani
AS Roma
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)
1993- AS Roma 501 (215)
Reprezentado**
1998-2006 Italio 58 (9)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la 19-a de februaro 2012.
** Startoj kaj goloj en reprezentado
aktualaj laŭ la 21-a de decembro 2008.

vdr

Atleto dotata per talento kaj forto kaj ankaŭ per ludvido kaj rapideco de efektivigo, li ĉiam ludis kiel profesiisto por la itala futbala teamo AS Roma, kies kapitano li estas. Totti estas la futbalisto plej goliga kaj kun plej da ĉeestoj en la historio de la klubo AS Roma.

Komencoj redakti

Totti naskiĝis en la kvartalo Appio Latino, proksime de Porta Metronia (de ĉi tie la kromnomo de "La infano de Porta Metronia").
Li komencis futballudi en la kvartala teamo de Fortitudo; poste en 1986 li pasis al la junula teamo de Lodigiani. Totti, petite de AS Roma kaj Lazio (la alia rivala urba teamo), elektis la unuan kaj eniris apenaŭ 13-jaraĝa en la junulteamon de la klubo.

Lia teamo: AS Roma redakti

Post tri jaroj en la junulteamo de AS Roma, dum la futbalsezono 1992/1993 Totti eniris en la rondon de la unuaranga teamo danke al la trejnisto Vujadin Boskov, kiu debutigis lin en Serie A (la unuaranga futbala ligo en Italio) en la lastaj minutoj de la matĉo Brescia-Roma (0-2).

La debuto kiel dekomenca matĉanto okazis la 16-an de decembro 1993 en Coppa Italia (Itala Pokalo) en matĉo en kiu A.S. Roma venkis sed estis eliminita de Sampdoria post la penaloj.
La debuto kiel dekomenca matĉanto en Serie A okazis la 27-an de februaro denove kontraŭ Sampdoria.

En la futbalsezono 1994/1995 Totti faris sian unuan golon en Serie A (la 4-an de septembro 1994) kontraŭ US Foggia kaj malgraŭ la konkuro de pli spertaj samteamanoj Abel Balbo kaj Daniel Fonseca, li akumulis 21 ĉeestojn akirante 4 golojn.

Ekde la sekvanta sezono, Totti fiksiĝis en la teama listo.
En 1997 li estis nomumita kapitano kaj komencis fariĝi la simbolo de la Klubo, farante 30 matĉojn kaj 5 golojn. En 1999, Totti estis elektita kiel la plej bona juna futbalisto de Serie A.

Dum la futbalsezono 2000-01, sub la gvidado de la trejnisto Fabio Capello, Totti estis utiligata kiel duonavanulo farante aliajn 13 golojn, atingante tiel sian unuan titolon kaj la trian en la historio de A.S. Roma.

En 2006 kun la itala nacia teamo de futbalo li gajnis la futbalan mondpokalon.