Franciŝak Skarina

Franciŝak Skarina (beloruse Францішак Скарына), naskiĝis ĉirkaŭ 1490 en Polack kaj mortis ĉirkaŭ 1551, estis kreinto de la moderna belorusa lingvo kaj belorusa presinto de la unua libro en tiu lingvo – la belorusa Psalmaro en 1517.

Franciŝak Skarina
Persona informo
Франциск Скорина с Полоцька
Франциск Скорининъ
Naskiĝo 6-an de marto 1486 (1486-03-06)
en Polack
Morto 1-an de januaro 1541 (1541-01-01) (54-jaraĝa)
en Prago
Etno belorusojslavoj vd
Lingvoj rutenabelorusarusinaĉeĥarusa vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio vd
Alma mater Jagelona UniversitatoUniversitato de Padovo vd
Profesio
Okupo filozofoverkistotradukisto • eldonisto • tipografo • tradukisto de Biblio • kuracisto • publika konato • entreprenisto vd
Aktiva en Prago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Polack en la Granda Duklando Litva en la Pola-Litova unio. Li studis artojn ĉe Jagelona Universitato en Krakovo ĝis 1504 jaro. En Universitato de Padovo li ricevis doktorecon de medicino en 1512. En jaro 1517 li eldonis en Prago la unuan libron en la malnova belorusa lingvo. Poste li eldonis ankoraŭ 23 librojn. Li sekve daŭrigis presadon en Vilno. La plej grava atingo de li estis eldono de la belorusa Biblio.

Estas tre malfacile precizigi, ĉu la lingvo, per kiu Skarina presis librojn, estis vere la belorusa konata hodiaŭ. Skarina estis tamen grava fondanto de la lingvo poste disvolviĝinta al la hodiaŭa belorusa lingvo.

Post la falo de komunismo en la teroj de la hodiaŭa Belorusio du stratoj en Minsko estis nomitaj per la nomo de Skarina. Bedaŭrinde Aleksandr Lukaŝenko, la prezidanto de la ŝtato, decidis ŝanĝi tiujn nomojn.

Belorusa Biblio

Ekzistas du premioj de la Belorusio honorigantaj Skarina – La Medalo de Francisk Skarina kaj Ordeno de Francisk Skarina.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti