Franciŝka Urŝulja Radzivil

Franciŝka Urŝulja Radzivil (beloruse - Францішка Уршуля Радзівіл, pole - Franciszka Urszula Radziwiłłowa 13-an de februaro 1705, Ĉertorijsk, Regno Pola, nuntempe - Ukrainio - 23-an de majo 1753 - verkistino, unua en Litvo dramistino.

Franciŝka Urŝulja Radzivil
Persona informo
Franciszka Urszula Radziwiłłowa
Naskiĝo 13-an de februaro 1705 (1705-02-13)
en Chartoryisk
Morto 23-an de majo 1753 (1753-05-23) (48-jaraĝa)
en Putsevіchy
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Grandprinclando LitovioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Familio
Dinastio House of Wiśniowiecki vd
Patro Janusz Antoni Wiśniowiecki vd
Patrino Teofila Leszczyńska vd
Edz(in)o Michał Kazimierz "Rybeńko" Radziwiłł vd
Infanoj Janusz Tadeusz Radziwiłł • Katarzyna Karolina Radziwiłł • Karol Stanisław "Panie Kochanku" Radziwiłł • Teofila Konstancja Morawska • Michał Krzysztof Radziwiłł • Anna Radziwiłł • Ludwika Radziwiłł vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi devenis el princa familio Koribut-Viŝniovecki (Korybut-Wiśniowecki) kaj ricevis hejman edukadon: ŝi bone sciis la tutmondan literaturon, fremdajn lingvojn, kaj verkis versojn. Ŝi edziniĝis 20-jaraĝa, kio estis malfrue, laŭ tiutempa opinio. Ŝia edzo, Miĥal Kazimir Radzivil "Fiŝeto", ŝtata aganto de Litvo kaj mecenato, estis pli riĉa magnato de tiu lando kaj ĉefo de sia familio. Tiatempe en lia rezidejo ofte aranĝis festenoj, ĉasadoj, paradoj, ludoj. Pro iniciato de Franciŝka Urŝulja al ĉi tiuj distroj estis aligita teatro kio konsideris kiel amuzo de reĝa speco, ĉar en ĉefurbo Varsovio, ensceniĝi teatraĵojn, iniciatis nur reĝoj.

La geedzoj ekinteresiĝis pri teatro en la jaro 1740, kiam en la Njasviĵa Kastelo estis prezentita de fremlanda trupo la unua teatraĵo "Ekzemplo de justeco". Poste la enscenigoj fariĝis memstare. Komence ensceniĝis teatraĵoj de Molière, Voltaire kaj aliaj eŭropaj aŭtoroj. Verki siajn teatraĵojn Franciŝka Urŝulja komencis en 1746, kaj ĉiujare ŝi faris kelkajn novajn verkojn. Ili havis edifan sencon - en unu la aŭtorino parolis pri neceso de edukado, en alia ŝi mallaŭdis malfidelajn edzojn kaj admiriĝis per virina virteco kaj sincereco. Sed ĉefa temo de ŝiaj teatraĵoj estis amo. Pri ĉi tio atestas elokventaj nomoj de ŝiaj verkoj: "Amo - tendenca juĝisto", "Amo - perfekta majstro", "Sprita amo" kaj aliaj. Franciŝka Urŝulja verkis 16 tragediojn kaj komediojn, provis verki operajn libredojn. Ĉiuj ŝiaj verkoj estis eldonitaj post ŝia morto, aŭtune de la jaro 1748, en libro, ornamita per gravuroj.

Franciŝka Urŝulja mortis subite, en aĝo de 48 jaroj. Post la morto de ŝia edzo, la de ŝi verkitaj teatraĵoj kaj poemoj estis forgesitaj. Nur en la jaro 2003 estis eldonata libro de elektitaj verkoj.

Literaturo redakti

  • Вялікае княства Літоўскае: энцыклапедыя. Т. 2. - Мн., 2006.
  • Энцыклапедыя літаратуры і мастацтва Беларусі. Т. 4. - Мн., 1985.
  • Радзівіл Францішка Уршуля // Бел. энцыкл. Мн., 2001. Т. 13. С. 213.
  • Радзівіл Францішка Уршуля //Энцыкл. гісторыі Беларусі. Мн., 2001. Т. 6, кн. 1. С. 62.
  • Радзівіл Францішка Уршуля // Асветнікі зямлі беларускай: X - пач. XX ст.: нцыкл. давед. Мн., 2001. С. 345-346.
  • Радзівіл Францішка Уршуля // Тэатральная Беларусь: Энцыкл. Мн., 2003. Т. 2. С. 287.
  • Барышаў Г. Урсула Францішка Радзівіл (1705-1753)/ Гурый Барышаў //Славутыя імёны Бацькаўшчыны: 3б. Мн., 2000. Вып. 1.. С. 147-159.
  • Барышев Г. И. Несвижский любительский театр и драматургия Уршули Францишки Радзивилл /Г. И. Барышев // Барышев Г. И. Театральнаякультура Белоруссии XVIII века / Г. И. Барышев. Мн., 1992. С. 103-140.
  • Горшковоз-Баженова О. Д. Эскизы Уршули Франтишки Радзивилл, отгравированные М. Жуковским: Театр в Несвиже / Горшковоз-Баженова О. Д. //Здабыткі: Дак помнікі на Беларусі. Мн., 2002. Вып 5. С. 48-57.
  • Franciszka Urszula Radziwiłłowa: Teatr. Wstęp: Julian Krzyżanowski. Warszawa 1961.
  • Barbara Judkowiak: Słowo inscenizowane. O Franciszce Urszuli Radziwiłłowej - poetce. Poznań 1992.