Francis Lodwick

(Alidirektita el Francis LODWICK)

Francis LODWICK estis angla pensisto kaj gramatikisto (naskiĝis en 1619, mortis en 1694). L. L. Zamenhof elektis Ludovikon (Ludwik) kiel "kristanan" aŭ gojan nomon honore al li, pri kiu Zamenhof legis en verkoj de Komenio, kiel Zamenhof mem skribis en letero al sia onklo.

Francis Lodwick
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1619 (1619-01-01)
Morto 1-an de januaro 1694 (1694-01-01) (75-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Nederlando
Okupo
Okupo lingvistokomercisto
vdr

Li estis komercisto de nederlanda origino kiu vivis en Londono, li estis elektita Fellow (ano) de la Royal Society en Novembro 1681 kaj iĝis membro de ĝia Konsilantaro Decembre 1686.

Sub la influo de hugenoto Isaac La Peyrère, Francis Lodwick proponis teorion laŭ kiu, la homo, kreaturo de originoj poligenetikaj, ekzistis tre multan tempon antaŭ Adamo, kaj, pro tio, la lingvoj ne havas unikan originon. Li publikigis en 1652 projekton pri planlingvo en la verko: "The Groundwork or Foundation Laid (or so Intended) for the Framing of a New Perfect Language and an Universall or Common Writing" ("La fundamento lasita (aŭ tiaintence) por la strukturado de nova perfekta lingvo kaj universala aŭ komuna skribmaniero"). Ĉi tiu, eble, estas la unua propono de universala lingvo prezentita en Britio. En tiu apriora lingvo, "Honoru vian patron kaj patrinon" skribiĝis: leb2314 p2477 pf2477, kaj elparoliĝis: lebtoreonfo peeto-fosensen piftosense.

Lodwick ankaŭ kreis, sed ne publikigis, sistemon de stenografio al l' Angla kaj al la Nederlanda (eble la unua sistemon de stenografio al la Nederlanda). Kreis ankaŭ projekton de universala fonetika alfabeto.

Ludoviko Zamenhof redakti

L. L Zamenhof elektis Ludovikon kiel sian ne-judan nomon honore al Francis Lodwick[1].

Verkaro redakti

  • 1647 A Common Writing: Whereby two, although not understanding one the others Language, yet by the helpe thereof, may communicate their minds one to another
  • 1652 The Ground-Work, Or Foundation Laid, (or so intended) For the Framing of a New Perfect Language: And an Vniversall or Common Writing. And presented to the consideration of the Learned, ca. 1675, A Country Not Named
  • 1686 An Essay towards An Universal Alphabet, Philosophical Transactions 16, pp. 126-37.

Referencoj redakti

  1. Umberto Eco & James Fentress (9-a de Septembro 1995). The Search for the Perfect Language. Blackwell Publishing. p. 324. ISBN 978-0-631-17465-3.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti