Malfermi la ĉefan menuon

Ĝermolisto de brazilaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Francisco Almeida Júnior)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

ARedakti

Ceci AbreuRedakti

Ceci ABREU estis pioniro de Esperanto en Fortaleza en la komenco de 20-a jarcento.

Carlos AmorosoRedakti

Carlos AMOROSO estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Aristóteles Juvenal de Faria AlvimRedakti

Aristóteles Juvenal de FARIA ALVIM estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Sebastião AlbuquerqueRedakti

Sebastião ALBUQUERQUE /sebasti'ãŭ ałbu'keRkj/ estis brazila esperantisto. Li estis unua homo kiu instruis Esperanton en Recifo ekde 1932. Sebastião Albuquerque okupis katedron de Esperanto ĉe la Popola labor-universitato de Recifo.

Misael Alves MendesRedakti

Misael ALVES MENDES estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kasisto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

João AndradeRedakti

João ANDRADE (naskiĝis en 1906, mortis la 9-an de januaro 1987 en Volta Redonda, Brazilo) estis brazila esperantisto. En Volta Redonda dum pli ol 30 jaroj li mastris okulkuracan entreprenon "Ótica Esperanto" kaj prizorgis lokan radio-programon pri la Esperanto-movado.

Arnaldo Alencar AraripeRedakti

Arnaldo Alencar ARARIPE estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel prezidanto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Artemísia V. de AraújoRedakti

Artemísia V. de ARAÚJO estas brazila esperantisto el Alagoas. Ŝi estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Neuse AraújoRedakti

Neuse ARAÚJO estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komitato de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Odilon AraújoRedakti

Odilon Araújo elstara esperantisto, fondinto de la ĵurnalo “Pernambuco Esperantista”, kiu dum longa tempo subtenis vivanta la flamon de la esperanta idealo en Pernambuko.

Oswaldo Arruda SteinRedakti

Oswaldo ARRUDA STEIN (naskiĝis en 1908, mortis en julio 1980 en San-Paŭlo) estis fondinto de Esperanto-societo en Cravinhos, Brazilo. Li aktivis pri Esperanto dum pli ol kvindek jaroj. Li estis prezidanto de Ribeirão Preto Esperanto Clube.

Omaĝe, la urba publika biblioteko de Cravinhos havas lian nomon.

Sebastião AugustoRedakti

Sebastião AUGUSTO estis brazila esperantisto de Manaus. En 1945 li estis ano de komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Alfredo AzevedoRedakti

Alfredo AZEVEDO estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

BRedakti

José de Barros MoreiraRedakti

José de BARROS MOREIRA estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kasisto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

José Bastos CamposRedakti

José BASTOS CAMPOS (naskiĝis en 1933, mortis en majo 1998) estis delegito pri turisma informado en Fortaleza (Brazilo).

Heitor BeltrãoRedakti

Heitor BELTRÃO reprezentis Bahion en la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto, 1923, okazinta en la tiama Federacia Distrikto.

Marcelo Luiz BRASIL estas brazila esperantisto ekde 1986, konata ankaŭ kiel "marceleto" en la sociaj retoj. Diplomiĝis pri la Portugala Lingvo en UFPR (Federacia Universitato de Paranao); dum la jaraj fakultatoj pri Lingvoj, verkis broŝuron pri Esperanto kaj disvastigis inter la studentoj.En 1997, dum la 33-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO, en Kuritibo, prelegis pri Radio-Aŭskultado de Esperanto, partoprenis de AERA-amikaro pri Radio-Aŭskultado. De 1990 ĝis 1995 ordigis la Bibliotekon de PEA - Paranaa Esperanto-Asocio. En 2018, dum la 53-a KONGRESO DE ESPERANTO, en Kuritibo, ordigis la Meson en Esperanto antaŭ la malfermo de la Kongreso. Nuntempe partoprenas de la Estraro de PEA - Paranaa Esperanto-Asocio.

CRedakti

Moacir CaminhaRedakti

Moacir CAMINHA estis pioniro de Esperanto en Fortaleza en komenco de 20-a jarcento.

Benjamim CamosatoRedakti

Benjamim CAMOSATO estis brazila esperantisto el Rio Grande do Sul. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Aquiles Lando CarmoRedakti

Aquiles LANDO CARMO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

José Lins de CarvalhoRedakti

José LINS de CARVALHO estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfundantoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Newton CerattiRedakti

Newton CERATTI estis brazila industriisto kaj esperantisto. Filo de Giovanni Ceratti. Li fariĝis membro de San-Paŭla Esperanto-Klubo en 1946, estis ĝia vicprezidanto en 1950. Kabeis en 1957.

Lurdinha CordeiroRedakti

Lurdinha CORDEIRO (pseŭdonimo) estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Ivan CollingRedakti

Ivan Eidt Colling estas brazila esperantisto loĝanta en Kuritibo, la ĉefurbo de la ŝtato Paranao. Li estas docento pri elektroinĝenierarto en la Federacia Universitato de Paranao kaj de 2010 ĝis 2014 estis la prezidanto de la regiona Paranaa Esperanto-Asocio. De 2011 ĝis 2014 li plenumis duan studadon, nome kursaron pri interlingvistiko en Poznano, Pollando.

Eksteraj ligilojRedakti

Afonso CostaRedakti

Afonso COSTA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Allan Kardec Afonso CostaRedakti

Allan Kardec Afonso COSTA estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kongresa sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Deraldo CostaRedakti

Deraldo COSTA, kolonelo, estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

José Felipe de Azeredo CoutinhoRedakti

José Felipe de AZEREDO COUTINHO estis brazila esperantisto. Ekde lia alveno en Bel-Horizonto en 1910, li energie kaj en la komenca fazo preskaŭ sole disvastigis Esperanton en la urbo. Li propagandis unue inter la klasoj de la latina lingvo, muziko kaj itala lingvo, kiujn li subtenis ĉe la privata kolegio Azeredo. Post kiam en 1907, do antaŭ lia alveno, en la urbo jam tre mallongan tempon floris unua esperantista klubo en la urbo, sekve de lia konstanta preparo oni la 17-an de julio 1927 fondis duan esperantistan klubon en Bel-Horizonto, kiu prenis la nomon Montara Esperanto-Klubo.

Luís Azeredo CoutinhoRedakti

Luís AZEREDO COUTINHO estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel vicprezidanto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

José CruzRedakti

José CRUZ estis brazila esperantisto el Sergipe. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Verkaĵo: Aspectos Estatísticos do Ensino Primário Sergipano – 1943-1945, José Cruz, Aracaju: Imprensa Oficial, 1947

Carlos CunhaRedakti

Carlos CUNHA, brazila esperantisto, en Alagoinhas, Bahia, fondis esperanto-grupon 1913.

Moacir da Silva CunhaRedakti

Moacir da SILVA CUNHA estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

DRedakti

Ernesto DinisRedakti

Ernesto DINIS estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

ERedakti

Paulo Izaías ErenoRedakti

Paulo Izaías ERENO (naskiĝis en 1949, mortis la 1-an de junio 2005) estis aktivulo de Esperanto-movado, i.a. en la brazila ŝtato Rio grande de Sul.

En 1973-74 li laboris kiel grafikisto en la Centra Oficejo de UEA.

FRedakti

Francisco FalcãoRedakti

Francisco de ASSIS do REGO FALCÃO estis brazila esperantisto. Li movadis unue en Cearao kaj poste en Pará. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Giovanni P. FaracoRedakti

Giovanni P. FARACO estis brazila esperantisto el Santa Catarina. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Keller FarinaRedakti

Keller FARINA estis brazila esperantisto el Cuiabá. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Heitor V. Costa FariaRedakti

Heitor V. COSTA FARIA estis brazila esperantisto. Alvenis Campo Grande ĉirkaŭ 1940 kaj tuj starigis Esperanto-kurson ĉe la spiritisma centro “Discípulos de Jesus”. Heitor estis translokita al alia subŝtato kaj la kurso malaperis. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Onésimo Costa e FariaRedakti

Onésimo COSTA e FARIA estis brazila esperantisto, frato de Heitor V. Costa Faria. Li agadis en Campo Grande post 1945, estis unu el la fondantoj de Lernejo Zamenhof kaj ĝia unua direktoro, ankaŭ post kiam la lernejo en 1949 fariĝis ŝtata.

José Carlos FariasRedakti

José Carlos FARIAS estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li en 1910 kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo.

Alvaro Fausto de SouzaRedakti

Alvaro FAUSTO DE SOUZA (naskiĝis en 1929, mortis la 3-an de aŭgusto 1988 en Rio-de-Janejro, Brazilo, kie li estis UEA-fakdelegito pri geriatrio kaj medicino.

Engrácia FerreiraRedakti

Engrácia FERREIRA mortis en la 21-a de aprilo de 1931. Ŝi estis unu el pioniroj de la brajlo en Brazilo, kiun ŝi uzis por divastigi spiritismon inter blinduloj. Ŝi lernis Esperanton en Fortaleza en 1911.

Eurico FigueraRedakti

Eurico FIGUEIRA (naskiĝis en 1933 kaj mortis en 2003) estis Delegito de UEA, mortis la 30-an de marto en Taubaté, Brazilo.

GRedakti

Fernando Galvão MarinhoRedakti

Fernando GALVÃO MARINHO, kolonelo. Brazila esperantisto. Prezidanto de BEL en 1981.

Giuseppe GrattapagliaRedakti

Giuseppe GRATTAPAGLIA estas italdevena brazila esperantisto, edzo de la germandevena brazila esperantistino Ursula Grattapaglia kaj administranto de la fondaĵo Bona Espero en Brazilo. Li estas aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Clarindo Diniz GonçalvesRedakti

Clarindo DINIZ GONÇALVES estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfundantoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Sinésio GotschalkRedakti

Sinésio GOTSCHALK estas brazila esperantisto de la frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

HRedakti

Kleber HalfeldRedakti

Kleber HALFELD estas brazila esperantisto. Li inter alie gvidis kurson en la urbo Além Paraíba en 1962.

LRedakti

José LaercioRedakti

José LAERCIO estas brazila esperantisto de Recife. En 1952li estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Fernando LarocaRedakti

Fernando LAROCA estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 öo estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Joel LinharesRedakti

Joel LINHARES estis Esperanto-pioniro en Cearao komence de la 20-a jarcento. Li estis aŭtoro de la unua soneto originale verkita en Esperanto: "Al Nova Vivo". Movade li aktivis kiel redaktoro de Brazila Vivo, la dua esperanta periodaĵo de Brazilo.

Waldir Lisboa RochaRedakti

Waldir LISBOA ROCHA, dentokuracisto, naskiĝis en 1931 kaj mortis en 2000. Li membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1958 kaj fariĝis elstara kursgvidanto. Li iĝis "merita membro" de tiu asocio en 1981. UEA-delegito pri odontologio en San-Paŭlo (Brazilo). Lia nekrologo aperis en la revuo Esperanto.

Paulo Cesar Marques LopesRedakti

Paulo César MARQUES LOPES estas brazila esperantisto en Além Paraíba ĉirkaŭ 1960.

Itacir LuchtembergRedakti

Itacir LUCHTEMBERG estas brazila juristo kaj esperantisto en Kuritibo, la ĉefurbo de la subŝtato Paranao. Li laboras en la regiona labora juĝejo de la urbo. De 1962 kaj 1998 li estis la prezidanto de la regiona Paranaa Esperanto-Asocio, en tiu periodo inter alie en 1986 en Kuritibo okazis la 22-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Eksteraj ligilojRedakti

MRedakti

Jaddo COUTO MACIELRedakti

Jaddo COUTO MACIEL estis brazila esperantisto el Bahia. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Jovelina Maia RodriguesRedakti

Jovelina MAIA RODRIGUES (mortis la 27-an de septembro de 1991 en Brazilo) estis instruistino de Esperanto ĉe Brazila Spiritisma Federacio. Unu el la fondinto de Societo Lorenz, ŝi organizis la unua infankongreseton en la Brazila Kongreso de Esperanto en 1987 en Rio de Janeiro.

Francisca MartosRedakti

Francisca MARTOS (naskiĝis la 5-an de septembro 1939) estas membro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo ekde 1965 kaj konstante partoprenas la programojn. Ŝi efikas gvidas kursojn kaj partoprenas en la estraro de tiu asocio en 1982-1987 kaj 1990-1996 ankaŭ kiel vicprezidanto.

Hernani Mota MendesRedakti

Hernani MOTA MENDES (mendiŝ) estis brazila doktoriĝinta inĝeniero kaj esperantisto. Li estis kunfondinto de la „Grupo Verda Stelo“ en Rio-de-Ĵanejro. Plurajn jarojn li estis ĝenerala sekretario de Brazila Ligo Esperantista, gvidis plurajn kursojn kaj faris paroladojn pri Esperanto.

Francisco da Conceição MenesesRedakti

Francisco da CONCEIÇÃO MENESES estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahio, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Agenor de MirandaRedakti

Agenor de MIRANDA, inĝeniero, ĉefo de la 9-a telegrafia distrikto de Brazilo, estis estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia. Li estis oficiala reprezentanto de la brazila registaro en la 7-a UK de 1911.

Francisco de Sales MonteloRedakti

Francisco de SALES MONTELO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

NRedakti

Manoel NeryRedakti

Manoel NERY (1913-1997), danke al kies kursoj centoj da homoj eklernis Esperanton en João Pessoa (Brazilo), forpasis la 1-an de septembro.

Jorge das NevesRedakti

Jorge das NEVES estas brazila esperantisto kiu agadas ĉefe en Rio de Janeiro. Jam estis ĉefdelegito de UEA en Brazilo.

Jorge das Neves MilhomensRedakti

Alberto DAS NEVES MILHOMENS (naskiĝis en 1915, mortis la 21-an de marto 1989) estis tre aktiva brazila esperantisto kaj UEA-delegito en Belém, Brazilo.

Lígia Agrícola NogueiraRedakti

Lígia Agrícola NOGUEIRA estis brazila esperantistino. En 1949 ŝi kiel kongresa sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Mário Ritter NunesRedakti

Mário RITTER NUNES estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

ORedakti

Élio Lopes de OliveiraRedakti

Élio LOPES de OLIVEIRA estas brazila esperantisto, pioniro en Além Paraíba, propagandis tie post 1958. En 1995 estis unu el la kun-fundantoj de la Esperanto Klubo de Além Paraíba.

João de Oliveira GamaRedakti

João de OLIVEIRA GAMA (naskiĝis en 1909, mortis la 12-an de aprilo 1987 en Juiz de Fora, Brazilo) estis UEA-fakdelegito pri turismo.

Gildásio de OliveiraRedakti

Gildásio de OLIVEIRA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Lauro Jorge de OliveiraRedakti

Lauro Jorge de Oliveira estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

PRedakti

Manuel Paiva AraujoRedakti

Manuel PAIVA ARAUJO - prononco [manu'eł pajvara'uĵŭ] - estis kasisto de la unua estraro de Brazila Ligo Esperantista en 1907.

José PassiniRedakti

José PASSINI estis prezidanto (elektita en julio 2007) de la Brazila Esperanto-Ligo ĝis julio 2009. En 1962 li gvidis Esperanto-kurson en Além Paraíba. Li verkis la libron Bilingüismo: utopia ou antibabel (pri la eblo de ĝenerala dulingveco).

Carlos Torres PastorinoRedakti

Carlos TORRES PASTORINO estIs brazila esperantisto, radialisto, spiritisto kaj popola verkisto. Li agadis en Rio de Janeiro kaj Braziljo. Li verkis Minutos de sabedoria kaj Sabedoria do Evangelho.

Octavio Vianna PeixotoRedakti

Octavio VIANNA PEIXOTO, (mortis 80-jara la 7-an de majo 1972) estis multjara membro kaj delegito en Niterói (Brazilo). Krom gvidi kursojn, li multfoje parolis per radio por disvastigo de la Internacia Lingvo. Li estis unua sekretario de 15-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1957.

Horácio Pereira dos SantosRedakti

Horácio PEREIRA dos SANTOS (o'rasjo pe'rejra dŭs'santŭs) estis vicprezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo de 1964 ĝis 1967, kabeis en 1968. Li estis fondanto kaj estrarano de União das Sociedades Espíritas do Estado de São Paulo (USE) ekde 1947.

Artur Lourenço de Araújo PrimoRedakti

Artur LOURENÇO de ARAÚJO PRIMO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Wendel Teles PontesRedakti

Wendel Teles PONTES (naskiĝis la 13-an de novembro 1979) estas brazila esperantisto, el Olinda, Pernambuko. Estas profesoro de Zoologio ĉe UFPE (Federacia Universitato de Pernambuko), entomologo (insektologo) kaj amatora parapsikologo. Lernis esperanton je la juneco, kaj aktivas en la ŝtata movado. Estas estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio kaj delegito de UEA pri Zoologio kaj Biologio. Estas membro de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), de UEA kaj Brazila Esperanto-Ligo. Foje kontribuas al Scienca Revuo per sciencaj artikoloj.

RRedakti

Hidelberto Valente RamosRedakti

Hidelberto VALENTE RAMOS estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Pedro RealRedakti

Pedro REAL estis brazila esperantisto. Lerninte Esperanton en 1952, depost 1953 li gvidis multajn Esperanto-kurson en União da Vitória en subŝtato Paranao.[1]

Norma ReisRedakti

Norma REIS (1888-1984) estis brazila esperantistino. Ŝi lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Aderaldo RochaRedakti

Aderaldo ROCHA, advokato, naskiĝis en 1922, mortis la 17-an de decembro 1999 en Itabuna (Bahio, estis dumviva membro de UEA, UEA-delegito pri lingvistiko kaj parapsikologio, konata en sia regiono pro prelegoj pri kaj kursoj de Esperanto. Krom advokato, li estis instruisto en "Ginásio Firmino Alves" en Itabuno.

Geraldo Rodrigues SoeiraRedakti

Geraldo RODRIGUES SOEIRA estis entuziasma junulo, kiu agadis en 1972 ĉe Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, iĝis sekretario de tiu asocio, organizis ĝian bibliotekon en 1974 kaj kabeis.

SRedakti

Jorge Firmino de Sant'AnnaRedakti

Jorge Firmino de SANT'ANNA, kapitano de la militista polico, estis brazila esperantisto el Juiz de Fora. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Jerônimo dos SantosRedakti

Jerônimo dos SANTOS estis brazila esperantisto el Mossoró. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Manuel Cândido de SenaRedakti

Manuel Cândido de SENA estis brazila esperantisto. Li estis pioniro en Ceará, en vilaĝo São José en komenco de 20-a jarcento.

Maria Ribeiro SerraRedakti

Maria RIBEIRO SERRA estis brazila esperantisto. Ŝi agadis en Campo Grande precipe en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Post Onézimo Costa e Faria ŝi estis la dua direktoro de la loka Lernejo Zamenhof.

Arsênio Moreira da SilvaRedakti

Arsênio MOREIRA da SILVA estis brazila esperantisto en Bahio. La 12-an de Oktobro 1922, li, kune kun grupo de publikaj funkciuloj, fondis “Bahian Esperantan Societon”.

Camélia Gomes da SilvaRedakti

Camélia GOMES da SILVA, brazila esperantisto, estis unu el la fondantoj de Bona Espero en 1957.

José Maurício da SilvaRedakti

José Maurício da SILVA estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kongresa sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Venancio SilvaRedakti

Venancio SILVA, brazilano, doktoro, kuracisto. Honora vicprezidanto de Brazila Ligo Esperantista. Bona oratoro. Tradukis al EsperantoParizino“ kaj „Manfredo“ de Byron.

Calinício SilveiraRedakti

Calinicio SILVEIRA estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 li estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Targino SoaresRedakti

Targino SOARES estis brazila esperantisto el Paraíba. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Jaime Martins de SouzaRedakti

Jaime MARTINS de SOUZA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

VRedakti

Wilson VeadoRedakti

Wilson VEADO estis brazila esperantisto de Bel-Horizonto. Li estis la unua minasa esperantisto kiu disvastigis Esperanton per radistacio. Studento, advokato, juĝisto, Wilson Veado neniam forlasis Esperanton. Per la apogo de d-ro Couto Fernandes, la 6-an de marto 1938, per la mikrofono de “PRC-7 Sociedade Rádio Mineira de Belo Horizonte”, li komencis, dimanĉe, dekkvinminutan, unufoje semajnan programon, cele al propagando pri ĉio, kio rilatas al Esperanto. En 1949 li kiel ĝenerala sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Arthur VellosoRedakti

Arthur Velloso estis brazila esperantisto de Recife kaj la ĉefa fondanto de Bona Espero en 1957. En 1952 li partoprenis en la organiza komitato de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto. Li estas entombigita en Bona Espero.

Alberto VieiraRedakti

Alberto Álvares F. VIEIRA estis brazila esperantisto en frua 20-a jarcento. Li estis redaktoro de Brazila Revuo Esperantista, unua Esperanta revuo en Brazilo.

Walkiria Vernacci Lara RubioRedakti

Walkiria VERNACCI LARA RUBIO membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1960. Estis ĝia 2-a sekretario en 1992 kaj iĝis efika respondeculino pri la artaj aranĝoj en 29-a Brazila Kongreso de Esperanto.

WRedakti

Francisco WechslerRedakti

Francisco Stefano WECHSLER estas brazila esperantisto, kiu en 1965 estis kunfondanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo. Profesia biologo, li estas profesoro pri veterinara medicino en la Universitato de San-Paŭlio en Botucatu.

ZRedakti

Marcos Zlóv ZlotovichRedakti

Marcos ZLÓV ZLOTOVICH estas brazila esperantisto (1961-) kaj socia sciencisto. Li, inter alie, gvidis kursojn de esperanto al miloj da gelernantoj en San-Paŭlo. Aktivulo de EASP (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo).

NotojRedakti

  1. Tra la mondo, en: Esperanto, n-ro 608–9, julio–aŭgusto 1956, paĝo 107.