Francisco SERRANO y Domínguez (San Fernando, 17a de decembro 1810 - Madrido, 25a de novembro 1885), duko de la Torre kaj graf-edzo de San Antonio, estis hispana militisto kaj politikisto kiu posteniĝis kiel regento de la reĝlando, ĉefministro kaj lasta prezidanto de la Unua Hispana Respubliko.1​2​3​

Francisco Serrano
Persona informo
Francisco Serrano Domínguez
Naskonomo Francisco Serrano y Domínguez
Naskiĝo 17-an de decembro 1810 (1810-12-17)
en Isla de León
Morto 26-an de novembro 1885 (1885-11-26) (74-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Seminary of Bergara vd
Partio Liberal Union • Constitutional Party vd
Subskribo Francisco Serrano
Memorigilo Francisco Serrano
Familio
Edz(in)o Antonia Domínguez y Borrell vd
Amkunulo Antonia Domínguez y Borrell vd
Infanoj Francisco Serrano y Domínguez • Leopoldo Serrano y Domínguez • Ventura Jacinta Serrano y Domínguez vd
Parencoj José López Domínguez • Fernando Díaz de Mendoza y Serrano vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikistomilitisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis ĉe Kadizo dum lia patro, liberala militisto, partoprenis en la Kortumo de Kadizo. Li eniris en la militista kariero estante nur 12-jaraĝa. Serrano partoprenis elstare en la Unua Karlisma Milito, estis helpisto de la generalo Espoz y Mina dum la jaro 1835, kaj de sia patro ĉefgeneralo en Katalunio, ekde la jaro 1836. En 1839, li jam estis kolonelo, kaj la sekvan jaron brigad-generalo.

Li ekkarieris en politiko en julio 1839 kiel deputito el Malago kaj laŭlonge de longa kariero li ofte ŝanĝiĝis el unu tendenco al alia depende de la cirkonstancoj. Ekde septembro 1840 li kunlaboris kun la generalo Baldomero Espartero, sed tri jarojn poste, estante Ministro pri Milito, li aliĝis al la movado estrita de la generalo Ramón María Narváez kiu elpostenigis Espartero kiel regento.

Epoko de Isabel la 2-a redakti

 
Isabel la 2-a en 1852, kun sia filino Isabel, portreto de Franz Xaver Winterhalter, Reĝa Palaco de Madrido; tuj post la kriza fino de la rilato kun Serrano.

Tiutempe Serrano iĝis favorito de la reĝino Isabel la 2-a, kiu en 1843 estis deklarita plenkreska estante nur dektri-jaraĝa kaj post tri jaroj estis edzinigita al sia kuzo la infanto Francisco de Asís. Lia rilato kun la reĝino preskaŭ rezultis en institucia krizo, ĝis en 1848 revenis Narváez, kaj la registaro de Joaquín Francisco Pacheco repacigis la reĝinon kun ŝia edzo kaj elpovigis Serrano, kiu estis sendita kiel kapitan-generalo al Granada, sed tuj li retiriĝis el la publika vivo dum kelkaj jaroj. Dume li vojaĝis al Rusio, kie li studis ties militorganizadon, kaj estante 40-jaraĝa li edziĝis al sia kuzino Antonia Micaela Domínguez y Borrell deknaŭ-jaraĝa, grafino de San Antonio, kun kiu li havis kvin filoj.

En 1854 li apogis insurekcion nomita Vicalvarada, apogante la revenon de la generalo Espartero; poste li estis ambasadoro de Hispanio en Parizo. Inter 1856 kaj 1868, li kontribuis al la formado de la politika partio Unión Liberal, estrita de la generalo Leopoldo O'Donnell, dum kies regado li estis Kapitan-Generalo de Kubo inter 1859 kaj 1862. Tie li riĉiĝis permesante sklavkomercon, kaj kontribuis al kreado de politika tendenco en la insulo kiu kunigis la apartenon al Hispanio kun la aŭtonomecon ostulitan de kubanoj, sed tio malsukcesis pro la registara sinteno kontraŭ tiaj ebloj. En 1867, post la morto de O'Donnell, li atingis la politikan estrecon de la Unión Liberal. Tiam per nova politika ŝanĝo, partoprenis en konspirado por eltronigi la reĝinon, alprokimiĝinte al progresistoj, estritaj de la generalo Juan Prim, kaj al demokratoj, pro kio li estis ekziligita al Kanarioj.

Demokratia Jarseso redakti

En 1868 li estris, kun Prim kaj Juan Bautista Topete, revolucion (nomita La Gloriosa) kiu ja elpostenigis la reĝinon, ĉefe pro la militista venko en la batalo de Alcolea de la 28a de septembro. Li ricevis komision por formado de Provizora Registaro, kiu estis konstituita la 8an de oktobro.

 
La Ministraro de Hispanio kunside en 1869. Laureano Figuerola, Sagasta, Ruiz Zorrilla, Prim, Francisco Serrano y Domínguez, Topete, Adelardo López de Ayala, Antonio Romero Ortiz kaj Lorenzana (foto de J. Laurent).

En la 25a de februaro 1869 li iĝis ĉefministro kaj post la proklamo de la Konstitucio de 1869 la Konstitucifara Parlamento igis lin regento de la Reĝlando. Je la alveno de Amadeo de Savojo, li iĝis denove ĉefministro en 1871 kaj 1872. Li enplektiĝis en negocado kun karlistoj ĉe Amorebieta, pro kio ricevis fortan opozicion. Post la proklamo de la Unua Hispana Respubliko li ekziliĝis en Francion, post nova malsukcesa insurekcio.

En 1874 li revenis al Hispanio tuj antaŭ la puĉo de la generalo Manuel Pavía, kaj tuj poste li akceptis la postenon de ĉefministro de la Respubliko, dissolvis la respublikan parlamenton en 1874, kaj starigis specon de respublika diktaturo de koncentrigo de tendencoj konservativaj kun liberalaj aspiroj. Li regis per la Konstitucio de 1869, nome la ununa demokrata konstitucio funkcianta en Hispanio. Serrano finis la kantonisman ribelon kaj la karlisman militon venkante super la sieĝo de Bilbao en 1874. Sed la dekadenco de la respublikaj politikistoj estis malfermante la vojon por la Burbona restaŭrado en Hispanio, kio okazis fine de decembro 1874 pere de la "pronunciamiento" de Martínez Campos en Sagunto. La politika kariero de Serrano venis al sia fino.

Bibliografio redakti

  • Francisco Serrano y Domínguez, Juan Chinchilla, Defensa de los duques de la Torre, Tip. de Hernández, 1883
  • Melchor Pardo, 'Anales de la guerra civil: España desde 1868 a 1876', Vol. 1, Astort Hnos. (eld.), 1875