Francisco Alejandro Pérez Martínez, plej bone konata kiel Francisco Umbral (Madrido, 11-a de Majo 1932[1] ​- Boadilla del Monte, 28-a de Aŭgusto 2007) estis hispana poeto, ĵurnalisto, romanisto, biografo kaj eseisto.

Francisco Umbral
Persona informo
Naskonomo Francisco Pérez Martínez
Aliaj nomoj Francisco Umbral
Naskiĝo 11-an de majo 1932 (1932-05-11)
en Madrido
Morto 28-an de aŭgusto 2007 (2007-08-28) (75-jaraĝa)
en Boadilla del Monte
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Alejandro Urrutia Cabezón
Frat(in)o Leopoldo de Luis
Parencoj María Teresa Gallego Urrutia
Jorge Urrutia
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

Biografio redakti

Li estis ekstergedza filo de Alejandro Urrutia, advokato de Kordovo kaj patro de la poeto Leopoldo de Luis, kaj de lia sekretariino, Ana María Pérez Martínez,[2] naskita en Madrido la 11an de Majo 1932,[3][4] en karitata hospitalo Maternidad, tiam ĉe la strato Mesón de Paredes, en la kvartalo Lavapiés,[4] kiel pruvis la profesorino Anna Caballé en sia biografio Francisco Umbral. El frío de una vida.[3] Lia patrino loĝis en Valladolid, sed ŝi venis naski en Madridon por eviti onidirojn, ĉar ŝi estis fraŭlino.[3]

En Valladolid li ekverkis en la revuo Cisne, de la frankisma sindikato S.E.U., kaj partoprenis en legado de poemoj kaj prelegoj. Li ekkarieris kiel ĵurnalisto en 1958 en El Norte de Castilla promociita de Miguel Delibes, kiu rimarkis lian talenton por verkado. Poste li translokiĝis al Leono por labori en la radielsendejo La Voz de León kaj en li ĵurnalo Proa kaj kunlabori en El Diario de León. En tiu epoko li multe legis poezion, speciale de Juan Ramón Jiménez kaj poetoj de la generacio de la 27, sed ankaŭ verkojn de Valle-Inclán, Ramón Gómez de la Serna kaj Pablo Neruda.

La 8an de Septembro 1959 li edziĝis al María España Suárez Garrido, poste fotistino de El País, kaj ambaŭ havis filon en 1968, nome Francisco Pérez Suárez «Pincho», kiu mortis nur ses-jaraĝa pro leŭkemio, kio inspiris lian plej lirikan kaj personan libron nome Mortal y rosa (1975).[5]

En 1961 li translokiĝis al Madrido kiel korespondanto de El Norte de Castilla, kaj tie li partoprenis en la babilrondo de la Café Gijón, en kiu li ricevis amikecon kaj protekton de verkistoj José García Nieto kaj ĉefe de Camilo José Cela, kun kies helpo li ekpublikigis siajn unuajn librojn. Tio aperos en La noche que llegué al café Gijón. Uzante pseŭdonimojn Jacob Bernabéu kaj Francisco Umbral, li iĝis prestiĝa kronikisto kaj kolumnisto en revuoj kiel La estafeta literaria, Mundo Hispánico (1970-1972), Ya, El Norte de Castilla, Por Favor, Siesta, Mercado Común, Bazaar (1974-1976), Interviú, La Vanguardia, ktp., kvankam ĉefe pro kolumnoj en El País (1976-1988), en Diario 16, en kiu li ekverkis en 1988, kaj en El Mundo, en kiu li verkis el 1989 la rubrikon Los placeres y los días (La plezuro kaj la tagoj). En El País li estis unu el la kronikistoj kiuj plej bone priskribis la kontraŭkulturan movadon konatan kiel Madrida Movida. Dume li publikigis romanojn, biografiojn, kronikojn kaj membiografiojn.

Inter gravaj verkoj estas Días felices en Argüelles (2005) kaj kompiloj de artikoloj kiel Diario de un snob (1973), Spleen de Madrid (1973), España cañí (1975), Iba yo a comprar el pan (1976), Los políticos (1976), Crónicas postfranquistas (1976), Las Jais (1977), Spleen de Madrid-2 (1982), España como invento (1984), La belleza convulsa (1985), Memorias de un hijo del siglo (1986), Mis placeres y mis días (1994).

En 2003, li suferis pneŭmoniton. Kaj mortis pro korspira manko en la 28-a de aŭgusto 2007 en la hospitalo Montepríncipe, en Boadilla del Monte (Madrido), estante 75-jaraĝa. Liaj restaĵoj estis bruligitaj kaj la cindroj entombigitaj en la tombo de lia filo en la Tombejo de la Almudena de Madrido. [6]

Stilo redakti

Lia literatura kvalito devenas el liaj kreiva fekundeco, lingva sensiblemo kaj ekstrema originaleco, tre impresionisma, de flua sintakso, metafore prilaborita kaj kompleksa, fleksebla por fajnaj nuancoj, abunda en neologismoj kaj intertekstaj aludoj kaj, resume, postulema lirika kaj estetika kvalitoj. Tiu partikulareco faras lin speciale netradukebla kaj sekve li estas apenaŭ konata eksterlande. Francisco Umbral estas «unu el la ĉefaj prozistoj de la hispana lingvo de la 20-a jarcento», laŭ Fernando Lázaro Carreter, kaj Miguel Delibes taksis lin kiel «la verkisto plej plinoviga kaj originala de la aktuala hispana prozo». Inter liaj difektoj unu estis indikita de Arturo Pérez-Reverte: nome la supraĵemo.[7]

Li estis akra kritikisto, sen fundamento, de grandaj hispanaj verkistoj, kaj same atakis normalulojn, kiel la lokanoj de Aranda de Duero en la televida programo "Queremos saber", de Antena 3, ĉar la dekstrulo José María Aznar estis tie bone ricevita tie, dum la socialisto Felipe González ne estis bone ricevita en la universitato. En tiu sama programo okazis la anekdoto kiu eble plej famigis la verkiston, kiam li insistis malafablege dirante «mi venis ĉi tien por paroli pri mia libro», frazo kiu iĝis populara.[8]

Verkoj redakti

Estas tre malfacile apartigi la verkojn de Umbral laŭ ĝenroj, ĉar ili estas tre miksaj kun hegemonio de memoroj. Tamen provizore oni povas klasigi ilin tiel:

Rakontoj redakti

  • Tamouré (1965)
  • Las vírgenes (1969)
  • Teoría de Lola y otros cuentos (1977)
  • Tatuaje (1991)
  • Historias de amor y Viagra (1998)
  • Treinta cuentos y una balada (2018)

Romanoj redakti

  • Días sin escuela (1965), novela corta
  • Balada de gamberros (1965), novela corta
  • Travesía de Madrid (1966)
  • Si hubiéramos sabido que el amor era eso (1969)
  • El Giocondo (1970)
  • Las europeas (1970)
  • Sinfonía borbónica (1987)
  • El día que violé a Alma Mahler (1988)
  • Un carnívoro cuchillo (1988)
  • Nada en el domingo (1988)
  • El fulgor de África (1989)
  • Memorias borbónicas (1992)
  • Madrid 650 (1995)
  • Capital del dolor (1996)
  • Los cuadernos de Luis Vives (1996)
  • El socialista sentimental (2000)
  • Un ser de lejanías (2001)
  • Los metales nocturnos (2003)

Serio Francesillo (alter ego de Umbral) redakti

  • Las ninfas (1976)
  • Los helechos arborescentes (1980)
  • Las giganteas (1982)
  • Las ánimas del purgatorio (1982)
  • Pío XII, la escolta mora y un general sin un ojo (1985)
  • Leyenda del César Visionario (1991)
  • Las señoritas de Aviñón (1995)
  • La forja de un ladrón (1997)

Eseoj redakti

  • Larra, anatomía de un dandy (1965)
  • Lorca, poeta maldito (1968)
  • Valle-Inclán (1968)
  • Lord Byron (1969)
  • Biografía completa de Marisol (1969)
  • Miguel Delibes (1970)
  • Lola Flores. Sociología de la petenera (1971)
  • Las españolas (1974)
  • Mis mujeres (1976)
  • Tratado de perversiones (1977)
  • Ramón y las vanguardias (1978)
  • Fábula del falo (1985)
  • El fetichismo (1986)
  • La escritura perpetua (1989)
  • El socialfelipismo. La democracia detenida (1991)
  • Las palabras de la tribu (De Rubén Darío a Cela) (1994)
  • Valle-Inclán: los botines blancos de piqué (1998)
  • Los alucinados: personajes, escritores, monstruos. Una historia diferente de la literatura (2001)
  • Cela: un cadáver exquisito (2002)
  • ¿Y cómo eran las ligas de Madame Bovary? (2003)

Artikoloj redakti

  • Amar en Madrid (1972)
  • Spleen de Madrid (1972)
  • Museo Nacional del mal gusto (1974)
  • Crónicas antiparlamentarias (1974)
  • Diario de un español cansado (1975)
  • Suspiros de España (1975)
  • España cañí (1975)
  • Cabecitas locas, boquitas pintadas y corazones solitarios (1975)
  • La guapa gente de derechas (1975)
  • Crónicas postfranquistas (1976)
  • Los políticos (1976)
  • Las respetuosas (1976)
  • Iba yo a comprar el pan... (1976)
  • Las jais (1977)
  • Teoría de Madrid (1980)
  • Spleen, cuaderno de Madrid (1981)
  • Spleen de Madrid 2 (1982)
  • España como invento (1984)
  • Mis queridos monstruos (1985)
  • Memorias de un hijo del siglo (1987)
  • Crónica de esa gente guapa. Memorias de la jet (1991)
  • Del 98 a don Juan Carlos (1992)
  • Mis placeres y mis días (1994)
  • La derechona (1997)
  • Los placeres y los días (2001)
  • La república bananera USA (2002)
  • Crónica de las tabernas leonesas (2004)
  • El tiempo reversible. Crónicas de la Transición (2015)
  • Diario de un noctámbulo (2015)
  • Mis queridos políticos (2017)

Memorlibroj redakti

  • Memorias de un niño de derechas (1972)
  • Los males sagrados (1973)
  • Retrato de un joven malvado: memorias prematuras (1973)
  • La noche que llegué al Café Gijón (1977)
  • Los amores diurnos (1979)
  • La bestia rosa (1981)
  • A la sombra de las muchachas rojas (1981)
  • El hijo de Greta Garbo (1982)
  • Trilogía de Madrid (1984)
  • Y Tierno Galván ascendió a los cielos (1990)
  • Memorias eróticas: los cuerpos gloriosos (1992)
  • La década roja. Memorias políticas, 1982-1992 (1993)
  • Madrid 1940. Memorias de un joven fascista (1993)
  • Los cuerpos gloriosos: memorias y semblanzas (1996)
  • Madrid, tribu urbana (2000)
  • Días felices en Argüelles (2005)
  • Amado siglo XX (2007)

Taglibroj redakti

  • Diario de un snob (1973)
  • Mortal y rosa (1975)
  • Mis paraísos artificiales (1976)
  • Diario de un snob 2 (1978)
  • Diario de un escritor burgués (1979)
  • Los ángeles custodios (1981)
  • La belleza convulsa (1985)
  • Diario político y sentimental (1999)
  • Un ser de lejanías (2001)
  • Carta a mi mujer (2008)

Vortaroj, gvidiloj redakti

  • Diccionario para pobres (1977)
  • Diccionario cheli (1983)
  • Guía de pecadore/as. Todos los que están (1986)
  • Guía de la posmodernidad (1987)
  • Guía irracional de España (1989)
  • Diccionario de literatura. España, 1941-1995. De la posguerra a la posmodernidad (1995)

Poezio redakti

  • Crímenes y baladas (1981)
  • Obra poética, 1981-2001 (2009)

Miksaĵoj redakti

  • Carta abierta a una chica progre (1973), divagaciones líricas
  • Las cartas (1976), reedición del anterior añadiéndola una carta
  • Caperucita y los lobos (1976), libro humorístico colectivo
  • España de parte a parte (1976), libro humorístico colectivo
  • Llorens Poy (1977), ensayo colectivo
  • De Madrid al cielo (2000), libro colectivo de relatos
  • Madrid XXI (2000), catálogo de fotografías con un texto de Umbral
  • Ramón Masats (2002), catálogo de fotografías con un texto de Umbral
  • Sofía Morales (2005), catálogo de pintura con un texto de Umbral

Antologioj redakti

  • La prosa y otra cosa. Antología (1977)
  • La rosa y el látigo (1994)
  • Hojas de Madrid (2008)

Libroj de konversacioj redakti

  • Francisco Umbral (1991), kun Ángel-Antonio Herrera
  • Umbral, vida, obra y pecados (2001), kun Eduardo Martínez Rico
  • Umbral: las verdades de un mentiroso ilustre (2003), kun Eduardo Martínez Rico

Biografio redakti

  • Umbral: el frío de una vida (2004), de Anna Caballé

Notoj redakti

  1. Caballé, Anna: Francisco Umbral. El frío de una vida, Espasa-Calpe, 2004, p.69. ISBN 978-84-670-1308-5.
  2. Umbral y su padre, novela real (artikolo de Manuel Jabois en gazeto El País de la 20a de Februaro 2015).
  3. 3,0 3,1 3,2 Caballé, Anna: Francisco Umbral. El frío de una vida, Espasa-Calpe, 2004, pp. 67-69. ISBN 978-84-670-1308-5.
  4. 4,0 4,1 «Nacido en 1932, tal como consta en la biografía localizada en la propia web de la Fundación Francisco Umbral y también en la elaborada por Anna Caballé. (En innumerables sites de internet figura por error 1935)». Arkivita el la originalo la 22an de Septembro 2012. Konsultita la 16an de Majo 2021.
  5. Francisco Umbral, un ser de lejanías
  6. El País, 29 de agosto de 2007.
  7. Arturo Pérez-Reverte, "El muelle flojo de Umbral", en El Semanal (26-XI-2005).
  8. "Yo he venido aquí a hablar de mi libro". Fragmento de la programo "Queremos Saber". En Youtube