Francisco de Quevedo

hispana verkisto

Francisco Gómez de Quevedo y Villegas (Madrido, 14-a de septembro 1580 - Villanueva de los Infantes, Ciudad Real, 8-a de septembro 1645) estis unu el la plej gravaj hispanaj verkistoj de la ora epoko de la hispanlingva literaturo. La nomo estas foje esperantigita kiel Kvevedo, sed tio estas erara: pli ĝusta estas Kevedo.

Francisco de Quevedo
Persona informo
Francisco Gómez de Quevedo y Santibáñez Villegas
Naskiĝo 14-an de septembro 1584 (1584-09-14)
en Madrido
Morto 8-an de septembro 1645 (1645-09-08) (60-jaraĝa)
en Villanueva de los Infantes
Religio katolika eklezio vd
Etno Hispanoj vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater historia universitato de AlkalaoKomplutensa Universitato de Madrido vd
Subskribo Francisco de Quevedo
Familio
Patrino María Gómez de Santibáñez vd
Edz(in)o Esperanza de Aragón vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
Verkado
Verkoj El Buscón vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statue of Francisco de Quevedo in Alcalá de Henares
Francisco de Quevedo (Alcalá de Henares).

Quevedo verkis tre varie, en la stilo de la Baroko. Li publikigis superban poezion, sed ankaŭ satirojn kaj maldecajn poeziaĵojn. Li estas la ĉampiono de la stilo nomata konceptismo, kiu tre uzis mallongajn esprimojn kaj spritajn vortludojn. Samtempe, li oponis la kultismon de Luis de Góngora, kun kiu li havis acerbajn polemikojn.

Ekzemploj de lia verkaro:

  • Pikareska romano: Historia de la vida del Buscón llamado don Pablos (Historio de la vivo de la serĉisto Don Pablos), konata simple kiel "El Buscón", serĉisto (de vivrimedoj) (1626)
  • Estetikista verko: Los sueños (La sonĝoj) (1627), La cuna y la sepultura (La lulilo kaj la tombo) (1635)
  • Satiro: La culta latiniparla (La latinparolanta klero) (1631), Aguja de navegar cultos (kulturnavigilo)
  • Politikaj verkoj: Política de Dios, gobierno de Cristo (Dia Politiko, Krista rego) (1626), Vida de Marco Bruto (vivo de Marko Bruto) (1632-1644)

Li ankaŭ partoprenis la politikon tiutempan, kaj estis kunlaboranto de la Grafo-Duko de Olivares kaj sekretario de la reĝo Filipo la 4-a.

Quevedo estas tre fama en Hispanio, kie ankoraŭ nun lia nomo taŭgas kiel ĉefrolulo de anekdotoj, surbaze de lia famo kiel satiristo kaj liaj popolaj kaj maldecaj verkoj. La nazumo (okulvitroj sen krampo) nomiĝas en Hispanio quevedos, ĉar li uzis ĝin. Premio de humoro portas lian nomon. Li estas rolulo en la serio de noveloj pri la Kapitano Alatriste, de la nuna novelisto Arturo Pérez-Reverte. Tamen, la tradukoj de liaj verkoj al aliaj lingvoj estas ĝenerale malfacila, kio kondukis al lia pli malgranda famo en aliaj landoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti