Franciskanoj

1209-1517
(Alidirektita el Franciskaninoj)

La ordeno de la Franciskanoj (oficiala latina nomo: Ordo Fratrum Minorum, mallongigo: OFM) fondiĝis en 1208 fare de Francisko el Asizo kaj agnoskiĝis en 1209 fare de papa Inocento la 3-a. Ĝi apartenas al la ordenoj almozantaj.

Franciskanoj
emblemo
ordeno almozanta • eksa ento • organizaĵoreligia ordenoKatolika religia ordenoterminego
Komenco 1209 vd
Fino 2008 vd
Poste Ordeno de Fratoj Minoraj • Minoritanoj vd
Lando(j) Italio vd
Situo Asizo
Fondinto(j) Sankta Francisko el Asizo vd
Posedatoj Ognissanti Church • San Francisco Church • Hermano Pedro's Hospital • Colegio San Buenaventura vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Fondo redakti

Laŭlegende vivis Francisko en malriĉeco kaj dediĉis sian vivon al la servo de Dio kaj al la preĝado. Li kolektis 12 disĉiplojn ĉirkaŭ si kaj gvidis ilin de Asizo al Romo por ricevi la papan benon. Tiu ĉi jesis la ideon sub la kondiĉo ke la anoj iĝus klerikuloj kaj elektus ĉefon. Elektiĝis kiel estro Francisko kaj la grupo revenis al Asizo. Tie ĉi permesiĝis al ili la uzo de la eta kapelo Sankta Mario de la Anĝeloj el la posedaĵo de la benediktana abatejo de sur la monto Subasio. Ĉirkaŭ la kapelo la anoj konstruis ĉaletojn el arbobranĉoj provante vivi laŭ la modelo de Jesuo Kristo kun predikado kaj en malriĉeco.

Tiutempe ankoraŭ ne ekzistis oficiala ordeno kaj nek konis la fratio noviciadon. Sed kiam la nombro de la anoj plialtiĝis kun samtempa senĉesa disvastiĝo de la doktrinoj papa Honorio la 3-a dekretis per buleo en 1233 la agnoskon de la franciskanoj kiel ordeno kun deviga novicado.

Dissplitiĝo kaj reorganizado redakti

Post la morto de Francisko konstruiĝis en lia naskiĝurbo Asizo monaĥejo kun baziliko. Agacis kelkajn anojn la forta impreso de la konstruaĵoj taksiĝis ne plu kongruaj al la voto je malriĉeco. Por fini tiajn kverelojn la papo Gregorio la 9-a dekretis ke elektita ordena estraro rajtus posedi monon kaj ke la konstruo de novaj monaĥejoj ne kontraŭus al la votoj de la ordenofondinto.

Tio tamen kondukis al la dissplitigo de la ordeno. En la jaro 1517 tiu cirkonstanco ankaŭ pape rekoniĝis. Papo Leono la 10-a dividis la ordenon en la "konvent-anojn", al kiuj permesiĝis komuna posedo, kaj en la "spiritual-anojn", kiuj restu pli proksimaj al la ideoj de Francisko koncerne la havadon. La lasta grupo estis pli grandnombra: el ili originis en la 16-a jarcento la kapucenoj por iĝi memstara ordeno. Je la fino de la 19-a jarcento papo Leono la 13-a kunmetis la franciskaninojn (alia nomo: klaraninaj monaĥinoj) en la Unuan ordenon. En la Duan kaj la Trian ordenojn la papo grupigis virojn kaj virinojn sen celibato-promeso kiu dediĉis kaj dediĉas sin interalie al la flegado de malsanuloj.

Agadoj de franciskanoj iam kaj ĝis hodiaŭ redakti

Krom pri predikado kaj karitataĵoj la franciskanoj aktive okupiĝas ankaŭ pri edukado. Antaŭ la Angla Reformacio multaj franciskanoj docentis ĉe anglaj altlernejoj. Famegaj estis ekzemple la profesoroj Duns Skoto, Vilhelmo el Okam, Roger Bacon. Ankaŭ kvar papoj estis franciskanoj, nome Siksto la 4-a, Julio la 2-a, Siksto la 5-a kaj Klemento la 14-a. Kontraŭpapo estis Aleksandro la 5-a.

Dum la unua vojaĝo al Ameriko Kristoforo Kolumbo estis akompanata de gregeto da franciskanoj. La unuaj monaĥejoj en la Nova Mondo fondiĝis fare de franciskanoj en la Dominikana Respubliko (Santo Domingo, La Vega). Dume la hispanaj franciskanoj turnis sin pli kaj pli suden kaj venis ĝis la Pacifika Oceano la francaj franciskanoj, kiuj albordiĝis en 1615 en Kandado kaj misiadis en la nordo de Ameriko.

La plej altrangan gvidadon plenumas t.n. Ĝenerala ministro elektita je periodo de 12 jaroj. La bazo-domo de la ordeno troviĝas en Romo. Estas subigitaj al la Ĝenerala minstro la unuopaj Provincaj ministroj, kiuj estras ĉiun fratojn kaj fratinojn de ordena provinco.

En la 20-a jarcento diversaj anglikanaj eklezioj fondis franciskanajn fratiojn tiel por viroj kiel por virinoj. Plej gravas Saint Francis (CerneAbbas/Dorset) kun filioj sur la Britaj Insuloj kaj en Nov-Gvineo.

Famaj franciskanoj redakti

Franciskanaj monaĥejoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti