Francisko la 1-a (Aŭstrio)

Francisko la 2-a Jozefo Karlo, germane Franz II. Joseph Karl [franc dea cvajte jozef karl] (naskiĝis la 12-an de februaro 1768 en Florenco, mortis la 2-an de marto 1835 en Vieno) estis la lasta imperiestro (Kaiser) de la germana Sankta Romia Imperio (17921806) kaj, kun la nomo Francisko la 1-a, la unua imperiestro de Aŭstrio (18041835). Krome li estis

Francisko la 2-a / la 1-a
Duobla imperiestro
Francisko la 2-a post sia kronado kiel imperiestro, 1792
Francisko la 2-a post sia kronado kiel imperiestro, 1792
Kronado 6-a de junio 1792, Buda
9-a de aŭgusto 1792, Prago
Persona informo
Franz II
Naskonomo germane Franz Joseph Karl
Naskiĝo la  12-an de februaro 1768(nun 1768-02-12)
en Florenco, Grandduklando Toskanio
Morto la 2-an de marto 1835 (67‑jara)
en Vieno,  Aŭstra imperio
Tombo Imperia kripto, Vieno
Religio Romkatolikismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Subskribo Francisko la 1-a (Aŭstrio)
Familio
Dinastio Habsburgo-Loreno
Patro Leopoldo la 2-a
Patrino Maria Luiza de Hispanio
Gefratoj Archduchess Maria Anna of Austria • Princess Maria Clementina, Duchess of Calabria • Maria Terezo Jozefino de Aŭstrio • Louis of Austria • Ferdinando la 3-a, Granda Duko de Toskanio • Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno • Archduke Rainer Joseph of Austria • Archduke Anton Victor of Austria • Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-LorenoKarlo de Aŭstrio-TeŝinoRudolfo de Habsburgo-LorenoJohano de Aŭstrio • Archduchess Maria Amalia of Austria (1780-1798) vd
Edz(in)o 1. Dukino Elizabeto de Virtembergo
2. Maria Tereza de Napolo kaj Sicilio
3. Maria Ludovika de Aŭstrio-Este
4. Karolina Aŭgusta de Bavario
Infanoj Ludovika Elizabeto, Maria Luiza, Ferdinando la 1-a, Maria Karolina, Maria Leopoldina, Klementina, Jozefo Francisko, Maria Karolina, Francisko Karolo, Maria Anna, Johano Nepomuko, Amalia Tereza
Profesio
Okupo ŝtatestro vd
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Francisko la 2-a
Dum 1792-1806
Antaŭulo Leopoldo la 2-a
Sekvanto neniu - (imperio dissolvita)
Imperiestro de Aŭstrio
Francisko la 1-a
Dum 18041835
Antaŭulo neniu - (imperio kreita)
Sekvanto Ferdinando la 1-a
Reĝo de Bohemio
Dum 1792-1835
Antaŭulo Leopoldo la 2-a
Sekvanto Ferdinando la 5-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1792-1835
Antaŭulo Leopoldo la 2-a
Sekvanto Ferdinando la 5-a
Prezidanto de la Germana Federacio
Dum 1815-1835
Antaŭulo -
Sekvanto Ferdinando la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Francisko la 1-a, kupra gravuraĵo de Josef Axmann
Francisko la 1-a; pentraĵo de Friedrich Amerling, 1832

Francisko antaŭvidis la dissolvon de la Sankta Romia imperio; tial li transportigis la imperiajn insignojn al Vieno kaj en 1804 deklaris sin imperiestro de Aŭstrio. Kiam en 1806 Napoleono Bonaparte devigis lin rezigni pri la sankt-romia imperiestreco, tamen restis al li la aŭstria. Ĝin portis ankaŭ tri liaj posteuloj.

Jure la proklamo de aŭstria imperio estis kontraŭ la leĝoj de la Sankta Romia Imperio; la du ne povis kunekzisti. Fakte tamen Francisko dum du jaroj havis du imperiestrajn titolojn, de la Sankta Romia Imperio kaj de Aŭstrio.

Francisko ne estis tre energia politikisto, sed lasis la diplomation al sia kanceliero Metternich.

Francisko firme kredis je la dia legimiteco de sia dinastio. Tial li permesis, ke postsekvu lin lia filo Ferdinando la 1-a, kiu evidente ne taŭgis kiel regnestro kaj ricevis la "honoran" nomon "Ferdinando la Bonkora". Sed Metternich servis ankaŭ Ferdinandon kaj komence eĉ ties nevon kaj posteulon Francisko Jozefo la 1-a. Pri sia persono Francisko estis relative liberala kaj, kontraŭe al tiutempaj kutimoj, ofte surmetis civilajn vestaĵojn anstataŭ uniformon.

Dum lia regado, en 1797, ekestis la unua versio de la "popola himno" de Aŭstrio, kies melodion verkis Joseph Haydn. La unua teksto komenciĝis per la vortoj "Gott erhalte Franz, den Kaiser" (Dio protektu Franciskon, la imperiestron).


Biografio redakti

Francisko la 2-a (17921835), kiel aŭstria imperiestro Francisko la 1-a.

Eksteraj ligiloj redakti