Francisko la 1-a Stefano (Sankta Romia Imperio)

Francisko Stefano de Loreno (naskiĝis la 8-an de decembro 1708 en Nancio, mortis la 18-an de aŭgusto 1765 en Innsbruck) estis kiel Francisko la 3-a duko de Loreno kaj Bar (1729–1737), kiel Francisko la 2-a grandduko de Toskanio (1737–1765), kaj ekde 1740 kun-regento en la habsburgaj landoj kaj ekde 1745 kiel Francisko la 1-a Stefano imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Francisko la 1-a Stefano
Persona informo
François Ier du Saint-Empire
Naskiĝo 8-an de decembro 1708 (1708-12-08)
en Nancio
Morto 18-an de aŭgusto 1765 (1765-08-18) (56-jaraĝa)
en Innsbruck
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo Imperia kripto, Vieno vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanafrancalatina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Subskribo Francisko la 1-a Stefano (Sankta Romia Imperio)
Familio
Dinastio Dinastio de Loreno • Habsburgo-Loreno vd
Patro Leopold, Duke of Lorraine vd
Patrino Élisabeth Charlotte of Orléans vd
Gefratoj Karolo Aleksandro de Loreno • Léopold Clément of Lorraine • Louis of Lorraine • Elisabeth Therese of Lorraine • Élisabeth Charlotte of Lorraine • Princess Anne Charlotte of Lorraine vd
Edz(in)o Maria Tereza de Aŭstrio vd
Amkunulo Maria Wilhelmina von Neipperg vd
Infanoj Archduchess Maria Elisabeth of Austria • Archduchess Maria Anna of Austria • Maria Carolina Ernestina Antonia Johanna Josefa • Jozefo la 2-a • Maria Christina, Duchess of Teschen • Archduchess Maria Elisabeth of Austria • Archduke Charles Joseph of Austria • Archduchess Maria Amalia of Austria • Leopoldo la 2-a • Archduchess Maria Johanna Gabriela of Austria • Archduchess Maria Josepha of Austria • Maria Carolina of Austria • Ferdinand of Austria-Este • Marie-Antoinette • Archduchess Maria Carolina of Austria • Maksimiliano Francisko de Aŭstrio vd
Profesio
Okupo aristokrato • monerkolektado • politikisto vd
Laborkampo state administration • politiko vd
Aktiva en Vieno vd
Aktiva dum 1730–1765 vd
Duko de Loreno kaj Bar
Dum 17291737
Antaŭulo Leopoldo (Loreno), lia patro
Sekvanto Stanisław Leszczyński
Grandduko de Toskanio
Dum 17371765
Antaŭulo Gian Gastone de' Medici
Sekvanto Leopoldo la 1-a
Princo de Teŝino
Dum 17291765
Antaŭulo Leopoldo (Loreno), lia patro
Sekvanto Jozefo la 2-a, lia filo
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Dum 1745-1765
Antaŭulo Karolo la 7-a
Sekvanto Jozefo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj gepatroj estis duko Leopoldo Jozefo Karolo de Loreno kaj Elizabeto Ĉarloto, filino de Filipo de Francio kaj Elizabeto Ĉarloto de Palatinato.

Lia titolo estis: imperiestro de Sankta Romia Imperio, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo germana kaj lombardia, kunreganto hungara kaj aŭstria, princo-elektisto kaj titola reĝo ĉeĥa, duko de Loreno, princo de Teŝino kaj grandduko de Toskanio.

  • 17231729 laŭ deziro de sia patro li estis edukata en imperiestra kortego de Karolo la 6-a. Ĉi tie li dediĉis sin al studado, sed ankaŭ al ĉasado komune kun la imperiestro mem. Tiu senĉese ankoraŭ ne rezignis pri espero al vira heredonto de la trono, sed samtempe li konsciis, ke se li volos realigi agnoskon de Maria Teresia kiel heredantino de ĉedanuba regno, ne devas esti rompita ekvilibro de eŭropaj fortoj kaj tial li serĉis por sia filino noblan, sed ne tro riĉan fianĉon.
  • 1729 Francisko Stefano forveturis ĝis Toskanio por transpreni duklandon post morto de sia patro. Komune kun regiono ĉirkaŭ Loreno li heredis ankaŭ princlandon teŝinan, kiun li ricevis lia patro en la jaro 1722.
  • la 12-an de februaro de 1736 geedziĝo al Maria Teresia Habsburga. Francio agnoskis sekvantulajn rajtojn de la junaj geedzoj kun tio, ke estos donita al ĝi duklando Loreno.
  • ĉirkaŭ 1736 li fariĝis grandmajstro de ordeno de Ora mantelo.
  • 17361737 Karolo la 6-a volis kompensi al Francisko perdon de la titolo kaj li nomis lin vicguberniestro en Hungario kaj komandanto de la imperiestra armeo en la batalo kontraŭ turkaj soldataroj.
  • 1738 post la formorto de la reganta dinastio en la grandduklando toskana tiu ĉi lando fariĝis de Karolo la 6-a kaj tiu donacis ĝin al la novgeedzoj. En la sama jaro Francisko Stefano ĉi tie ekregis kiel Francisko la 3-a.
  • 1740 li batalis frunte de la aŭstriaj armeoj por pluekzisto de la imperio.
  • la 21-an de septembro de 1741 Francisko Stefano kunmetis en Preŝpurko solenan ĵuron kaj li fariĝis tiel hungara kunreganto.
  • 1742 Maria Teresia transdonis al sia edzo ĉeĥan princo-elektistan voĉon kaj tiu kandidatiĝis al posteno de imperiestro romia, sed elektita estis Karolo la 7-a.
  • la 13-an de septembro de 1745 li estis elektita de la imperiestro romia kiel Francisko la 1-a.
  • la 4-an de oktobro de 1745 Francisko la 1-a estis solene kronita kiel imperiestro.
  • 17401765 li prezentiĝis kiel kunreganto de Maria Teresia. En la familio okazis dividiĝo. En registaraj aferoj estis kapo Maria, sed en privateco de la familio decidis Francisko.
  • 17451765 li dediĉis sin al plibonstatigado de la landoj de la monarĥio. El Toskanio li konstruis progresiĝintan ŝtaton, el kiu li havis grandegajn enspezojn. En Bohemio li fondis dekojn da manufakturoj.
  • la 18-an de aŭgusto de 1765 li mortis neatendite je apopleksio.

Infanoj de Francisko Stefano kaj Maria Teresia redakti

Maria Teresia kun sia edzo Francisko la 1-a Stefano Lotrina havis 16 gefilojn (11 knabinojn kaj 5 virknabojn):

Eksteraj ligiloj redakti