Francois-Marie Daudin

François Marie Daudin (25an de marto 1774 – 1804) estis franca zoologo.

Francois-Marie Daudin
Persona informo
François Marie Daudin
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1776 (1776-08-29)
en Parizo
Morto 30-an de novembro 1803 (1803-11-30) (27-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Edz(in)o Adèle Daudin vd
Profesio
Okupo zoologo • ornitologo • herpetologist vd
Laborkampo zoologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li havis paralizitajn krurojn el infana malsano, sed spite tion li studis fizikon kaj naturan historion, al kio li finfine dediĉis sin.

Daudin verkis en la franca ekzemple Traité élémentaire et complet d'Ornithologie}} (Natura Historio de Birdoj) en 1799–1800. Ĝi estis unu el la unuaj modernaj manlibroj pri ornitologio, kombinanta la Linean dunoman nomsistemon kun la anatomiaj kaj fiziologiaj priskiboj de Buffon. Spite bonan komencon, ĝi neniam finiĝis.

En 1800, li publikigis ankaŭ Recueil de mémoires et de notes sur des espèces inédites ou peu connues de mollusques, de vers et de zoophytes (Kolekto de memoroj kaj notoj pri novaj aŭ malmulte konataj specioj de moluskoj, vermoj kaj zoofitoj).

Daudin ege sukcesis en herpetologio. Li publikigis Histoire naturelle des reinettes, des grenouilles et des crapauds (Natura historio of arboranoj, ranoj kaj bufoj) en 1802, kaj Histoire naturelle, générale et particulière des reptiles (Natura historio de reptilioj) (8 volumoj) en 1802–1803. Tiu lasta verko enhavis priskribojn de 517 specioj, multaj por la unua fojo, baze sur ekzamenoj de 1100 specimenoj.

Helpis lin la edzino Adèle, kiu ilustracii, sed liaj libroj komerce malsukcesis kaj la paro malriĉiĝis. Ŝi mortis pro tuberkulozo komence de 1804, kaj li sekvis tuj poste, ne ankoraŭ 30jaraĝa.

Taksonomio redakti

Spite sia mallonga vivo, Daudin faris gravan kontribuon al taksonomio.

Birdoj redakti