Frangolo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rhamnus frangula | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Frangolo [1] (Rhamnus frangula aŭ Frangula alnus) estas arbedo kun ovalaj neparaj folioj, kvinpetalaj duseksaj floroj kaj sferaj fruktoj komence ruĝaj kaj fine nigraj, kiuj atingas ĝis 8mm. La ŝelo estas uzata kiel laksiga medikamento.
DisvastiĝoRedakti
Frangolo estas palearktisa specio kiu troviĝas en Eŭropo, Siberio, Sud-Okcidenta Azio, Mez-Azio kaj en Nordafriko. Pere de la homo, ankaŭ en Nordameriko la specio estas disvastiĝinta. La planto precipe kreskas sur acidaj grundoj en malfermaj arbaroj same kiel laŭlonge de riveroj kaj en marĉoj. Altece ĝi povas atingi 1000 metrojn super normalnulo.
GastigantoRedakti
La frangolo gastigas la raŭpojn de la tagpapilioj Gonepteryx rhamni kaj Celastrina argiolus.
ReferencojRedakti
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 363