Frank-Walter Steinmeier

germana politikisto

Frank-Walter STEINMEIER [ŝtajnmajer] (naskiĝis la 5-an de januaro 1956 en Detmold, Germanio) estas germana politikisto, ano de la SPD, kaj la nuna Prezidanto de Germanio.

Frank-Walter Steinmeier
Frank-Walter Steinmeier en 2013
Frank-Walter Steinmeier en 2013
Persona informo
Frank-Walter Steinmeier
Naskiĝo 5-an de januaro 1956 (1956-01-05) (67-jara)
en Detmold, Flag of Germany.svg Germanio
Religio luterana
Lingvoj germana [#]
Loĝloko Saaringen • Berlino • Zehlendorf [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Gießen
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio
Subskribo Frank-Walter Steinmeier
Familio
Edz(in)o Elke Büdenbender [#]
Infanoj Merit Steinmeier [#]
Profesio
Okupo politikistoadvokato [#]
Aktiva en Berlino [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
12-a Prezidanto de Germanio Flag of the President of Germany.svg
Dum 2017
Antaŭulo Joachim Gauck
Ministro pri eksteraj aferoj de Germanio Flago-de-Germanio.svg
Dum 2005 - 2009
Antaŭulo Joschka Fischer
Sekvanto Guido Westerwelle
2-a periodo
Dum 2013 - 2017
Antaŭulo Guido Westerwelle
Sekvanto Sigmar Gabriel
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Steinmeier estris la germanan kancelieran oficejon de 1999 ĝis 2005. De novembro 2005 ĝis oktobro 2009 li estis ministro pri eksteraj rilatoj en la unua ministraro de Angela Merkel kaj ekde novembro 2007 ankaŭ estis vic-kanceliero.

Post la malvenkita elekto de septembro 2009, en kiu li estis ĉefkandidato de SPD, li estris la parlamentan frakcion.

Por la tria ministraro de Angela Merkel (post la elektoj de 2013) lia partio denove nomumis lin kiel ministron de eksterlandaj rilatoj.

En februaro 2017 li estis elektita kiel la 12-a federacia prezidanto de Germanio kaj prenis la oficon la 19-an de marto 2017.