Frank B. Kellogg

usona politikisto

Frank Billings KELLOGG (22-an de‏ decembro 1856 - 21-an de decembro 1937) estis usona ŝtata sekretario kaj gajninto de la Nobel-premio pri paco.

Frank B. Kellogg
Nobel-premiito
Persona informo
Frank Billings Kellogg
Naskiĝo 22-an de decembro 1856 (1856-12-22)
en Potsdamo
Morto 21-an de decembro 1937 (1937-12-21) (80-jaraĝa)
en Saint Paul
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Vaŝingtona Nacia Katedralo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Frank B. Kellogg
Familio
Patro Asa Farnsworth Kellogg vd
Edz(in)o Clara Cook Kellogg vd
Profesio
Okupo politikistojuĝistoadvokatodiplomatoministro pri eksteraj aferoj vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kellogg naskiĝis en Potsdam, Nov-Jorkio, kaj en 1865 translokiĝis kun sia familio al Minesoto. En 1877 li komencis praktiki juron en la urbo Rochester kaj de 1878 ĝis 1881 funkciis kiel la jura konsilisto de la urbo. De 1882 ĝis 1887, Kellogg funkciis kiel la policadvokato por Olmstead Distrikto. Fine de sia ofico li translokiĝis al Sankta Paŭlo.

Komence de la dudeka jarcento, Kellogg estis nomumita de Theodore Roosevelt kiel advokato ĉe la Justicministerio. Li funkciis kiel prokuroro en la ŝtata proceso kontraŭ Standard Oil Company de Nov-Jerzejo, akuzita esti monopolo. La proceso estis sukcese aranĝita en 1911. De 1912 ĝis 1913, Kellogg estis elektita prezidanto de la American Bar Association.

Kellogg oficis de 1917 ĝis 1923 kiel Respublikana senatano por la ŝtato Minesoto. Li estis konata kiel ĉefa subtenanto, kontraŭ la reganta opinio en sia partio, pri ratifo de la Traktato de Versajlo. Post malsukceso daŭre reteni permanenta ofico en la Senato li estis nomumita ambasadoro de Usono en Britio ( 1923 - 1925).

En la kabineto de usona prezidanto Calvin Coolidge Kellogg funkciis kiel ŝtata sekretario ( 1925 - 1929). Dum lia ofico, la rilatoj inter Usono kaj Meksiko pliboniĝis kaj la landlima disputo inter Peruo kaj Ĉilio estis solvita. Komence de 1928 li traktis solidigi pacan traktaton kun Francio. Lia ĉefa kontribuo estis en la subskribo de Pakto Briand-Kellogg (1928 ), en kiu la kontraŭleĝeco de milito estis deklarita laŭ internacia juro. En 1929 li ricevis la Nobel-pacpremion pro sia kontribuo al la interkonsento. Li ankaŭ ricevis la Honoran Legion.

De 1930 ĝis 1935, Kellogg estis juĝisto ĉe la Internacia Kortumo. En 1937 li lanĉis stipendian fonduson por edukado en la studfako de internaciaj rilatoj ĉe Carleton College.

Ĉe la fino de lia vivo, Klug suferspertis apopleksion kaj mortis pro pneŭmonito.

Eksteraj ligiloj redakti