Frank Gray

usona fizikisto

Frank Gray [frenk grej] (naskiĝis la 13-an de septembro 1887 en Alpine, Indianao; mortis la 23-an de majo 1969) estis fizikisto kaj scienca esploristo en la Bell-laboratorioj. Li faris plurajn inventojn pri televido, meĥaniko kaj elektroniko, interlaie la Gray-kodon.

Frank Gray
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1887 (1887-09-13)
en Alpine
Morto 23-an de majo 1969 (1969-05-23) (81-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo fizikistoinĝeniero
vdr
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Frank Gray. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Gray.

La Gray-kodo aŭ reflektita duuma kodo aperis en patento de Gray en 1953[1], ĝi estas duuma sistemo ofte uzata en elektroniko, sed kun multaj aplikoj en matematiko. Tia kodo ŝanĝas nur unu biton por aldoni (aŭ subtrahi) unu al antaŭa valoro, tio evitas (kontraŭe al aliaj kodoj) eraremajn valorojn dum la elektronika (aŭ elektromeĥanika, fare de iamaj relajoj) komutado.

Gray traktis pioniran esploron permesante disvolvon de televido; li proponis la unuan formon de skanilo de fluganta punkto por la unuaj TV sistemoj en 1927[2][3], kaj helpis developi duvojomeĥanikan skanan TV sistemon dum 1930[4].

Kun Pero Mertz, Gray skribis klasikan paperon pri la matematiko de raster scan-aj sistemoj dum 1934[5]. Plimalfrue li partoprenis al la unuaj tagoj de la cifereca revolucio, kun Raymond W. Sears, William M. Goodall, John Robinson Pierce, kaj aliaj en la Bell laboratorioj, produktante tian duuman kodon uzitan de Sears en lia PCM-a tubo (katoda tubo disforiganta radion), pri kiu Sears kaj Pierce kunlaboris, kaj kiu estis uzita en la televido per impulskodigo-modulado de Goodall[6].

Pliaj patentoj redakti

Kun Herbert E. Ives kaj kiel kun-inventisto Gray petis du usonajn patentojn en 1927: "Elektro-optika sistemo" (US 2,037,471, eldonita la 14-an de aprilo 1936) kaj "Elektro-optika telekomunikado" (US 1,759,504, eldonita la 20-an de majo 1930), kaj unu alia kun sia sola nomo: "Televida sistemo" (US 2,113,254, eldonita la 5-an de aprilo 1938). Li patentigis multajn aliajn inventojn dum sekvantaj jaroj.

Referencoj redakti

  1. F. Gray. Komunikado per impulsa kodo, la 17-an de marto, 1953. US patento no. 2.632.058. (angle)
  2. F. Gray, J. W. Horton, and R. C. Mathes, "The production and utilisation of television signals"(Produkto kaj uzo de televidosignalo)," Trans. AIEE 46, pp. 918–39, Junio 1927. (angle)
  3. F. Gray, "The use of a moving beam of light to scan a scene for television"(Uzo de moviĝanta lumfasko por skani scenon cele al televido),J. OSA 16-an de marto 1928. (angle)
  4. Herbert E. Ives, Frank Gray, and M. W. Baldwin, "Image Transmission System for Two-Way Television" (Bildokomunikada sistemo por duvojotelevido), Bell System Technical Journal, Julio 1930, pp. 449–69. (angle)
  5. Pierre Mertz and Frank Gray, "A Theory of Scanning and Its Relation to the Characteristics of the Transmitted Signal in Telephotography and Television" (Teorio pri skanado kaj ĝia rilato al la karakteroj de disvolvita signalo en telefotografio kaj televido), Bell System Technical Journal, Vol. 13, pp. 464-515, Julio 1934. (angle)
  6. W. M. Goodall, "Television by Pulse Code Modulation" (Televido per impulskodigo-modulado), Bell System Technical Journal, Vol. 30 pp. 33–49, 1951. (angle)

Eksteraj ligiloj redakti