Franka Potente
Franka POTENTE [franka potente] (naskiĝis la 22-an de julio 1974) estas germana aktorino.
Franka Potente | |
---|---|
Germana aktorino | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 22-an de julio 1974 en Münster, Nord-Rejno-Vestfalio, Germanio |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Instituto de Teatro kaj Kino Lee Strasberg Otto Falckenberg School of the Performing Arts (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Derek Richardson (en) (2012–) |
Amkunulo | Tom Tykwer |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | scenaristo filmreĝisoro kantisto filmaktoro verkisto voĉaktoro |
Franka Potente naskiĝis en Münster, Nord-Rejno-Vestfalio. En la aĝo de 19 jaroj ŝi transloĝiĝis al Munkeno por studi aktoradon.
Ŝia kariero komenciĝis en nekutima loko: en la necesejo de Munkena drinkejo. Dum amuza vespero ŝi rimarkis, ke fremda virino konstante rigardadis ŝin. Post ioma tempo ŝi sentis sin malkomforta kaj volis forlasi la ejon, tamen decidis, unue iri al la necesejo. La fremdulino sekvis ŝin kaj montriĝis agentino serĉanta talentulojn. Post interparolado Franka Potente ricevis sian unuan rolon, en la filmo Nach fünf im Urwald - En praarbaro post la kvina.
Ŝi ĉesigis la studadon kaj prezentis rolojn en aro da pliaj filmoj, el kiuj aparte menciindas Lola rennt - Lola kuradas de 1998. Ekde 2001 ŝi ankaŭ sukcese aperas en usonaj produktaĵoj.
De 1998 ĝis 2002 ŝi havis amrilaton kun la reĝisoro Tom Tykwer.
La nomo POTENTE (potenca en sudaj latinidaj lingvoj) ne estas pseŭdonimo, sed heredaĵo de itala praulo.
Filmaro
redakti- 1996 • Nach fünf im Urwald (En praarbaro post la kvina)
- 1997 • Drei Mädels von der Tankstelle
- 1997 • Opernball [televida produktaĵo]
- 1998 • Lola rennt (Lola kuradas)
- 1998 • Bin ich schön? (Ĉu mi belaspektas?)
- 1999 • Downhill City (Malsupreholma urbo)
- 1999 • Schlaraffenland (Ŝlarafolando)
- 2000 • Der Krieger und die Kaiserin (La princfilino kaj la batalanto)
- 2000 • Anatomie (Anatomio)
- 2001 • Blow (La neĝo)
- 2002 • All I Want (Ĉio kion mi volas)
- 2002 • The Bourne Identity (La Burna identeco)
- 2003 • Blueprint (Ŝablono)
- 2003 • Anatomie 2 (Anatomio 2)
- 2004 • The Bourne Supremacy (La Burna superregado)
- 2004 • Creep (La rampaĵaĉo)
- 2005 • Che (Che)
- 2005 • Elementarteilchen
Televido
redaktiJaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1997 | Coming In | Nina |
1998 | Opernball | Gabrielle Becker |
2006 | The Shield | Diro Kesakhian |
2008 | Manhunt | Beate Klarsfeld |
2008 | The Bridge | Elfie Bauer |
2009 | House | Lydia Bohm |
2010 | Psych | Nadia |
2011 | The Sinking of the Laconia | Hilda Smith |
2011 | Beate Uhse: Das Recht auf Liebe | Beate Uhse |
2012–2013 | Copper | Eva Heissen |
2012 | American Horror Story: Asylum | Anne Frank / Charlotte Brontë |
2014 | The Bridge | Eleanor Nacht |
2016 | Dark Matter | Ĉefinspektoro Shaddick |
2016 | Der Island-Krimi | Solveig Karlsdóttir |
2017 | Taboo | Helga von Hinten |
2018 | Claws | Zlata Ostrovsky |
Eksteraj ligiloj
redakti- Franka Potente ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Franka Potente ĉe AllMovie (angle)
- http://www.franka-potente.de Arkivigite je 2004-11-27 per la retarkivo Wayback Machine germane
- http://www.agentur-heppeler.de germane