Frankfurter Rundschau

germana nacia gazeto

Frankfurter Rundschau (prononco [FRANKfurta RUNTŝaŭ], mallonge FR) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 1-a de aŭgusto 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton. La mempriskribo de la Frankfurter Rundschau kiel "maldekstre liberala" fontas de la ĉefa redaktoro el la unuaj jaroj de la gazeto, Karl Gerold (1906-1973).

Frankfurter Rundschau

emblemo

taggazetogazeto
Speco ĉiutaga
Formato 23,5 × 31,5 cm (ekde junio 2007)

Posedanto eldonejo M. DuMont Schauberg
Establodato 1-a de aŭgusto 1945
Politiko/
Ideologio

socialdemokratio

Posedata de Zeitungsholding Hessen vd
Stabo eldonistoj Arnd Festerling, Bascha Mika kaj (reta eldono) Michael Bayer (stato de aŭgusto 2015)
ISSN 0940-6980

Retejo www.fr-online.de
vdr

Ekde aprilo 2010 la Frankfurter Rundschau estis parto de redakcia komunumo de la eldonejo M. DuMont Schauberg, al kiu ankaŭ apartenas la gazetoj Berliner Zeitung en Berlino, Kölner Stadt-Anzeiger en Kolonjo kaj Mitteldeutsche Zeitung en Halle. [1]

La 13-an de novembro 2012 la gazeta stabo anoncis baldaŭan bankrotiĝon. La du ĉefaj akciuloj de la ĵurnalo - la amaskomunikila kompanio M. DuMont Schauberg kaj gazetara konzerno de la Socialdemokrata Partio de Germanio - anoncis ne vidi perspektivon por pludaŭrigo de la gazeta eldonado. La 27-an de februaro 2013 tamen la samurba gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung (FAZ) publike anoncis ke la gazeto tamen pluvivos en same politike sendependa formo kiel antaŭe, sub organiza "tegmento" de la eldonejo de la gazeto FAZ kaj de fondaĵo nomata Karl Gerold. La ege reduktita redaktistaro konsistas el ĉirkaŭ 80 salajrataj ĵurnalistoj.

La regione ĉefaj konkuraj gazetoj estas la konservativa-liberala Frankfurter Allgemeine Zeitung kaj la konservativa Frankfurter Neue Presse, sed ankaŭ la regiona eldono de la bulvarda gazeto Bild.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Uwe Vorkötter: artikolo „In eigener Sache“, en Berliner Zeitung , la 26-an de aprilo 2010