Frankfurto ĉe Odro

komunumo en Brandenburgio, Germanio

Frankfurto ĉe Odro (germane: Frankfurt an der Oder) estas la kvara plej granda urbo de la germana federacia lando Brandenburgio. Ĝi situas ĉe la rivero Odro, proksime de la nuna landlimo de Pollando. La antaŭa orienta urboparto Dammvorstadt post la jaro 1945 fariĝis la nuna urbo Słubice en Pollando.

Frankfurto ĉe Odro
Blazono
Frankfurto ĉe Odro (Germanio)
Frankfurto ĉe Odro (Germanio)
DEC

Map

Flago
universitata urbo • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo en Brandenburgio • limurbo • urbo dividita de landlimo • urbo
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0335, 033605 (parto Booßen)
Poŝtkodo 15230 ĝis 15236
Aŭtomobila kodo FF
Oficiala Municipokodo 12053000
NUTS DE403
LOCODE DE FFO
Politiko
Komunumestro René Wilke
Partio de komunumestro Maldekstra Partio
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
15230 Frankfurt (Oder)
Demografio
Loĝantaro 58230 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 21′ N, 14° 33′ O (mapo)52.34208333333314.551666666667Koordinatoj: 52° 21′ N, 14° 33′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 28 m
Areo 147 km²
Oficiala retejo https://www.frankfurt-oder.de/
vdr

Frankfurto ĉe Odro estiĝis en la jaro 1226 kiel komercista setlejo. En 1253 ĝi akiris la rangon de urbo. La plej fama persono, kiu vivis en Frankfurto ĉe Odro, estis la germana poeto Heinrich von Kleist pri kiu ekzistas vizitinda muzeo enurbe.

Historio redakti

Ĝis la 20-a jarcento redakti

Frankfurto estiĝis en la 13-a jarcento el setlejo de frankoniaj komercistoj. Ĝi estis deklarata urbo la 14-an de julio 1253 fare de margrafo Johano la 1-a (Brandenburgio). Ĝi transprenis de Berlino la magdeburgan leĝaron kaj ricevis baldaŭ poste ĉirkaŭfortikaĵon. Kiam - dum la pripotenckvereloj de la unua vitelsbaĥo - en la markion ensturmis la poloj (laŭ komisio de episkopo Stefano el Lebus), la burĝoj de Frankfurt atakis la episkopan rezidejon en Görlitz kaj bruligis ĝin. Pro tio Frankfurt estis punita per interdikto papa fare de Johano la 22-a. Tio validis ĝis 1334 kaj estis denove proklamita fare de Benedikto la 12-a en 1338 kaj 1350. Nur kvar jarojn poste ĉio tia malestiĝis. En 1348 la urbo, ĉar ĝi restis fidela al margrafo Ludoviko, vane estis sieĝata fare de Valdemaro. Sgmundo garantiis al la urbanoj liberan ŝipadon sur Odro. En 1396 fondiĝis la Kartuzio Dia mizerikordo kiu kaj klerige kaj ekonomie gravis. Inter 1368 ĝis ĉirkaŭ 1450 Frankfurto estis parto de Hansa ligo. La husanoj sieĝis Frankfurton du fojojn (1429 kaj 1432) nesukcese, la samon volis fari en 1450 la poloj kaj en 1477 duko Johano de Żagań.

La 26-an de aprilo 1506 princelektisto Joakimo la 1-a malfermis la altlernejon Viadrina, kiun starigis papo Julio la 2-a la 15-an de marto. Ĝi baldaŭ havis 450 studentojn sed translokitis jam en 1516 al Cottbus kaj revenis ne antaŭ 1539. Tiam oni enkondukis ankaŭ la Reformacion en la urbon. Dum la Tridekjara milito reĝo Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio) sturmprenis la malbone remparitan urbon kiun defendis ses miloj da imperiestraj soldatoj la 3--a de aprilo 1631. La okupado daŭris ĝis la 11-a de aŭgusto 1632. Post la renkontiĝo je Ścinawa (1633) ekregis enurbe Albrecht von Wallenstein. Sed lia princelektista moŝto, kun helpo de svedaj trupoj, perfortis la imperiestran kolonelon von Manteuffell transdoni la urbon. Inter 1640–44 la urbo denove estis sub sveda regado. Sub Frederiko la Granda oni denove inaŭguris la altlernejon kaj translokigis ĝin dum la pestepidemio de 1656 al Fürstenwalde. Reĝo Frederiko la 1-a nomumis la tronheredanton rektoro.

Tiutempe la komerco frankfurta malfloris unue pro milito kaj pli malfrue pro la aranĝo de la Müllrose-kanalo; sed la foiroj ĉiam restis allogaj kaj ege frekventataj. La Sepjara milito kaŭzis novajn premojn. Post la Batalo de Kije apud Palck (23-a de julio 1759) la rusoj sub Piotr Saltykov okupis Frankfurton; tre proksime okazis la 12-an de aŭgusto la Batalo de Kunersdorf (ekde 1945 Kunowice kaj nuntempe kvartalo de Słubice). Ili ja restis la venkantoj por kelkaj jaroj. En 1812 Frankfurto estis okupita fare de la Grenier-taĉmento antaŭ la apero de vicreĝo Eŭgeno. La 21-an de februaro 1813 li ekmarŝis lasante generalon Girard kun 2500 soldatoj enurbe. Li foriris la 2-an de marto, post kiam la urbo estis okupita la 9-a de marto fare de la rusoj. Post la malfermo de la universitato, kiu estis refondita en Vroclavo en 1811, oni rekompence fondis en Frankfurto du landajn instituciojn, la registaron neumarkian (disde Chojna) kaj la superan tribunalon neumarkian (disde Soldin); la menciitan juĝejon denove perdis Frankfurto en 1879.[1] La 22-an de oktobro 1842 ekfunciis la fervojlinio inter Berlino kaj Frankfurto pere de Berlin-Frankfurter Eisenbahngesellschaft kaj en 1870 malfermiĝis la fervojlinio al Poznano kun 444 metrojn longa ponto trans la Odro. La unua ŝtona ponto estis inaŭgurita en la jaro 1895.

Ekde la 20-a jarcento redakti

La unua flugmaŝino surteriĝis la 19-an de aŭgusto 1911 sur malaktiva ekzercadplaco ĉe Kunersdorf. 8254 rifuĝintoj venis inter 1919 kaj 1926 el polujiĝintaj teritorioj. Pro sekva malestiĝo de gravaj merkatoj en la oriento de Eŭropo ankaŭ la ekonomio frankfurta suferis, krome malekfloris la trafikoj kaj vara kaj persona. En junio 1924 okazis foiro pri metioj kaj agrikulturo Ostmarkschau für Gewerbe und Landwirtschaft/Ogela kiun vizitis ne tute 100 miloj da homoj. Grandaj esperoj tiam ekzistis pri gastigo de industriejoj kaj oni fondis societon speciale por tiu ĉi projekto. La projektanoj preparis 250 miloj da kvadratmetroj en la kvartalo Dammvorstadt por kvar sekcioj (metioj, agrikulturmaŝinoj, etbestoj, bestoj). La tuto, malgraŭ multaj elspezoj, kontentigis la organizantojn. Tamen la esperitaj industrioj novaj ne venis Frankfurton. La 1-an de aprilo 1930 estis inaŭgurita nova konstruaĵo por la ŝtata faklernejo pri konstruado (Höhere Technische Staatslehranstalt für Hoch- und Tiefbau). Krome la Pedagogika akademio ricevis novan konstruaĵon en la jaro 1931; pro monrimedmanko la instituto devis refermi la pordojn en 1932. Remalfermiĝo okazis en 1934; nova konstruaĵo ĉe Bismarck-strato 51/52 estis inaŭgurita en 1935.

La nazioj internigis i.a. la postan urbestron Willy Jentsch ĉe la historian tribulanprizonon de Collegien-strato kie troviĝis ĝis 1945 la ĉefmalliberejo de Gestapo. En 1937 ekfunkciis aŭtostratego en la direkto de Berlino. Dum la Kristala nokto estis detruita la interno de la impona sinagogo de 1822. Pro manko de grandaj industriejoj malestis bombadoj dum la Dua mondmilito ĝis la komenco de 1944; dum la lastaj monatoj de la milito inter 264.000 kaj 300.000 forpelitaj samlandanoj venis trans Frankfurto. La 26-an de januaro 1945 la urbo estis oficiale deklarita ĉiukondiĉe defendota fortikaĵo. La 19-an de aprilo soldatoj de la Wehrmacht eksplodigis la ponton trans Odro; retiriĝo de la trupoj komenciĝis la 21-an de aprilo kaj la 23-an de aprilo la unuaj sovetiaj soldatoj atingis la urbon. Per bombado kaj bruligoj ĉ. 93 % de la urbo rezultis detruita. La 24-an de aprilo brulis ankaŭ la turo de la Mario-kirko kaj la volbaĵo neglektita kelkajn monatojn poste terenfalis. Por 170 viktimoj de la nazioj oni metis en Frankfurto stumbligaj ŝtonetoj. Refaro provizora de la ponto trans Odro estis jam entreprenita en majo 1945. Laŭ la Pocdama Interkonsento disde la kvartalo Dammvorstadt estis forpelitaj ene de nur 2 tagoj ĉiuj loĝantoj; ĝi iĝis la pola urbeto Słubice. En 1952 Frankfurto, post la malestiĝo de landoj en GDR, iĝis distrikta ĉefurbo. En 1957 estis konstruita aŭtostratega ponto trans Odro. Sen observo de historiaj strataroj la centron estis novkonstruita en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj; nur kelkaj historiaĵoj (ekz. la urbodomo) esris rekonstruitaj. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estiĝis pluraj grandaj loĝdomblokaj teritorioj, ekz. Hansa Nord, Südring kaj Neuberesinchen. Tuj antaŭ la Turniĝo okazis la 1-an de novembro 1989 centra demonstracio kontraŭkomunisma ĉe Brunnen-placo pri kio memorigas monumento. En 1990 la urbo iĝis parto de Brandenburgio. La 15-an de julio 1991 okazis la oficiala refondiĝo de la Viadrina-universitato (Europa-Universität Viadrina). Grava estis krome la kompleta renoviĝo de la tre damaĝita Mario-preĝejo.

Iom da statistiko redakti

Germana nomo: Frankfurt (Oder) [FRANKfurt Oder]
Situo: 14°31’ OR, 52°22’ NO
Loĝantaro: 66.341 (2003-12-31)
Alteco: averaĝe 22 m super la marnivelo
horzono: UTK+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Frankfurto kaj Esperanto redakti

De la 21-a ĝis la 24-a de majo 2021 okazis en Frankfurto Transponta Esperanto-Kongreso, komuna kongreso de la Esperanto-Asocioj de Pollando kaj Germanio kaj de IFEF-fervojistoj. Pro la sociaj limigoj lige al la kronvirusa pandemio de 2019-2021 ĝi devis okazi kiel virtuala evento en la interreto.

Homoj rilataj al Frankfurto redakti

Gefiloj redakti

Aliaj kun rilatoj alurbaj redakti

Vidindaĵoj redakti

 
Frankfurto ĉe Odro; dekstre Odro-rivero, landlimo kun Pollando

Blazono redakti

Ruĝa koko en ora kiraso staras sub la arko de pordega konstruaĵo kun ambaŭflanke du ses-angulaj turoj, super la konstruaĵo estas arĝenta ŝildo kun ruĝa aglo, sur la tegmentoj de la turoj staras po unu ora birdo, la anguloj de la tegmento de la meza konstruaĵo portas po unu oran krucon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. La una parto de la historia alineo sekvas artikolon ĉe Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6 (Leipzig 1906), p. 839-840, kio relegeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti