FRANKLIN Américo de Meneses DÓRIA Barono de Loreto (1836-1906) (* Ilha dos Frades, en la 12-a de julio 1836 - Rio-de-Ĵanejro, en la 28-a de oktobro 1906) estis brazila advokato, politikisto, oratoro, magistratano kaj poeto, fondinta membro de la Brazila Beletristika Akademio. Estis edziĝinta kun Maria Amanda Lustosa Paranaguá (1849-1931), filino de João Lustosa da Cunha Paranaguá, la 2-a Markizo de Paranaguá[1][2].

Franklin Dória
(1836-1906)
Barono de Loreto
Barono de Loreto
Persona informo
Naskiĝo 12-a de julio 1836
en Ilha dos Frades,  Brazilo
Morto 28-a de oktobro 1906
en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Faculdade de Direito do Recife vd
Familio
Edz(in)o Maria Amanda Paranaguá Dória vd
Profesio
Okupo politikisto • magistrato • verkisto • poeto • advokato vd
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis elektita unuanime de la tridek membroj de la Brazila Beletristika Akademio kiuj ĉeestis la balotsekcio, en la 28-a de januaro 1897, por kompletigi la kadro da akademianoj, Franklin Dória estas la fondinto de la seĝo numero 25, kies patrono estas la poeto Junqueira Freire, lia granda amiko.

Li estis filo de José Inácio de Menezes Dória e de Águeda Clementina de Menezes Dória kaj diplomiĝis pri Juro en la Fakultato de Juro en Recife, en 1859, kaj estis liaj samlernejanoj Aristides Lobo (1838-1896), Gusmão Lobo (1838-1900)[3] kaj Joaquim Medeiros e Albuquerque, patro de Medeiros e Albuquerque (1867-1934). En tiu sama jaro de lia diplomiĝo, je la 23 jaroj, li publikigis "Enlevos", sia sola poezivolumo, plene absorbita en la priskriboj de la scenaro de la naturaj belecoj de la "ravita insulo" de la poeto. Li frue forlasis la verson. Kaj ekde la apero de sia unua libro, li publikigis nur, en poezio, la tradukon de "Evangelina", verkita de Longfellow[4], kiu estis legata en la ĉeesto de la imperiestro Petro la 2-a.

Li sin dediĉis al advokateco kaj politiko. Kiel advokato, li prenis sur sin la defendon de gravaj kaŭzoj, kiel ekzemple, tiun de Pontes Visgueiro, aŭtoro de fama krimo en subŝtato Maranjo. Li oficis kiel prokuroro, delegito kaj juĝisto. En 1863, li elektiĝis kiel provinca deputito en Bahio. En 1864, li estis nomumita guberniestro de subŝtato Piaŭio; en 1866, guberniestro de subŝtato Maranjo, kaj en 1880, guberniestro de subŝtato Pernambuko. En 1872, li elektiĝis por la Ĉambro de la Deputitoj, poste li estis ree elektita, en alternaj mandatoj, ĝis 1885. Kelkaj el liaj kampanjoj en la Imperia Parlamento, kiel la kampanjo por la publika instruado kaj la kampanjo por la senpera elektado riveligis lin grandan parlamentanon, kaj li okupis la prezidanteco de la Ĉambro.

Li estis Ministro de la Milito en la kabineto Saraiva[5] (1881), kiam, inter aliaj iniciatoj, li fondis la Bibliotekon de la Armeo, kiu ekzistas ĝis hodiaŭ, kaj kiel Ministerio de la Imperio en la lasta kabineto de la monarkio, tiu de la Vicgrafo de Oŭro Preto[6] (1889). Kiel Konsilisto de la Imperio, li ricevis la titolon de Barono de Loreto, en la 15-a de junio 1888. Ĉar li estis intime ligita al la Imperia familio, li akompanis ilin en la ekzilo. Kiam li revenis al Brazilo, li sin dediĉis al advokateco kaj literaturo. Li estis profesoro de literaturo konkursita de la Kolegio Petro la 2-a kun la tezo "Da Poesia" - esencaj karakteroj kaj diferenco de la prozo - kaj kvalito de la poezio. Li ankaŭ aktivis ĉe la Brazila Instituto pri Historio kaj Geografio.

Verkoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Markizo de Paranaguá estis brazila nobela titolo kreita de la imperiestro Petro la 2-a, laŭ dekreto en la 12-a de oktobro 1826, favore de Francisco Vilela Barbosa (1769-1846).
  2. Consciência.org
  3. Literatura Digital
  4. 4,0 4,1 Ecletic Esoterica
  5. Meio norte.com[rompita ligilo]
  6. Sampa art. Arkivita el la originalo je 2014-05-12. Alirita 2014-05-08.
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj